Profesorino Gong Xiaofeng prelegos en BET-55

Gong Xiaofeng, konata en Esperantujo kiel Arko, naskiĝis en 1962, diplomiĝis pri kemio, poste doktoriĝis pri nutra scienco kaj laboras kiel profesoro pri media scienco kaj inĝenierado. Ŝi eksciis pri Esperanto en ĵurnalo kaj eklernis ĝin en 1980. Baldaŭ ŝi mem instruis Esperanton, interalie, kiel nedevigan kurson dum kelkaj jaroj ĉe Nanchanga Universitato.

En la jaro 2008 ŝi klopodis por restarigi la Ĉinan Sekcion de ILEI, kaj de tiam ILEI-CN kreskas rapide, ŝi ĉeforganizis seriojn da seminarioj pri Esperanto-instruado kaj trejn-kursaron en diversaj urboj, ekzemple: ILEI-seminariojn en Lushan (2009), Taiyuan (2010), Tianjin (2011), Kunming (2012), Changzhou (2014); tri sesiojn de ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) en Tianjin (2011), Kunming (2012) kaj Quanzhou (2016); tri Vintrajn Esperanto-Kursarojn kaj kelkajn KER-ekzamenojn. En 2012 ŝi sukcese ĉeforganizis la 45an konferencon de ILEI en Kunming. Kiel prezidanto de Jiangxi-a Esperanto-Asocio, ŝi organizis kvin sesiojn de Lushan-forumoj de Esperanto (2008-14).

Gong Xiaofeng estas konata kiel vicprezidanto de ILEI (2013-18) kaj prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (2009-18).

Kadre de BET-55, okazonta la 6-14an de julio en Panevėžys , ŝi prelegos pri kvin temoj:

1. Instruado de Esperanto en ĉinaj universitatoj kaj lernejoj.
2. Kapabligo de transkultura komunikado kaj Esperanto-instruado/lernado (diferenco de kelkaj esprimoj inter okcidentaj landoj kaj Ĉinio)
3. Konciza hstorio de Esperanto-movado en Ĉinio.
4. Kiel efike altigi kapablojn de Esperanto-instruantoj.
5. Koncize pri la situacio de medio kaj energio en Ĉinio.

Pliaj informoj pri BET-55 estas troveblaj en nia retejo.

Ĝi estas teksto el la marta numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/02/bet-80

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi