La plej amasa BET ĉi-jarmile

BET-43
Povilas Jegorovas malfermas la 43an BETon

La 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la nordlitovia urbo Šiauliai kun 322 partoprenantoj el 18 landoj iĝis la plej amasa BET en tiu ĉi jardeko (jarcento kaj jarmilo). BET-43 pasis la 14–22an de julio 2007 en modernaj ejoj de la fakultato de sociaj sciencoj de la urba universitato. Esperantistoj senpage uzis teknikaĵojn, inkluzive de pluraj komputiloj kun retaliro.

La urbaj aŭtoritatoj montris grandan interesiĝon kaj helpemon. La urbestro Genadijus Mikšys faris malferman paroladon; li ankaŭ akceptis tridekon da diverslandaj esperantistoj en la urbodomo. Sed en gastamo lin superis la dekano, d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu abunde regalis ĉiujn partoprenantojn. La urbaj turisma kaj informa oficejoj helpis per eldono de gvidlibro en Esperanto, disponigo de materialo, preparo de ekskursoj. Subteno al la kultura programo ebligis fari ĝin varia kaj riĉa. BET-43 iĝis grava ankaŭ landskale, kaj la prezidanto de la litovia parlamento Viktoras Muntianas en sia salutmesaĝo emfazis, ke “agado de esperantistoj donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj”.

BET-43

La simbolo de Šiauliai

Kun dudeko da prelegoj funkciis Somera Universitato, kies programon Osmo Buller salutmesaĝe konstatis supera al la Internacia Kongresa Universitato en Jokohamo. Dunivelaj kursoj kun kvar instruistoj en bona etoso progresigis lernemulojn. Al la 80-jariĝo de la movado en Šiauliai estis dediĉita la libro Ruto levis Esperon, lanĉita en BET. Alia librolanĉo prezentis la longe atenditan reeldonon de La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien. Streĉa konkurado okazis en la literatura kvizo de La Ondo, en kiu venkis Petras Čeliauskas. Li ĉiutage enkondukis alilandanojn en la litovajn lingvon, literaturon kaj kulturon. Post longa paŭzo reokazis la belarta konkurso Muzo. Ĉiutage sub la redaktado de Choe Taesok aperis Sagisto, kies titolo aludas la simbolon de la urbo.

BET-43

Literatura kvizo de “La Ondo de Esperanto”; dekstre estas Tuomo Grundström.

Populareco de ekskursoj eĉ iom damaĝis la programon, dezertiginte la ejojn. Esperantistoj svarmis ne nur en la universitato, sed ankaŭ en kafejoj en la urbocentra promenstrato. Gražina Opulskienė konstatis tion kaj eksterplane persvadis pli ol kvindekon da diverslandaj esperantistoj kune pasigi vesperon en subĉiela gastejo, kie vigla muziko ne dancigis nur lamulojn.

BET-43

La sukceso de BET-43 estas rezulto de longa preparlaboro, al kiu kontribuis la prezidanto de la landa asocio Povilas Jegorovas kaj multaj litoviaj aktivuloj, precipe, honora civitano de Šiauliai Zenonas Sabalys kaj la sekretario de LitEA Jūratė Pupštaitė.

Halina Gorecka

Salutmesaĝo de la Litovia parlamento

Estimataj esperantistoj de Baltiaj landoj,

Mi salutas Vin okaze de la 43a renkontiĝo al tradicia festo de Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof estas proksime ligita al nia lando. Tial por ni estas precipe agrable, ke Baltiaj esperantistaj renkontiĝoj estas aranĝataj en Litovio. Ni ankaŭ bone memoras antaŭ du jaroj en Vilnius okazintan tutmondan esperantistan kongreson, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 3000 sciantoj de Esperanto el 70 landoj. Kreinto de Esperanto revis, ke tiu ĉi lingvo portos al la mondo pacon kaj instigos la popolojn ami unu la alian. Tiuj ĉi esperoj dume neplene realiĝis, tamen agado de esperantistoj sendube donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj.

Mi bondeziras al partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj sencohavan kaj enhavoriĉan agadon, interesajn aranĝojn, novajn konatiĝojn, varmon de komunikado.

La 14an de julio 2007

Viktoras Muntianas
Prezidanto de Litovia Sejmo (parlamento)

Fotoj de Choe Taesok)

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9
Rete: La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2016/04/bet43/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi