Survoje al la Fettes-erao

Vortoj de Komitatano Z

La strategia komisiono de UEA prezentis post preskaŭ dujara naskado sian frukton, Strategian vizion por UEA. Ĝis nun ĝi apenaŭ vekis diskuton. Plej vigle devus diskuti pri ĝi la komitatanoj, ĉar la komisiono estis elektita de ili, kaj ili ankaŭ devos formale akcepti aŭ rifuzi la novan dokumenton. Kiel ĉiam, la komitatanoj tamen restas flegmaj kaj indiferentaj. Nur kiam okazas mortoj aŭ jubileoj, la reta diskutlisto de la UEA-parlamento vekiĝas por kondolenci aŭ gratuli. Por la reputacio de la supera organo de UEA estus eĉ pli bone, se ĝia reta forumo ne estus publika, sed nur la komitatanoj mem rajtus legi ĝin kaj skribi en ĝi. Tio ne plaĉus al la kruckavaliroj de demokratio kiel Johan Derks kaj Ian Fantom, sed ni ne miru, se ĝuste la publikeco bridas iujn diri sian opinion, eĉ kiam oni tion petegas. Proforma demokratio malmulte valoras, se la kosto estas malefika funkciado de la Komitato kaj sekve de la tuta UEA. Oni devus en UEA havi la kuraĝon rezigni pri superfluaj demokratiaĵoj, des pli, ĉar iliaj plej laŭtaj postulantoj malhavas apogon de membroj. Ekzemple la menciita Derks estis la malplej voĉdonita kandidato en la lasta elektado de komitatanoj B kaj lia samideano Fantom fariĝis marĝenulo en sia landa asocio.

La indiferenton de la komitatanoj pri la vizio dividas ankaŭ la ordinaraj membroj. Ankaŭ tio ne estas mirinda, ĉar la popolo ne legas programojn ĉiukaze. La entuziasmo ĉirkaŭ la Manifesto de Prago ne signifis, ke la miloj da subskribintoj legis ĝin. Parto certe legis, ĉar ĝia avantaĝo kompare kun la vizia dokumento estis ĝia mallongeco, nome unu paĝo anstataŭ dudek, sed por plej multaj la enhavo ne estis la kialo subskribi la Manifeston. Temis pri tio, ke meze de la 90-aj jaroj la prestiĝo de UEA estis kreskanta, ĉar ĝia tiama gvidantaro vekis fidon ĉe la membroj. Nur pri fido temas kaj ĝuste ĝi mankas, ĉar jam de pli ol dek jaroj la membroj ne prenas siajn ĉefajn gvidantojn serioze. Esperantistoj, kaj precipe la membroj de UEA kiel ilia elito, ne estas stultaj, eĉ se ili nenion diras, same kiel la babilemuloj ne estas saĝaj nur pro tio, ke ili ade parolas. En la ekstera mondo populistoj foje sukcesas mistifiki amasojn, sed en UEA la populismo de Renato Corsetti rikoltis neniun venkon, eĉ male. La lastan jardekon karakterizas daŭra malkresko de la membraro kaj proporcie eĉ pli granda forfuĝo de la abonantoj de la revuo, la ĉefa respegulanto de la populismo per siaj raportoj pri “pozitivaĵoj” kaj grupaj fotoj el Esperanto-renkontiĝoj.

La komunaĵo de la nova vizio kaj la Manifesto de Prago estas ilia ĉefa aŭtoro Mark Fettes. Siatempe li estis unu el la fidovekantoj kaj lia blazono ankaŭ poste ne makuliĝis, ĉar li restis flanke dum la Corsetti-erao. Lian popularecon konfirmis ankaŭ lia unua loko en la elektado de komitatanoj B antaŭ du jaroj. Plej saĝe estas jam nun konsenti pri lia elekto kiel la sekva prezidanto de UEA kaj survoje al Rejkjaviko lasi al li la eblecon kunmeti sian estraron.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/06/213kz/

La pli fruaj komentarioj de Komitatano Z estas legeblaj en la rubriko Vortoj de Komitatano Z en la retejo de La Ondo de Esperanto.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

10 Responses to Survoje al la Fettes-erao

  1. Al Andreas K.
    Vizio estas tio, kion oni vidas, sed kio reale ne ekzistas. En cxiuj kontroleblaj lingvoj. Cxu tiu cxi ‘strategia vizio’ celas nur vidigi al ni ion neekzistantan/neekzistontan? 😮

  2. Brian Barker diras:

    Mi konfirmas ke Ian Fantom fariĝis marĝenulo en nia brita landa asocio.

  3. S.Rrynduch diras:

    Pri elektado kaj renovigo estis jam antau 3 jaroj kaj pasintjare multe skribita kaj proponita, precipe de andreo kaj de mi.
    Bedaurinde nenio estis nek realigita, nek farata.
    Mallonge mi diras, ke sen shanghó de elekta regularo kaj de ABC..XYZ sistemo nenio estos akirita.
    Pro tia ghojiga reago mi forlasis anecon de UEA kaj kelkaj miaj geamikoj. Intertempe mi havas novajn sciigojn pri la venonta kabeigho, se nenio shanghighos.
    Por montri bonan volon, sufichas nur al la elekta komitato trastudi malnovajn komentojn, por ne skribi chion la samon!

  4. Valdo Banajtis diras:

    Vizio, halucino, revelacio, deliro, iluzio, paranojo, deluzio, miskredo… Pri terminoj regas che ni certa konfuzo, precipe kiam ni provas priskribi nian pensadon “sur newtrala lingva fundamento”

  5. Chi tiu ekzemplo montras, ke NPIV devas esti prilaborita kaj adaptita al la aktuala uzado de terminoj. La nocio de “vizio” havas, almenau en la germana, kaj vershajne ankau en la angla, rusa ktp., hodiau pli larghan sencon ol nur religian, kaj estas uzata en la senco de “imago”, “perspektivo” k.s.
    Vd. http://de.wikipedia.org/wiki/Vision
    http://en.wikipedia.org/wiki/Vision
    En Eo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vizio

    Sed eble la e-istoj, kiuj estas plagitaj de paranojo, intence elektis la vorton “vizio”, char tio kongruus kun iliaj imagoj pri enkonduko de Esperanto por plibonigi la mondon k.s. Tiu chi koncepto de imago sendube havas religian koloron, au odoron.
    Lau mi la vorto “vizio” estu evitinda en tiaj strategiaj planoj, char ili vekas troigitajn atendojn, esperojn kaj iluziojn, fatamorganojn, kiuj povas esti nur seniluziigtaj.

  6. Strategia vizio de UEA. Laux NPIV: vizio 1 Vidosensa halucino, 2 Objekto aux sceno, kiun dia revelacio vidigas al profeto.
    Kiam mi legis tiun ‘strategian vizion de UEA’, mi ne povis kompreni, cxu la auxtoroj skribas pri iu halucino aux pri vidigo de dia revelacio. Aux cxu eble la auxtoroj ne bone posedas Esperanton kaj misuzis la vorton ‘vizio’? 😮
    Mi apenaux sukcesis legi la unuajn 2-3 pagxojn de tiu ‘strategia vizio’, ne havinte tempon por legi la tuton. Cxu eble iu verkis/us koncizan resumon de tiu ‘strategia vizio’?

  7. La celo de tiu en si mem alloga rubriko estas tute klara – esprimi kritikon en formo de galo, humuro, ironio, sarkasmo kaj ciniko. Kompreneble, en la sterila kaj puritanisma Eo-movado tia stilo ne estas populara. Mi ne kontrauas tian manieron verki en si mem, sed male, mi opinias, ke ankau tia ghenro de stilo havu ekzistorajton en Esperanto. Ghi estas pli interesa ol la senlime tedaj artikoloj de UEA-komitatanoj kaj -estraranoj, kiuj chefe fanfaronas, au prisilentas la verajn problemojn.
    Sed, kompreneble, verkante tiajn artikolojn, oni ne miru, se aperas kontrau-kritiko.
    La anonimeco de tiaj kolumnoj povas esti ghena (sed ne ke ili saltas de unu temo al la alia). Sed chu finfine gravas kiu verkis ilin, chu Korjhenkov, chu Alen Kris, chu iu alia?

  8. Johan Derks diras:

    Komitatano Z (Chu li estas komitatano au nur Aleksandr Korjhenkov mem? Li malkashu sian identecon.) unue lernu verki bonan artikolon.
    Li saltas de unu al alia temo: pri ne-efikeco de demokrateco al la malkreskinta fido al estraroj kaj fine al ne-neigebla kashmiro al Mark Fettes.
    Kio estas la celo de tiu artikolo? Kirli en antagonismoj ene de UEA kaj el tio tiri interesighon por La Ondo? Tiam Aleksandr Korjhenkov enpostenigu skribanton de kolumnajhoj, kiu esploras sian temon antau ol fari malindajn asertojn pri ghi.

  9. Didier Janot diras:

    Antaŭ ol diskuti pri kiuj fariĝos estraranoj aŭ prezidanto, pli bone sciis kiujn rezultojn la movado atendas de la estraro. Se oni ne scias kion oni atendas de la estraro estas tute malfacile scii ĉu ĝi sukcesas aŭ ne kaj kial. Verŝajne pluraj kvereloj ekestis ĉar homoj taksis la estraranojn laŭ siaj propraj celoj kaj ne laŭ movadaj celoj kiuj ne ekzistas aŭ se ili ekzistas ne estas konataj de la membroj.

    La dokumento pri strategia vizio klarigas la celgrupojn kaj la ĉefajn agadkampojn. Tamen ŝajnas ke oni tute forgesis la agadon celantan la ĝeneralan publikon. Se ni ne ĉerpas interesitojn/subtenantojn el la ĝenerala publiko, la aliaj celgrupoj baldaŭ elĉerpiĝos kaj kiom ajn ni klopodos ĉe la aliaj agadkampoj la movado baldaŭ kolapsos. Certe UEA en si mem ne havas sufiĉe da rimedoj por celi la ĝeneralan publikon, tamen UEA estas tegmenta asocio de la Esperanto-movado kies landaj asocioj devus okupiĝi pri la agadkampo publikinformado. Pro tio mi opinias ke la dokumento devus nomiĝi Strategia vizio por la Esperanto-movado kaj enteni agadkampon publikinformado.

  10. La Strategian Planon de la koncerna komisiono mi komentis chi tie:

    http://www.planlingvoj.ch/UEA-strategio.pdf

    Persone, mi ne kredas je la utileco de ia Fettes-erao, se entute ghi alvenos. Ghi signifus nur la daurigon de la regado kaj kontrolado fare de la tradicia UEA-koterio, kiu ne intencas rezigni pri sia ludilo UEA (Fettes ja estas nenio alia ol la lojala servisto de Tonkin, cetere sen opinia autonomeco, kaj sen novaj taugaj ideoj), do ghi signifus la konservadon de la status quo, kaj la prokraston de la solvo de iuj demandoj. Kompreneble, en la Eo-movado estas ne malmultaj, kiuj profitus de tiu stagna situacio (por kelkaj “komercistoj” tio konkrete signifas: la pleneco de la propra posho estas pli grava ol la sorto de Esperanto) kaj do nun jam morale preparighas al la eventuale Fettes-erao (se Fettes kaj Lins akceptos, ni havos ghin, Tonkin, Corsetti kaj Blanke chiukaze konsentas, kaj aliajn oni ne konsultos). Ghin sendube bonvenigus ankau diverstipaj malamikoj de la demokratio, kiel en la supra artikolo oni povas legi inter la linioj.

    Sed tiom longe ke la financoj de UEA estos pli malpli ekvilibritaj kaj la mono ne elcherpita, la komitato kaj estraro povos permesi al si ankorau longe brili pro flegmeco, indiferenteco kaj nenionfarado. En la praktiko tio interesas neniun, nek grandparton de la e-istoj mem (kiuj havas nenian influon en UEA), nek la “eksteran mondon”, kiun tiaj aferoj nek ghenos nek koncernos. Antauvidebla estos vershajne nur tio: La membroshrumpo estos daurigita (pro biologiaj kauzoj), kaj tion povos eviti nek nova prezidanto (kiu supozeble nenion faros) nek la interreto, je kies mirakla renoviga potenco la Eo-movado (vane) esperas.

    Do, Fettes kiel prezidanto ne signifos novan eraon, sed novan eraron. Per aliaj vortoj: Maltrafitan shancon por ion shanghi en la movado.

    Koncerne eraron: Mi esperas, ke mi eraras.

Respondi