Lingvaj dorsosakuloj

Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne laste la lingva nivelo, eĉ la rego de la propra nacia lingvo. En la Principaro de Frostavallen Lapenna fiksis en 1956 sian plu valoran kodekson pri informado kaj eĉ pri la ĝusta konduto.

La ideoj de Frostavallen pluvivas en la Gvidlinioj por Informado, kiun UEA represas en ĉiu Jarlibro. Tamen ne ĉiu legas sian Jarlibron, ekzemple la grupo, kiu sin nomas Pola Sekcio de EDE. Ĝiaj membroj fieras pri siaj kontaktoj kun polaj politikistoj, sed oni povas timi, ke la bildo pri Esperanto, kiun tiuj ĉi ricevis, ne estas tiu, kiun deziris Lapenna. La lingvaĵo en la sinlaŭdoj de la pola EDE estas fuŝa kaj laŭdire tiu de ĝiaj pollingvaj leteroj ne estas pli bona. Nenio stranga en tio. Ju pli verve iu reklamas Esperanton, des pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon, kiun li trudas al aliaj. Propagandistoj emas ne kompreni, ke la plej bona reklamo por Esperanto estas tiuj, kiuj parolas ĝin perfekte.

Laŭ Trevor Steele la lingva nivelo en la aŭstralia movado estas pli alta ol antaŭ 100 jaroj. Li certe konas siajn homojn, sed lia konstato ne validas universale. Foliumante malnovajn revuojn oni bedaŭras ne nur la malaperon de multaj gloraj titoloj sed ankaŭ la lingvan falon. Feliĉe nia LOdE zorgas pri si ankaŭ lingve, sed la revuon de UEA oni ne povas trankvile doni en ĉies manojn. Tamen ĝia redaktoro estas akademiano, sed en la supera lingva institucio oni trovas nek Mark Fettes nek István Ertl, dum kies periodoj Esperanto estis ankaŭ lingve modela. Lingva fuŝulo Stano Marček certe ne estas, sed pri la neglataĵoj en lia revuo kulpas la multe kritikata manko de redaktado. Verki lernolibrojn eble postulas tro da tempo de la redaktoro. Dorsosakuloj tamen ne mankas en la Akademio de Esperanto kaj simplaj samideanoj kun plezuro ridas pri lingvaj bonzoj, kiuj regas akuzativon malpli bone ol ili, kaj nenio pli ol tio subfosas la reputacion de la Akademio.

Jam de unu kaj duona jaroj laborgrupo preparas strategian planon por UEA, sed ĝis nun oni nenion aŭdis pri ĝi. Nenio miriga en tio sed jes en tio, ke oni metis kune la serioze pensantan Mark Fettes, la populiston Renato Corsetti kaj ties ardan kritikanton José Vergara. Ili ne povus naski paperon, kiu ne estus miŝmaŝa kunflikaĵo kaj same nekohera kiel numero de la Oficiala Organo. Feliĉe tio ne multe damaĝos, ĉar ankaŭ la malnovan planon neniu rigardis post la akcepto. Bona plano tamen povus esti utila – nur necesus, ke verku ĝin unu homo, prefere Fettes. Inter ĝiaj prioritatoj ne manku la plialtigo de la lingva nivelo de la verda popolo. UEA mem denove estu modelo ankaŭ lingve, komencante de ĝiaj revuo kaj estraro.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la rubriko Vortoj de Komitatano Z januara kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/12/kz/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

11 Responses to Lingvaj dorsosakuloj

  1. Eduardo diras:

    Komitatano Z en la supra artikolo skribis jene: “Tamen ne ĉiu legas sian Jarlibron, ekzemple la grupo, kiu sin nomas Pola Sekcio de EDE. Ĝiaj membroj fieras pri siaj kontaktoj kun polaj politikistoj, sed oni povas timi, ke la bildo pri Esperanto, kiun tiuj ĉi ricevis, ne estas tiu, kiun deziris Lapenna. La lingvaĵo en la sinlaŭdoj de la pola EDE estas fuŝa kaj laŭdire tiu de ĝiaj pollingvaj leteroj ne estas pli bona. Nenio stranga en tio. Ju pli verve iu reklamas Esperanton, des pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon, kiun li trudas al aliaj. Propagandistoj emas ne kompreni, ke la plej bona reklamo por Esperanto estas tiuj, kiuj parolas ĝin perfekte.”
    Nun post la sukcesoj de Pola Asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto (ĉar danke al agado de EDE-Pollando okazis: Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento (2012), la fondiĝo de Parlamnenta Grupo Apoganta Esperanton en Pola Parlamento (2012), enskribo de Esperanto kaj ĝia kulturo sur la Polan Liston de Nemateria Kultur-heredaĵo (2014), ktp.) evidentiĝis, ke eraras Komitatano Z, do kiu okazis fuŝa? Laŭ mi fuŝulo okazis Komitatano Z kaj eble venis jam venis tempo por ne aperigi plu liajn komentartikolojn.

  2. Lancelot diras:

    Relegante kelkajn el la interesaj artikoloj de Komitatano Z, mi rimarkas ke Eduardo Kozyra ne kapablis precizigi la titolon de la libro kiun li erare atribuas al nia mistera observanto

  3. Se vi havas konatulojn en aliaj landoj de la Europa unuiĝo, bonvolu informi ilin pri tiu civitaneca projekto dank al nia retpaĝo http www.

  4. AlKo diras:

    Sed pri kiu libro temas?

  5. Eduardo Kozyra diras:

    Aleksandro,
    vi pravas, komitatano Z certe ne scipovas verki librojn, fakte mi nur menciis lian fuŝe tradukitan libron kun 360 + 9 = 369 (mi ricevis 9 novtrovitajn erarojn en lia tradukaĉo – de unu esperantisto kiu ankaŭ scias nomon de tiu lingva fuŝulo).
    Jen tiuj 9 novaj:
    Saŭdarabio (devas esti: Saud-Arabio)
    tse-tse (d.e.: tsetseo)
    collage (d.e.: glubildo)
    Djhibutio (d.e.: Ghibutio)
    Asmaro (d.e.: Asmero)
    Malavo (d.e.: Malavio)
    Kigalo (d.e.: Kigalio)
    Brita Komunumo (d.e.: Brita Regnaro)
    Burkinafaso (d.e.: Burkino)

  6. Estimata Aleksandro,

    tre malprudente, ke vi permesas al iu kritiki anonome. Kiu tion faras plejversxajne mem havas plej grandan dorsosakon plenan de sxuldoj.

    Tiel estas ankaux en cxi kazo. Komitatano Z ne kuragxas elpasxi kiel honorplena civitano nur agas kiel talpo, partizane, kiam aliaj pace dormas.
    Li jam multajn eluzis kaj trompis, tial povas nur agi en prizono ne povinte montri sian veran vizagxon.

    Mi bedauxras, cxar vi perdos nur suficxe seriozajn abonantojn! Eble vi ankaux devos prizoni.

  7. AlKo diras:

    Pri kiu libro temas? Mi ne sciis, ke Komitatano Z verkas librojn.

  8. Eduardo Kozyra diras:

    Chu vi scias ke KOMITATANO Z sur 329 pĝ. en unu el siaj libroj faris: 360 eraroj, t.e. 1,094 eraroj je unu paĝo. Jen kelkaj eraroj el la libro:

    eskimosoj (devas esti: eskimoj)
    aparthejdo (d.e.: apartismo)
    departamentoj (d.e.: departementoj)
    ŝanĉeliĝante (d.e.: ŝanceliĝante)
    Dominikano (d.e.: Domingo (Dominika Respubliko))
    prico (d.e.: tabullito)
    sur klomboj kaj florbedoj (d.e.: sur florbedoj)
    Liverpulo (d.e.: Liverpolo)
    Lizbono (d.e.: Lisbono)
    Losanĝeleso (d.e.: Los-Anĝeleso)
    Fernandopoo (d.e.: Fernando Po)
    islamo (d.e.: Islamo)
    smaragdaj (d.e.: smeraldaj)
    Alaĥo (d.e.: Alaho)
    sur Antiloj kaj Karaiboj (d.e.: sur Antiloj)
    Gvelfoj (d.e.: Gelfoj)
    I-a mondmilito (d.e.: Unua Mondmilito)
    Brukselo (d.e.: Bruselo)
    XX-a (d.e.: 20-a)
    Mikel-Anĝelo (d.e.: Mikelanĝelo)
    aĥin aĥo (d.e.: Ŝahinŝaho)
    ventilatoro (d.e.: ventolilo)
    spenceroj (d.e.: kurtaj jakoj)
    Se iu deziras plenan erartabelon skribu al mi.

  9. Valdo Banajtis diras:

    125 jarojn oni lernigas Esperanton neadekvate, trudante balastan gramatikan terminaron kaj neadekvatan priskribon de lingvomekanismo. Ludoviko kiel infano ribelis kontraw la rutino de lingvoinstruado, kaj nature,intue koncipis, gravedis kaj lanchis ludan lingvokrean modelon, uzopretan post nur kelkhora orientigo, tamen li priskribis ghin dece, law la skolastika ceremonio, kaj lasis al misa vojo inerto de fremdlingva didaktiko. Li verkis neniun plian lernolibron, nek gvidis kurson – kial? Klarigon trovu en la psikologio de infana lingvokreigho, kaj ne konfuzu naturan Esperanton kun artefaritaj lingvoprojektoj. Esperanto estas lingvo farumema, akirebla per improvizo, ne per blinda imitado, mekanika tradukado de pretaj frazoj. Ghi havas awtonoman strukturon, bazitan sur 10 fonemoj kaj 125 (!) vortetoj, tripartan sinteksan (!!) sintakson. Por ghi vere sufichas 5 paghoj, arangheblaj sur kovrilo de legolibro. Esperanto estas lingvo farumema, kaj jam temp’ esta’ tion agnoski (!!!).

  10. Manfredo diras:

    Tre ŝatis al mi tiu ĉi artikolo kaj mi samopinias ke “ju pli verve iu reklamas Esperanton, de pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon…” (mi konas kelkaj de ili persone).
    Sed mi havas demandon: Kio estas “dorsosakulo”? Nu bone, mi scias, ke estas homo kiu portas dorsosakon. Sed tiu ĉi vorto ne diras al mi ion ajn rilate al lingvoj. Ĉu vi povus klarigi la nocion al mi? Ĉu estas “rusa idiomo”?

  11. Vladimir MININ diras:

    La lingva nivelo estas terura ankaux en la UEA-dissendolistoj. 🙁 Kaj ankaux la lingvonivelo de la UEA-prezidanto Probal Dasxgupta. 😮

Respondi