BET-46

BET-46
La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas

La 46ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-46) ekde la 26a de junio ĝis la 4a de julio 2010 akceptis la orientlitovia urbo Visaginas, proksime al la landlimoj kun Latvio kaj Belorusio. Ĉi tiu multnacia urbo, en kiu litovoj estas minoritato, estas la plej juna urbo en Litovio, ĝi aĝas nur 35 jarojn, kaj ĝia ekesto ŝuldiĝas al la ekkonstruo de la Ignalina nuklea elektrocentralo en 1975. La urbon ĉirkaŭas pinarbaroj, altegaj pinoj abundas ankaŭ en la urbo mem, danke al kio la aero estas bonega.

Pli ol 150 partoprenantojn el 18 landoj gastigis la Profesia Studcentro pri Teknologio kaj Entreprenado, disponiginta al BET ĉiujn necesajn teknikajn ekipaĵojn por prelegoj, studhoroj kaj koncertoj. Dezirantoj plibonigi siajn lingvajn konojn vizitis lecionojn de diversnivelaj ĉiutagaj kursoj.

Rita, Jolanta, Olga kaj Jolita diligente deĵoras en la akceptejo

Por kleriĝemuloj funkciis Somera Universitato. La prelego-salonoj estis plenplenaj, tion kaŭzis ne nur altnivelaj prelegantoj kaj interesaj temoj, sed ankaŭ senalternativeco de la programo por spertuloj. Petras Čeliauskas, la aŭtoro de la libro Litovio dum jarcentoj, prezentis ciklon da prelegoj pri la historio de Litovio, pri la origino kaj specifaj trajtoj de la litova lingvo, pri sia regiono Ĵemajtio, ĝiaj popolo kaj dialekto, kaj pri la batalo ĉe Grünwald, kiu havas ĉi-julie la 600-jaran jubileon.

La 29an de junio, je la Rom-katolika tago de S-taj Petro kaj Paŭlo, oni honoris per kverkaj kronoj tiunomajn BETanojn. Ĉi tiu tradicio estis surprizo por multaj el la alilandanoj. Por kvardeko da partoprenantoj la urbestro de Visaginas aranĝis akcepton kun malmultaj paroloj kaj abunda regalo manĝa kaj drinka.

BET-46

Okaze de la Tago de S-taj Petro kaj Paŭlo tiunomaj BETanoj estis gratulitaj en tradicia litova maniero.

Okazis ekskurso al la ĉefa vidindaĵo de Visaginas, Ignalina nuklea elektrocentralo, kies du blokoj estis haltigitaj en 2005 kaj 2009. Alia ekskurso ebligis konatiĝon kun la naturaj kaj arkitekturaj riĉaĵoj de Litovio en la Aukštaitija nacia parko. Estis vizitita unika etnografia muzeo de abelbredado en Stripenkiai. En la vilaĝo Ginučiai la celo estis akvomuelejo, kie konserviĝis la malnovaj instalaĵoj. Plia vizito estis al la ligna preĝejo en Palušė kaj la monto Ladakalnis kun belega vidaĵo al ses lagoj.

La riĉa koncerta programo de BET-46 efektiviĝis nur parte: pro la morto de la Litovia eksprezidento Algirdas Brazauskas estis anoncita tritaga funebro. Sed antaŭ tio la multnacia Visaginas estis arte prezentita de la rusaj kantensemblo Rodnik kaj dancensemblo Rodniĉok, la ukraina folklora ensemblo Kalyna, kantistino Anna Turanosova-Abra, kaj, kompreneble, la loka esperantista familia bando Asorti.

BET-46

Koncertas la grupo “Asorti” (Visaginas)

Kutime por la Litoviaj BEToj, ankaŭ la nuna estis bone organizita. La ĉiutaga gazeto La arĝenta gruo publikigis la aktualan programon, raportojn pri la okazintaĵoj, anoncojn, kaj multajn fotojn (bedaŭrinde, preskoboldo estis senripoza). Bone prizorgita estis manĝado en la studcentro, kiu ne ignoris la bezonojn de vegetaranoj. Pro la varmega vetero multaj fuĝis al la urba lago, kaj la vesperojn oni povis agrable pasigi en liberaera bierejo en amika babilado.

Halina Gorecka

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2010, №8-9.
Rete: La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/05/bet46/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi