Hodiaŭ, la 9an de julio en la Litovia havenurbo Klajpedo komenciĝas la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), al kiuj aliĝis pli ol 250 personoj el 31 landoj. Bedaŭrinde, pro la komplikitaj rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ruslando, la redaktoro kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto unuafoje post la transloĝiĝo al Kaliningrado (2001) ĉi-jare ne povas partopreni BETon el Litovio.
Al ĉiuj partoprenantoj ni deziras agrablan kaj fruktodonan BETumadon kaj proponas (re)legi la artikolojn de Halina Gorecka pri la ses lastaj BEToj, okazintaj en Litovio (2004, 2007, 2010, 2013, 2016, 2019):
BET-40 en Birštonas (2004)
BET-43 en Šiauliai (2007)
BET-46 en Visaginas (2010)
BET-49 en Utena (2013)
BET-52 en Birštonas (2016)
BET-55 en Panevėžys (2019)
Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/06/bet-134