Etikedaj arkivoj: Komitatano Z

En tristo dronante

UEA fariĝis preskaŭ tro trista temo por meriti komentojn, ĉar el ili ja nenio sekvas. Post la popolisto Renato Corsetti kaj la nekomprenebla Probal Dasgupta, Mark Fettes estas prezidanto, kiu estas surda ne nur al niaj rimarkoj sed eĉ al … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

Katastrofe, sed… ĉu gravas?

Post la hontinda periodo, dum kiu la revuo Esperanto ege malfruadis, ĝia ĉi-jara aprila numero aperis ĝustatempe, per kio la nova redakcia paro el Moskvo tuj rikoltis pluspoentojn ĉe la legantoj sed samtempe grandajn atendojn, pri kies plenumo eblos juĝi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | 5 Komentoj

Oni tamen blagis en Nitro

Vortoj de komitatano Z Neniu surpriziĝis pri la elektoj en Nitro, ĉar la rezulto estis konata ekde majo, kiam la elektokomisiono prezentis sian raporton. Kritikemuloj de la speco Johan Derks kaj Ian Fantom kompreneble kriis pri manko de demokratio, ĉar … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , | 1 komento

Oni ne blagu en Nitro

Vortoj de komitatano Z Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , , , | 6 Komentoj

UEA ne drivu sed reĝisoru

Vortoj de komitatano Z En novembro diskuris en Esperantujo la jubila sciigo, ke por festi la 100an datrevenon de la morto de la aŭtoro de Esperanto, Unesko en sia Ĝenerala Konferenco deklaris la jaron 2017 Zamenhof-jaro. La sciigo rapide disvastiĝis … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , | 6 Komentoj

La iluzio de sendependiĝo

Vortoj de komitatano Z Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , | 8 Komentoj

Lasu la Universalan Kongreson en paco!

Vortoj de komitatano Z Sojle de la 100a Universala Kongreso de Esperanto ni haltu iom ĉe tiu unika fenomeno, pri kiu UEA kiel ĝia mastro plene rajtas fieri. Ne povas esti pli ol manpleno da aliaj ĉiujaraj kongresoj en la … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , | 1 komento

La vana instruo de Franz Jonas

Vortoj de komitatano Z En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , , , , , | 6 Komentoj

Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo

Vortoj de komitatano Z Estas malfacile prognozi la estontecon, ankaŭ se temas pri distingo de tio, kio en tute lastatempa pasinteco restos signifa ankaŭ poste. Estus interese legi post dek jaroj la respondojn de la konataj movadanoj, kiujn nia redakcio … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , | 4 Komentoj

Fieron sentu ni interne

Vortoj de komitatano Z La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , | 1 komento

Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

Vortoj de komitatano Z Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , | 12 Komentoj

Atendante la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , | 6 Komentoj

Ĉu io nun estas nova?

Vortoj de komitatano Z Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , , , , , , | 28 Komentoj

Antaŭraporto el Rejkjaviko

Vortoj de komitatano Z “Naŭ viroj kaj Barbara Pietrzak kandidatas por la UEA-estraro”, – resumis Libera Folio la liston de la kandidatoj por stiri nian plej gravan establon dum tri venontaj jaroj. La plej okulfrapa detalo kompreneble estas la ĉeesto … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , | 6 Komentoj

De B al Buller

Vortoj de komitatano Z Ni estas denove meze de elektoj en UEA post la oficiala starto per la alvoko pri kandidatoj por komitatanoj B. Ilia nombro minacis fali al kvin, sed UEA tamen sukcesis komenci la sesan milon da individuaj … Legi plu

Afiŝita en Vortoj de Komitatano Z | Etikedigita , , , , , , , , | 4 Komentoj