BET-40: malgranda provo de UK

BET-40

Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-40).

La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ testo de la organizaj kapabloj de la aktivuloj de LEA, kiuj estis preparantaj la 90an Universalan Kongreson de Esperanto, planitan por Vilno unu jaron post BET-40. Laŭ la impresoj de la partoprenintoj la testo estis ege sukcesa, kaj tio aŭguris ankaŭ la sukceson de la 90a UK.

Halina Gorecka prezentas La Ondon

Halina Gorecka prezentas la revuon “La Ondo de Esperanto”

“Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unika aranĝo”, — emfazis en la malferma parolado la prezidanto de la organiza komitato Povilas Jegorovas. Efektive, ekde 1959 Estonio, Latvio kaj Litovio laŭvice organizas BETojn, partopreno en kiuj estis prestiĝa en la sovetia periodo pro la alta programnivelo. La jubilea, 40a BET en Birštonas, okazinta la 10–18 julio, por litoviaj esperantistoj iĝis, laŭ Osmo Buller, “kvazaŭ malgranda ĝenerala provo de UK”.

Ĉu sukcesa provo?

Jam en la akceptejo pluraj personoj laboris, modele registrante aliĝantojn, akceptante kotizojn kaj abonojn, donante informojn k. s. Irena Jagminaitė deĵoris en la riĉa libroservo situanta en aparta ĉambro. La ĉiutaga informilo Meandro donis utilajn informojn, konigis necesajn litovajn vortojn kaj frazojn.

Kelkaj blokoj konsistigis la programon. Pli ol cent BETanoj deziris plibonigi sian lingvokonon en ĉiutagaj kursoj en tri niveloj. Grupo da instruantoj partoprenis en la diplomiga seminario de IEI, kies kulmino estis, kompreneble, la instrurajta ekzameno. La Somera Universitato proponis diverstemajn prelegojn literaturajn, klerigajn kaj movadajn. La tria Balta Esperanto-Forumo havis ĉiutagan duhoran programon kun prelegoj, diskutrondoj kaj kvizoj pri literaturaj temoj. Vespere Vida Čojienė helpe de sia gitaro instruadis kantojn. Junularo, kompreneble, diskotekumis.

Aleksander Korĵenkov prelegas pri Anton Ĉeĥov

Aleksander Korĵenkov prelegas pri Esperantaj tradukoj de verkoj de Anton Ĉeĥov

Inter la vesperaj programeroj mi menciu bonegan prezentadon de la loka ensemblo de popolaj kantoj kaj dancoj Raskila.

Same kiel en UK, merkredo estis plene dediĉita al ekskurso. Cento da esperantistoj navigis laŭ la meandroj de Nemano, ĝuante agrablan ĉebordan pejzaĝon. La ekskursocelo estis skanzeno en Rumšiškes sur la bordo de la “Kaŭna maro”. Ĝi prezentas karakterizajn domojn kaj bienojn el la kvar regionoj de Litovio, kune kun la internaĵo ebligantaj ekkoni la vivon de litovoj. Estas konstruita ankaŭ kabano, kiu memorigas pri litovoj ekzilitaj al Siberio. Placo de tipa litova urbeto estas ankoraŭ konstruata. En pluraj domoj estas ekspozicioj kaj butikoj. Nacistila tagmanĝo kompletigis agrablan ekskurson aranĝitan de Bonvoje.

Dum la tuta BET en la loka sakrala muzeo funkciis ekspozicio de poŝtmarkoj de Marius Dyglys kaj fotoekspozicioj de Ilona Ejsmont kaj Andrzej Sochacki.

Pli ol 250 personojn el 17 landoj (nur kvin ruslandanoj — ĉiuj el la Kaliningrada regiono) akceptis Birštonas — ĉarma banurbo ĉe Nemano, situanta ĉe belaj meandroj en la Regiona Parko de Nemanaj Maŝoj. Trankvila etoso, freŝa aero efikis ripozige. Cetere, dezirantoj povis uzi diversajn sanigajn procedurojn en la loka sanatorio. Aliaj luis biciklojn kaj promenis en la beroriĉa parko. Oni povis piedpromeni laŭ la riverbordo kaj ascendi la Reĝan Monton. Nemalgrave: pro la akiritaj subvencioj estis rabatitaj la partoprenkostoj (inkluzive de la loĝado kaj manĝado).

Vere, dum la du lastaj jardekoj mi ne ripozis tiel bone kiel en Birštonas.

Halina Gorecka

Mesaĝo de la prezidento de Litova Respubliko

ESTIMATAJ BALTLANDAJ ESPERANTISTOJ,

Mi sendas korajn bondezirojn kaj salutojn al via komunumo, kiun jam kvardekan fojon kunvenigis ligoj kun ĉi tiu unika lingvo.

Kun la lingvo, kiu unuigas homojn de malsamaj nacioj, profesioj kaj aĝoj, kiu kvazaŭ per pontoj kunligas diversajn kulturojn kaj estas egale proksima al ĉiuj homoj parolantaj ĝin.

Mi ĝojas, ke al vicoj de esperantistoj ĉiujare aliĝas ĉiam pli multe da homoj, ke geografio de Esperanto plivastiĝas kaj trovas novajn landojn, novajn eblecojn de interkomunikado. Estas ĝojige, ke la verko de Ludoviko Zamenhof por multaj el vi fariĝis la dua, kaj por iuj eĉ la plej grava lingvo de interkomunikiĝo.

La fakto, ke sennacia lingvo, unuiganta milionojn da homoj, ekzistas jam pli ol cent jarojn, pruvas ĝian signifon por instigo de interkomunikado, reciproka interkompreniĝo ankaŭ por pliriĉigo de kultura sperto de la tuta homaro.

Al via aranĝo mi deziras vivan kunlaboron, plej bonan sukceson al ĉiuj gastoj kaj partoprenantoj, al ĉiuj amantoj de la lingvo Esperanto.

Artūras Paulauskas
Provizora prezidento de Litova Respubliko
La 10an de julio 2004

Fotoj: Gražvydas Jurgelevičius

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2004, 8-9
Rete: La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/04/bet40/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi