Hundoj bojas, karavano vojas

Vortoj de Komitatano Z

Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA kaj nenio plu savos ĝin.

Kritikantoj de UEA pruvas ĝian gravecon, ĉar alie ne indus ĝin kritiki. Ĉio en Esperantujo gravitas ĉirkaŭ UEA, ĉar tiel granda estas ĝia maso. Kelkfoje kritikantoj fondas propran organizaĵon, kies motoro kutime estas unu homo. Kiam la motoro estingiĝas, ĉu pro morto ĉu pro forvelko de entuziasmo de la motoro mem aŭ ties samideanoj, la rivaloj malaperas. Komuna al ili estas, ke ili ne agnoskas esti rivaloj de UEA. Rivaleco signifas konkurencon, kaj agnoski partopreni en konkurenco signifas agnoski la riskon malvenki kaj perdi la vizaĝon. Ĉar malvenko kontraŭ UEA estas tre verŝajna, estas pli saĝe ne prezenti sin kiel rivalon kaj ripete substreki tion.

Ĉi-jare UEA alvokas atenti la centan datrevenon de Tibor Sekelj. Prave, ĉar Sekelj apartenas al nia panteono. En omaĝaj artikoloj oni mencias ankaŭ lian Instituton por Oficialigo de Esperanto kiel modelon pri informado kaj praktika aplikado de Esperanto. Ĝia slogano estis “Pli bona praktiko ol 100-hora prediko”, ĉar ĝi donis ĉefan gravecon al rekta agado. Antaŭ kvardek jaroj ĝi estis protesto al la politiko de UEA de Ivo Lapenna, kiu pli predikis ol agis laŭ IOE. Sekelj diris, ke “UEA ĉefe laboras por UEA”. Lia kompano Giancarlo Fighiera skribis, ke “UEA limiĝis en tro granda parto al administrado kaj liverado de tradiciaj servoj al la membroj”. Laste komitatano Martin Schäffer, kiu el Meksiko reprezentas Germanion ĉe UEA, ricevis la saman enlumiĝon kaj delegis sin fondi “Esperanto Internacia” por la vera agado.

Unu post alia opoziciuloj kiel Sekelj kaj Fighiera fariĝis honoraj membroj de la Asocio, kaj aliaj transprenis iliajn refrenojn. En inversa direkto trafikis Lapenna, kiu el prezidanto fariĝis opoziciulo kaj eĉ apostato. Ankaŭ lia Neŭtrala Esperanto-Movado ne transvivis sian fondinton, sed male Lapenna mem transvivis ĝin, dissolvinte ĝin iom antaŭ ol forpasi.

Kurioza formo de opoziciado estas la Esperanta Civito. Ĝi insiste neas esti iel ajn koncernata de UEA aŭ de la Esperanto-movado entute, sed tamen ĝi daŭre subfosas tiun aserton, ĉar en plej surprizaj kuntekstoj ĝiaj laŭtparoliloj referencas al UEA per mokoj kaj pikoj. Kiel IOE kaj NEM, ankaŭ ĝi turniĝas ĉirkaŭ unu protagonisto. Ŝajnas, ke ĝi nun komencas fronti unuajn simptomojn de ekfalo, kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni. Ĝia rondo de kunlaborantoj ĉiam restis tre malgranda kaj lastatempe suferis perdojn pro forpasoj kaj internaj kvereloj. Kun plezuro Libera Folio do povis raporti, ke la ĉeforgano de la Civito, Heroldo de Esperanto, havas tiel longan malfruiĝon, ke ĝi kvazaŭ tute ĉesis aperi.

Feliĉe UEA ne mortas sed transvivas ĉiujn opoziciojn kaj la plej fuŝajn estrarojn.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/03/210kz/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Hundoj bojas, karavano vojas

  1. Laŭ mia impreso la konkurenco al UEA ne estas aliaj organizaĵoj, sed la agado sen granda kaj longdaŭra organizaĵo. Tiuj agadoj aperas, okazas dum iom da tempo kaj eble forvelkas poste. Tamen ne gravas la limigita longeco de ilia vivo, sed la agado, kiun ili faris, kiun ĉiuj faris unu post la alia por plukonstrui Esperantujon.

    Eble oni povas diri, ke UEA venkis kaj venkas en la konkurenco – sed tio ne gravas. Tio, kio gravas, estas la evoluo de Esperantujo, ne de la organizaĵoj. Ja ankaŭ aliaj lingvoj vivas ĉefe en multaj diversaj strukturoj, kun limigita vivodaŭro, kaj iliaj lingvo-asocioj ludas nur malgrandan rolon. Tio estas kaj estos la tendenco, dum Esperantujo kreskas kaj plu kreskos.

    Ĉu Stafeto estis malpli bona pro tio, ke ĝi ne plu ekzistas? Ĉu la tradukaj teamoj por Firefox aŭ Facebook estas negravaj, ĉar ilin gvidas nek UEA nek SAT kaj ĉar ili verŝajne iam malaperos post fino de la tasko?

    Mi listigis kelkajn kampojn de Esperanto-kresko sur http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Kresko kaj la impresa fakto estas, ke UEA kiel organizaĵo ludis apenaŭ rolon en ili. Se oni volas organizumi, UEA eble estas bona elekto, eble Civito k.a. Se oni volas progresigi Esperanton, eble Sezonoj aŭ Vikipedio aŭ Reta Vortaro aŭ http://kono.be/vivo aŭ iu traduka teamo aŭ io alia. Se oni volas ŝanĝi kaj progresigi la mondon, unue rompu ĉiujn regulojn (kp. la libron “First, Break All the Rules”).

  2. Giorgio Silfer diras:

    La raporto de “Libera Folio” estis brila ekzemplo de la intelekta malhonesteco kaj deontologia minuseco de s-ro Kalle Kniivilä, kiu tute ne kontaktis la redakcion au la eldonejon de Heroldo. Kaj unu fojon plian, li frapis sian muzelon kontrau la muro, maltrafante sian “scoop”…

    La supra artikoleto male estas brila ekzemplo de alies misinformiteco, tiu de Komitatano Z: “Heroldo de Esperanto” neniam estis la organo de la Esperanta Civito (tia estas nur la retagentejo HeKo). Krome Komitatano Z devus precizigi al kiuj kvereloj li aludas. Samtempe oni povus listigi almenau kvin kazojn de gravaj kvereloj en la nuna UEA, komencante per tiu pro la redaktoro de la organo. Interalie, el la giganta kverelo post UK 2001 originas la nuna, pli kaj pli akuta, bedaurinda krizo de UEA.

Respondi