Etikedaj arkivoj: Ĉinio

KS 2022: La 40a Komuna Seminario okazos interrete

La 40a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj (KS) okazos interrete la 21an kaj la 22an de decembro 2022. La temo estas “Azia Komunumo en Junula Vidpunkto”. KS 2022 estas organizata de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (junulara sekcio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La Silka Vojo: nova filmo de MA-GA-Filmoj

Alessandra Madella kaj Maximiliano Garcia (MA-GA-Filmoj) riĉigas nian filmo-kulturon per bela kaj interesa kreaĵo. La nova filmo temas pri la fama Silka Vojo. Ĝi prezentas la regionon, la homojn loĝantajn tie, ilian vivon, kaj ilian muzikon. Bone kompreneblaj voĉo kaj … Legi plu

Afiŝita en Historio, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-Muzeo de Ĉinio lanĉis du librojn

La 18an de oktobro 2022, organizita de Zaozhuang-Universitato kaj Shandong-a Esperanto-Klubo, en la Esperanto-muzeo de Ĉinio okazis librolanĉo pri du novaj libroj, kiuj estas Zhuangzi kaj La Lumo de Espero.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantistoj renkontiĝis en Zhejiang

La 24an de junio Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis renkontiĝon en la urbo Hangzhou. Li Zhongmin faris prelegon “Esperanto en la interreta epoko“. Okaze de la fondotago de la Komunista Partio de Ĉinio, li prezentis ankaŭ la rilatojn inter Esperanto-movado kaj la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Taiyuan: Kurso de Esperanto por infanoj

La 18an de junio 2022 instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan (provinco Shanxi, Ĉinio) okazigis kurson de Esperanto en la infana centro de loka loĝkvartalo. Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton “patro” kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Duncan Charters salutas la Vintrajn Olimpikojn en Ĉinio

En kunlaboro kun Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, estis invitita kiel honora gasto saluti en Esperanto, nome de UEA kaj de la Esperanto-movado, la Vintrajn Olimpikojn okazantajn en Ĉinio. La okazo fariĝis unika ŝanco diskonigi Esperanton … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Trezoro Huang Yinbao: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio), vicprezidanto de UEA kaj direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, estas la deka (laŭalfabete) partoprenanto en la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo de Esperanto. Legu liajn respondojn pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso en Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras rete

La 2an de novembro pro la pandemio de KOVIM-19 la departemento pri edukado de la urbo Changzhou anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. La lernantoj kaj instruistoj devas kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio

La 17an de julio komenciĝis Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio en la urbo Shiyan de la provinco Hubei. La kurso okazas ĉeeste kaj interrete, du fojojn semajne. Yin Jiaxin, vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio, instruas Esperanton al la lernantoj. Inter ili dek … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis salonon

La 10an de julio Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis salonon en la librejo de Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. Shi Linjuan prezidis la salonon.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Recitado de Esperantaj poemoj

Okaze de la 134a datreveno de Esperanto kaj de la unua datreveno de sia fondiĝo Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK) solene okazigos La 2an Liaoning-an Recitadon de Esperantaj Poemoj je la 25a de julio 2021, en Shenyang, la ĉefurbo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉinaj esperantistoj vizitis la muzeon de Lusin

Por festi la centjaran jubileon de la fondiĝo de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj Pekina Esperanto-Asocio (PEA) la 21an de majo 2021 organizis viziton de la muzeo de Lu Xun, konata en Esperanto kiel Lusin. En … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Komenciĝis kurso de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo

La 15an de majo komenciĝis la tria Esperanto-kurso de la Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo. Sinjoro Liu Weijie gvidis 20 homojn lerni Esperanton. Li enkondukis al la lernantoj la naskiĝon, la estontan disvolviĝon kaj aplikadon de Esperanto, kaj klarigis pri gramatiko kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

ĈEL okazigis Seminarion de Ĝeneralaj Sekretarioj

Por festi la Zamenhofan Tagon, la 14an de decembro okazis Seminario de Ĝeneralaj Sekretarioj, kiu estis organizita de ĈEL (Ĉina Esperanto-Ligo) per la apo VooV Meeting. La seminario rolis samtempe kiel la 71a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO). La temo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Koruso de emeritoj kantis Esperante en Pekina parko

Matene de la 5a de septembro, emerita koruso kantis en Esperanto en la parko Binhe de Pekino kun partopreno de pli ol tridek homoj. Ili kantis la himnon La Espero kaj la kanzonon Mia lando kaj mi en Esperanto kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton