Per Esperanto al la havenurbo Klajpedo

klajpedo

Ĉe la kunfluejo de Balta maro kaj Kurŝa laguno situas la havenurbo Klajpedo: litove Klaipėda, germane Memel. En la venonta jaro ĝi gastigos la 56ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-56): Esperanto famigos la urbon kaj la urbo – Esperanton. Konatiĝi kun la dunoma, bunthistoria Klajpedo, la urbo, kiu en 2022 festos sian 770-jariĝon, indas ne nur al tiuj, kiuj venos partopreni en BET. Do, ek al la paseo!

En 1252 la teŭtona Livonia Ordeno (germana kavalira Livonia ordeno, reginta en Latvio kaj Estonio) konkeris la apudmaran baltgentan kasteleton ĉe la enfluo de la rivero Danė kaj samloke konstruis kastelon Memelburg, apud kiu formiĝis la urbeto nomita Memel.

La kavaliroj misopiniis, ke ĉi tiu loko estas la fino de la rivero, kiun ili nomis Memel. Tiu nomo estis kripligo de la litova rivernomo Nemunas (Esperante: Nemano; mi preferus pli litovan formon – Nemuno): Nemunas → Memula → Memole → Memel (klarigo de la lingvistoj J. Užpurvis kaj V. Pėteraitis). Cetere, la litova grandduko Vytautas en la latinlingva letero de 1413 pri la kastelo skribis: Caloypede. En alia lia dokumento de 1420 estas sktibite:”castrum Memel alias Klawppeda”. La du urbonomoj longe kunvivis paralele: la germana kiel la oficiala, kaj la litova, kiel uzata de lokaj litovaj vilaĝanoj.

La kastelo Memelburg baris al Litovio la maran vojon. Kompreninte la rolon de la haveno por libera komercado, grandduko Gediminas kun siaj taĉmentoj en 1323 sieĝis la kastelon, ne sukcesis konkeri ĝin. Por ne allasi la litovojn al la maro, la kastelon en 1328 transprenis alia, pli fortika teŭtona ordeno – la Kruckavalira Ordeno el Prusio. Litovoj poste kelkfoje okupis la urbon, eĉ bruligis la kastelon, sed ne kapablis radikiĝi ĉe la maro.

Pli trankvila vivo por la apudkastela urbeto Klajpedo/Memelo komenciĝis nur post 1422, kiam la Kruckavalira ŝtato kaj la Grandlitova duklando kun Pola reĝlando subskribis landliman packontrakton, en kiu la urbo Memel figuris kiel Cleupeda. Prospero al la urbo venis nur post kiam la agresema romkatolika Kruckavalira ŝtato en 1525 transformiĝis al la protestanta duklando Prusio, poste reĝlando Prusio. Ekde tiam en la lando oficialiĝis la publika uzo de la litova lingvo en preĝejoj kaj lernejoj, aperis la unuaj litovlingvaj eldonaĵoj, la ŝtataj dekretoj estis publikigataj ne nur en la germana, sed ankaŭ en la litova lingvo.

memel

Klajpedo rapide evoluis, fondiĝis metiaj kaj komercistaj gildoj, komenciĝis ŝipkonstruado kaj mara komerco. En Klajpedo ekloĝis angloj, nederlandanoj, skotoj, svedoj. La urban prosperon ĉesigis la milito (1629-1635), kiam la urbon okupis svedoj. La urbo reviviĝis nur en la dua duono de la 18a jarcento – pro la vasta komercado kun Britio – el 996 ŝipoj, venintaj al Klajpedo en 1784, ĉ. 500 apartenis al Britio. Baldaŭ angloj kaj skotoj ekdominis la urban ekonomian kaj kulturan vivon. En la urbo iĝis uzata ankaŭ la angla lingvo.

Ve, la urbon tre damaĝis grandega brulego de 1854 – tiam plene malaperis multaj loĝkvartaloj, tri preĝejoj, 83 magazenoj. Tute hazarde ne forbrulis la deponejo, kie siajn varojn konservis entreprenisto H. Schliemann.Tio helpis al li riĉiĝi kaj poste malkovri Trojon. Cetere, fariĝinte fama arkeologo, li jam scipovis ne malpli ol 15 lingvojn.

Laŭ la decido de la postmilita Versajla Packonferenco (1919) la Klajpeda regiono, kiu ĝis tiam estis parto de Germana imperio, kiel “lingve kaj devene litova”, estis forprenita de ĝi kaj transdonita al la administrado de Francio. Tiu komence de la jaro 1923 planis transdoni la regionon … al sia aliancano Pollando, kiu tiam okupis la Litovian ĉefurbon Vilno!

Lokaj litovaj patriotoj kun subteno de volontuloj el Litovio (ĉefe junaj gvardianoj) okazigis ribelon, kaj la 15an de januaro 1923 la Francia trupo kapitulacis. La stabo de la ribelintoj – la Supera Savkomitato de Litovio Minora – la 19an de januaro okazigis kongreson, kiu deklaris aŭtonomrajtan aliĝon de Klajpeda regiono al Litovio. Fine, la 16an de februaro la Ambasadora konferenco (ekzekutiva organo de la Versajla Packonferenco) transdonis la suverenecon de Klajpeda regiono al Litova Respubliko.

Komenciĝis integriĝo de la Klajpeda regiono en Litovian ekonomikon kaj kulturon. Sed post la ekrego de Hitlero en Germanio (1933) en Klajpeda regiono formiĝis sekretaj naziaj organizaĵoj, kiuj celis al armita puĉo por unuiĝi kun la Hitlera Germanio. Fine de 1934 la plej aktivaj 122 puĉistoj estis arestitaj kaj estis juĝataj en Kaŭno. En 1935 estis kondamnitaj 87 el ili. Tio estis la unua en la mondo proceso kontraŭ naziismo. Sed la 22an de marto 1939 Germanio aneksis la Klajpedan regionon… La 23an al Klajpedo venis Hitlero… Tamen post la fino de la Dua Mondmilito laŭ la decido de Potsdama konferenco (1945) Klajpeda regiono revenis al Litovio, tiam unu el la 15 respublikoj de Sovetunio.

En Klajpedo, kiu suferis pro la detrua forto de la militoj, restis neniuj vidindaj objektoj el la mezepoko krom la restaĵoj de la iama kruckavalira kastelo, kiu perdis sian militan signifon post la Sepjara Milito (1756-63) kaj ruiniĝis fine de la 19a jarcento. Tamen en la malnova urboparto elstaras vidindaj konstruaĵoj de la dua duono de la 19a jarcento.

En la nuna urbo funkcias vizitindaj muzeoj. La plej populara estas Litova mara muzeo, aranĝita en 1979 en malnova fuorto. Ekde tiam pli ol 24 milionoj da homoj vizitis ĝin! Delfenoj, pingvenoj, fokoj, marleonoj. En 24 akvarioj de la moderne renovigita muzeo naĝas centoj da marfiŝoj. Estas aranĝita preskaŭ 20-metra travidebla observa tunelo. Apud la muzeo funkcias etnografia domo de apudmara fiŝkaptisto.

muzeo

Atenton de la turistoj logas la Horloĝa muzeo, fondita en 1984. Estas pli ol 1700 originalaj kaj raraj horloĝoj, ankaŭ rekonstruaĵoj. Vizitantoj konatiĝas kun kalendaroj, malnovaj sun-, akvo-, fajro-, sablo-horloĝoj. En la muzea korto funkcias kelkaj sunhorloĝoj.

Precipan atenton de la litovaj vizitantoj akiris Historia Muzeo de Litovio Minora. Mi notu, ke Litovio Minora estas historie etna areo de litovaj loĝantoj en Prusia Reĝlando (plejparto de nuna Kaliningrada regiono de Ruslando kaj Klajpeda regiono de Litovio). La muzeo kolektas, restaŭras kaj eksponas diversajn valoraĵojn ligitajn kun la historio de Litovio Minora, precipe kun tiu de Klajpeda regiono mem (arkeologiaj, kartografiaj, numismatikaj, presaĵaj, etnokulturaj eksponaĵoj). En 2002 la muzeo funkciigis apartan Kastelan muzeon sur la loko de la Kastelo, oni komencis partan rekonstruadon de la kastela turo.

Vizitindas ankaŭ la artgalerio de Pranas Domšaitis. Ĝi estis malfermita en 1973 kiel artgalerio, kaj en 2004 ricevis la nomon de Pranas Domšaitis (1880-1965), litova pentristo el Litovio Minora, famiĝinta en la antaŭmilita Germanio kaj en Sudafrika Respubliko, kie li mortis. La galerio prezentas, ĉefe, nuntempan litovan pentroarton kaj havas 665 pentroverkojn de P. Domšaitis: oleobildojn, paŝtelojn, desegnaĵojn.

La urbon Klajpedo dekoras kelkaj monumentaj skulptaĵoj por elstaruloj de Litovio Minora. Al Herkus Mantas, la batalgvidanto kontraŭ Kruckavalira Ordeno (la Granda ribelo de prusoj, 1260-1274), skulptisto V. Mačiuika (1983). Al Martynas Mažvydas, la aŭtoro de la unua litova presita libro (1547), skulptisto R. Midvikis (1997). Al Kristijonas Donelaitis, la unua litova klasika poeto, la aŭtoro de la poemo Sezonoj (antaŭ 1765), skulptisto P. Deltuva (1973). Distingiĝas inter la monumentoj tiu al Vydūnas (1868-1953) – filozofo, verkisto, publicisto kaj kultura aganto de Litovio Minora, skulptisto A. Sakalauskas (2019).

Mi prezentu ankoraŭ tri vidindajn monumentojn laŭ la jaroj de ilia apero.

En la malnova urbo, antaŭ la dramteatro, staras skulptaĵo, nomata “Anjo el Tarava”. Ĝi estas memorsigno por Simon Dach, la aŭtoro de samnoma versaĵo (1637), germana poeto, kies infaneco pasis en Klajpedo. La monumento estis konstruita en 1912, post 1939 ĝi estis detruita kaj en 1989 restarigita.

Antaŭ la estinta taverno-hotelo, kie ofte noktumis Georg Sauerwein (Litove: Jurgis Zauerveinas, 1831-1904), socia aganto, pledanto por rajtoj de naciaj malplimultoj staras lia dumetra granita silueta skulptaĵo. Li estis poligloto, posedis ĉirkaŭ 60 lingvojn inkluzive de la litova, kiun li ellernis dum ses monatoj kaj nomis ĝin “amata lingvo” kaj verkis 300 litovlingvajn versaĵojn. La skulptaĵon kompletigas la ĉizita strofo el lia poemo Naskiĝis ni kiel litovoj, litovoj ni devas resti. Skulptisto Gintautas Jonkus (2011).

La alia vidinda monumento estas por la esperantista vojaĝanto, iama prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Antanas Poška. Ĝi staras en la malnova urboparto, apud la Krozŝipa haveno. En 1928 Poška, vizitante esperantistojn, motorcikle ĉirkaŭveturis la Baltan maron, kaj en 1929 li forveturis al Hindio. Por la monumento estas uzitaj 30 tunoj da ŝtono kaj 600 kilogramoj da bronzo. La skulptisto – Arūnas Sakalauskas (2017).

monumento

La monumento kun la fama esploristo, vojaĝanto, motorciklisto kaj esperantisto Antanas Poška sur motorciklo estas kreita omaĝe al la Memellanda motorciklista klubo “M. S. C. Memelland”. Ĝi staras proksime al la kruciĝo de la stratoj Pilies, Sukilėlių kaj Daržų. Dum BET-56 trovu tempon por vidi ĝin.

Pri historiaj eventoj kaj personoj elokventas memortabuloj. Inter tiuj gravas reliefaj memortabuloj por sociaj agantoj kiuj grave kontribuis la unuiĝon de Klajpeda regiono kun Litovio. Unu el iliaj kreintoj estas la loka esperantisto Adomas Skiezgelas (li estas ankaŭ aŭtoro de la emblemo de BET-56).

Klajpedon eblus kompari kun aliaj Baltmaraj havenurboj, eĉ kun la aliloke troviĝanta Barcelono. Ambaŭ estas ĉemaraj urboj kun komercejoj, distrejoj kaj strandoj. Sed Klajpeda estas pli malkara urbo, ĝiaj plaĝoj estas pli puraj kaj pli sekuraj. Klajpedo estas alloga ne nur al enlandaj turistoj (ĉefe), sed ankaŭ al eksterlandaj (dominas germanoj). Plej multe da eksterlandaj turistoj venas krozŝipe. Kutime (krom la koronvirusa jaro) albordiĝas 50-60 ŝipoj ĉiujare. La plej granda estis “Celebrity Eclipse” kun 2800 pasaĝeroj.

Klajpedo estas la kultura ĉefurbo de Okcidenta Litovio. En ĝi okazas multaj kulturaj aranĝoj. La plej malnova (1934) kaj la plej amasa estas La Mara festo al kiu venas ĝis ĉirkaŭ 500 mil gastoj. Plej parte ĝi pasas en la centra parto de la urbo, en la malnova urbo kaj en la Krozŝipa haveno.

Tre populara estas la Kastela ĵaza festivalo, kies iniciatinto estas trumpetisto Vytautas Grubliauskas – la urbestro de Klajpedo kaj la Alta Protektanto de BET-56. La festivalo elstaras pro partopreno de tutmondaj muzikaj steluloj kaj elstaraj ĵazistoj el diversaj landoj. La moto de la festivalo estas: “Bona muziko por bonaj homoj”. La koncertoj okazas frusomere en apertaj areoj (ekzemple, en la Krozŝipa haveno) kaj estas senpagaj por la publiko.

klajpedo

La havenurbon Klajpedo famigas ankaŭ aliaj internaciaj kulturaj eventoj: Internacia Festivalo de Ĉambra Muziko, Internacia Violonĉela Festivalo, Internacia Folklora Festivalo. Ĉiujulie okazas Festivalo por Internacia Bierfaranta Tago kun interesa kultura programo. Ĝi okazas en la malnova urbo ĉe “Švyturys BHouse” kaj dumtage kolektas pli ol 10 mil vizitantojn.

La eventoriĉan havenurbon Klajpedo en julio 2022 kronos la unua vere internacia esperantista aranĝo la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kun ĉirkaŭ 500 partoprenantoj el 30-40 landoj, inter kiuj, ni esperu, estos ankaŭ pluraj legantoj de La Ondo de Esperanto.

Bonvenon al Klajpedo!

Vytautas Šilas

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia retejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/bet-103

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi