Elekto de estraranoj kaj direktoroj de la Akademio; novaj sekcio kaj komisionoj

akademioLa 29an de Junio, ĉiuj 45 akademianoj estis voĉdonintaj por elekti la estraranojn kaj direktorojn de la Akademio de Esperanto en la postenperiodo 2022–2025.

Kiel estraranoj estis elektitaj:
Probal Dasgupta, prezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Bertilo Wennergren, vicprezidanto
François Lo Jacomo, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:
Orlando Raola – sekcio pri faka lingvo
Jesper Jacobsen – sekcio pri ĝenerala vortaro
Bak Giwan – sekcio pri gramatiko
Lee Miller – sekcio pri kontrolado de lerniloj
Kirilo Brosch – sekcio lingva konsultejo
Carlo Minnaja – sekcio pri literaturo
Probal Dasgupta – sekcio pri prononco
Carlo Minnaja – komisiono historio de la Akademio
Barbara Pietrzak – komisiono homaj nomoj
Mariana Evlogieva – komisiono revizio kaj prizorgo de la reta versio de la Fundamento
Javier Alcalde – komisiono socia historio de Esperanto
Lee Miller – komisiono pri komunikado
Aleksandro Shlafer – sekcio interkonsilejo

“Komisiono revizio kaj prizorgo de la reta versio de la Fundamento” estas nova, pli ekzakta nomo de la “komisiono nova eldono de la Fundamento” kreita en 2019.
“Komisiono socia historio de Esperanto” estis kreita en 2019 kaj pristudas historion de esperantistoj, kiuj ĉefrolis/-as ekster Esperantujo.
“Komisiono pri komunikado” estis kreita en 2020 kaj prizorgas interalie la retejon de la Akademio, sed ankaŭ aliajn komunikilojn.
“Sekcio interkonsilejo” ĵus kreiĝis, por rapide pridiskuti lingvajn demandojn, kiujn ĝiaj membroj bezonas solvi por siaj eksteraj agadoj sen atendo de formala akademia decido.

Krome, konforme al partneriĝo kun UEA pri KER-ekzamenoj akceptita de la Akademio la 25an de marto (vidu gazetaran komunikon de UEA n-ro 1032, 2022-03-30), la estraroj de la Akademio kaj de UEA interkonsentis, la 21an de majo, pri la Akademia KER-ekzamenkomisiono, kiu kunlabore kun la KER-teamo de UEA kontrolos la nivelon kaj tekstojn de la KER-ekzamenoj nome de la Akademio. Ĝi estas gvidata de Marc van Oostendorp kaj enhavas ok pliajn Akademianojn: Duncan Charters; Grant Goodall; Jesper Jacobsen; Ruth Kevess-Cohen; Jouko Lindstedt; Lee Miller; Giridhar Rao; Nicola Ruggiero. En la KER-teamo de UEA estas kroma akademiano: Renato Corsetti.

La estraro de la Akademio

Fonto: Oficiala Informo, numero 38 – 2022-07-04

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi