Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo

Vortoj de komitatano Z

Estas malfacile prognozi la estontecon, ankaŭ se temas pri distingo de tio, kio en tute lastatempa pasinteco restos signifa ankaŭ poste. Estus interese legi post dek jaroj la respondojn de la konataj movadanoj, kiujn nia redakcio invitis al sia Ronda Tablo por rakonti, kiujn Esperanto-eventojn en 2014 ili taksas plej pozitive aŭ plej negative. Plej multaj el la menciitaj eventoj tiam estos forgesitaj. Preskaŭ ĉiuj respondintoj rigardas la aferojn el la perspektivo de sia propra umbiliko kaj eĉ sen ligo al Esperanto. La naskiĝo de la filino estis certe la plej pozitiva evento por la ĝenerala sekretario de UEA, sed promesi instrui al ŝi la lingvon ne faras ĝin Esperanto-evento.

Kelkaj respondintoj ne bezonus kapablon de futuristo por konstati la maltaŭgecon de siaj deklaroj, precipe pri la daŭra malkresko de UKoj. Sufiĉus pensi pri la tujposta jaro, nome la nuna, kiam la 100a UK ŝajnas fariĝi pli granda ol iu ajn alia ĉi-jarmile. Kvankam ne jam aperis informoj pri la nombro de aliĝoj, kiam la intervjuitoj donis siajn respondojn, ne necesis esti profeto por aŭguri, ke Lillo venkos la lastatempajn UKojn, kaj sekve ŝanĝi la tonon de sia respondo. La instruo el la UK-serio ekde 2010 estas, ke okazigi UK ĉiun duan jaron ekster Eŭropo estis aventurismo, kiu subfosis ne nur la kongresajn statistikojn sed ankaŭ la membronombrojn kaj la ekonomion de UEA. Feliĉe sekvos du kongresoj sinsekve en Eŭropo kaj espereble restarigo de la pli sana ritmo kongresi alikontinente unufoje en tri jaroj.

Okulfrapas ankaŭ la senvalorigo de la pasintjara UK en Bonaero, kiu laŭ Anjo Amika estis la “malplej sukcesa dum ĉi tiu jarcento” kaj laŭ Humphrey Tonkin “rekorde malgranda”. Se UKoj estas kompareblaj inter si, ilian sukceson oni ne mezuru nur laŭ la nombro de aliĝintoj. Tiom malpli tiel devus fari kantistino, al kiu aliaj kriterioj devus pezi pli. Tonkin siavice devis pli bone legi la liston de UKoj en sia Jarlibro por konstati, ke Bonaero ne estis malrekordo. Almenaŭ José Antonio Vergara vidis la aferon pli vaste kaj taksis la kongreson kiel unu el la sukcesoj en 2014.

Kvankam respondis 11 korifeoj, neniu el ili donis atenton al la Strategia Laborplano de UEA, kies realigo (?) trairis sian unuan plenan kalendaran jaron. Ankaŭ en tio montriĝas, ke tiu dokumento ne vivas, sed tion oni ankaŭ ne povis atendi de 38-paĝa dikulo. Se en Rejkjaviko estus akceptita unu duflanka folio kun simpla sed elvoka enhavo, ĝi povus nun esti familiara al ni ĉiuj, same kiel iam la Praga Manifesto, sed akceptita estis kajerego, kiu pli bone taŭgus kiel ekzegezo de la mankanta folio.

Ĉe la Ronda Tablo oni ankaŭ apenaŭ aŭdis pri la revuo Esperanto, kies nova redaktoro cetere estis la unua por forgesi la Strategian Planon. Jam en sia unua numero li ektrudis proprajn strategiojn, tiel kaosajn kaj kontraŭdirajn, ke neniu kapablas sekvi ilin, kaj la redaktoro mem plej malmulte, ĉar eĉ la nomon de sia miŝmaŝo li jam ŝanĝis kelkfoje. Malgraŭ ĉio Tonkin laŭdas la aspekton de la revuo, kiu laŭ li iĝis pli moderna. Bela aspekto tamen ne longe sufiĉas, sed pli aŭ malpli frue la leganto ekkonscios, ke enhave kaj idee la revuo iĝis vakua. Al grafike kompetenta foliumanto eĉ la aspekto ne estas profesia. Mankas firma, klara enpaĝiga strukturo, pro kio la tuto kvazaŭ disfalas en la manoj kaj la leganto konfuziĝas. Eble ankaŭ Tonkin devus unufoje provi legi la revuon kaj ne nur senatente ĵeti rapidan rigardon al ĝi.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Fieron sentu ni interne
Esperanto plej gravas – kaj unue Esperanto
Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/02/kz-9/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo

  1. A. Fabián Jiménez diras:

    Oni perdis la perspektivon. La plej grava afero estas konekti kun la ghenerala publiko, la diversaj esperantaj agadoj ne devas temi pri la esperantistoj sed pri kiel divastigi Esperanton pli efike. Kontraûe multaj falis en la plej fia umbilikismo.

  2. Giorgio Silfer diras:

    Se la fina demando de s-ro Keefe ricevus pozitivan respondon, “Komitatano Z” estus la unua kiu devus silenti, tiom UEA-umbilike li komentariis…

  3. Dennis Keefe diras:

    Komitatano Z prave skribis, ke preskaŭ ĉiuj respondintoj rigardas la aferojn el la perspektivo de sia propra umbiliko kaj eĉ sen ligo al Esperanto. Kvankam mi ne konas chies specifajn situaciojn, shajnas al mi, ke la plejparto de la rondotablanoj emas prikomenti pozitive nur siajn aferojn au tiujn de geamikoj. Mi ankau, bedaurinde, havas tian kutimon. Lau mi, estus bone se ni povus priparoli pri la sukcesoj de nur ALIAJ Esperantistoj. Se ni farus tion, unue ni estus pli kredeblaj, afablaj kaj ghentilaj. Due, ni laborus pli teame, pli kunlabore. Chu la regularo por la venonta Ronda Tablo povus esti tiel, ke ni serchu ekster nia intima rondo por trovi la sukcesojn de la jaro?

Respondi