Ricevinte la revuon de Valle

Vortoj de komitatano Z

Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis la tempon de Stano Marček tiel negative, ke lia nediplomatia vangofrapo vere ne decis al la prezidanto de UEA, ne laste pro tio, ke Fettes mem siatempe ne aliĝis al la kritiko pri Marček.

Laŭ PIV epoko “prezentas apartan novan karakteron”. Klare la revuo estas nun alia pro sia kolora bunteco kaj radikale ŝanĝita grafiko. En la reto tuj aperis laŭdoj, kio ne surprizas. Same estis en 2002, kiam la nova redaktoro Marček plenigis kvar paĝojn per aklamo pri “freŝa vento” kaj “nova kostumo” de la revuo, kiu fariĝis “bunta, alloga, interesa, altnivela”. La sekvon ni konas: la abonantaro ŝrumpis kaj kritikoj laŭtiĝis. Kial ne okazus same pri la revuo de Valle?

Eksteraĵo povas unue ravi, sed oni rapide alkutimiĝas al ĝi kaj la fascino forvelkas. Kun la tempo pli gravas la enhavo kaj ĝuste ĝi difinas la karakteron de la revuo. La frontpaĝo de la dua numero krias diklitere: “La granda salto antaŭen” kaj “La movado bezonas salti antaŭen”, kvazaŭ tio estus nur afero de decido. Valle eĉ donis nomon al tiu hopo: “novelanismo”. Por infekti aliajn per nova elano tamen ne sufiĉas, ke ĝi ŝprucas el la redaktoro mem, kies elano fakte impresas dubinde vakue kaj pro tio apenaŭ povos daŭri longe. Se Valle estus pli klera pri la monda historio, li ankaŭ ne elektus precize saman sloganon, kiun iam lanĉis Maŭ Zedong por saltigi Ĉinion al komunismo. Rezultis ruiniĝo de la ekonomio kaj malsatmorto de dekoj da milionoj.

Kiel kolportisto de matracoj Valle precipe amas komercon. “Esperantista ekonomio fariĝas kara temo, ĉar ĝi gravegas por la evoluo de Esperanto”, li diras. Tiun ideon oni ne trovas en la Strategia Plano de UEA, kiun la redaktoro devus sekvi anstataŭ reklami proprajn ĉevaletojn. Poste ni legas, ke ĝis nun Esperanto estis konsiderata lingvo de amikeco, demokratia komunikado, ktp, sed “paroli pri komerco kaj profito oni apenaŭ toleris”. Sufiĉus legi la artikolon “Komerco per Esperanto” en Vikipedio por scii, ke UEA havis komercan fakon jam antaŭ la 1a mondmilito kaj ke komerco per Esperanto floris ĝis ĉ. 1930. Poste ĝi preskaŭ estingiĝis, sed tio okazis ne pro netolero de la movado sed pro kaŭzoj ekster ĝia povo. Se iu nun revas atingi ion sur tiu kampo, tiu provu je propra risko, sed UEA kaj ĝia oficiala revuo ne fantaziu.

Mark Fettes prave parolas pri UEA kiel eduka organizaĵo. Ĝia revuo devus esti la ĉefa edukilo, sed la unuaj numeroj de Valle apenaŭ promesas tion. Apud nesekvebla babilado, kiu provas konigi la Strategian Planon, aperas samaj raportoj de samaj aŭtoroj pri samaj jarfinaj aranĝoj, pro kiuj oni priridis la revuon de Marček. Post ĉiu numero la leganto devus senti sin iom pli klera ol antaŭe. Ĉu almenaŭ por estontaj numeroj Valle mendis artikolojn pri lingvaj, kulturaj, movadaj kaj historiaj temoj? Maltrankviligas, ke recenzoj preskaŭ malaperis: nur po unu trionpaĝa recenzeto en ambaŭ numeroj kaj neniu el ili pri beletraĵo. La revuo de UEA devas flegi la librokulturon, ĉar ne komerco sed literaturo vivigis kaj vivtenos Esperanton. Marček komprenis tion, dediĉante du aŭ eĉ tri paĝojn al recenzoj. Se lia posteulo indiferentas pri kulturo, li almenaŭ pensu, ke recenzoj nutras la librokomercon kaj do ankaŭ la kason de UEA, el kiu li estas pagata.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/03/kz-6/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Ricevinte la revuon de Valle

  1. dennis keefe diras:

    Enhavo de la Mesagho:

    Nova enketilo pri la revuo Esperanto nun interrete; refreshiga malfermeco de la redaktoro; enketo kiu povas stimuli interdiskutadon iomete; mia persona prefero: KULTURO; Guilherme kaj la universitato; la bunta komentado de Marina; Roland kun recenzoj kaj redaktolinio.

    Detaloj:

    Eble interesos al kelkaj legantoj de La Ondo de Esperanto, ke estas bele prezentita enketo pri la nova revuo Esperanto che la sekva retadreso:

    https://docs.google.com/forms/d/12WibneNn5s463lXC9ju_SUsfDDHc3NwMy1tPCxtMZc0/viewform

    Tiu enketo estas la frukto de redaktoro kiu estas malferma al la ideoj kaj sugestoj de la legantoj. Estas neofte en Esperantujo trovi tian malfermecon.

    Mi mem, sincere dirite, ne bone scias, kiel respondi al la demandoj en la enketo. Tamen tiu enketo estas bona por pensigi nin iomete, interparoligi nin iomete.

    Se mi havus pesonan preferon pri la enhavo por la revuo Esperanto, mi dirus tion kion Komitatano Z pli elegante esprimis pri la kultura enhavo: literaturo, lingvo, ideoj, ktp.

    Guilherme trovis manieron utiligi la novan revuon kiel varbilon en kursoj che la universitato. Estas bone, ke li menciis tiun pozitivan flankon. Antanas, en supra komento, eble vidas similan valoron por La Ondo de Esperanto. Kiel instruisto de Esperanto che universitato, mi dirus, ke estas bone chiam, en chiu leciono, montri ion interesan, fizikan. En unu leciono, la revuo Esperanto, en dua, la Ondo de Esperanto. En tria, libro en Esperanto. En kvara leciono, diskojn de Vinilkosmo, ktp, ktp.

    Mi shatas la komentojn de Marina, kiuj tushis plurajn punktojn. Shi certe, se shi havas emon kaj tempon, povas verki novan artikolon por la revuo. Estus ankau interese se shi verkos ion VIDPUNKTE en Libera Folio.

    Roland argumentas, ke longaj recenzoj ne estas tiel oportunaj en la revuo Esperanto. Estus bone audi ion pri libropolitiko (chu mi eletkis la ghustan vorton?)kaj la kunligo kun la redaktolinio de la revuo Esperanto.

    Amike, Dennis

  2. Guilherme Jardim diras:

    Mia impreso pri la “nova” revuo estas tute pozitiva. Mi finfine sukcesis “legi” la revuon kaj ne nur lasi ĝin en la ŝranko. Ne nur temas pri bunteco aŭ koloro, sed pri tute alia maniero pensi pri la movado kiel socia fenomeno kaj ne kiel grupo kiu aĉetas librojn. Mi povas diri ke nun mi uzas la revuon kiel varbilon kaj materialon por miaj lecionoj en la universitato kaj ni devas konsenti ke tio ne eblis antaŭe.

  3. Mirina diras:

    Kun granda scivolemo kaj atento tralegis mi la du unuajn numerojn de la novtipa revuo “Esperanto”. Ĝi, vere, impresas nove. Mi devas konfesi, ke kelkajn materialojn mi tute rifuzis legi – ĉar tra la humurpretendaj vortplektaĵoj mi ne kapablis atingi la esencon de la artikoloj. Kaj tiaj balastaĵoj certe ne povus aperi en la revuoj de Stano.
    Sed ĝenerale mi ŝatus laŭdi la revuon – kaj subteni la redaktoron.
    Okulfrapas, ke la revuoj ne estas orientitaj al Eŭropa E-movado – kaj tio esperigas pri freŝeta vento. Lastajn jarojn mi esperas, ke ie en foraj vekiĝantaj mondoj ekkreskas novaj entuziasmuloj, novaj impetoj kaj fortoj, kiuj ne plu elkreskas en la stabiliĝinta (por ne diri stagnanta) Eŭropo. Kaj min tute ne ĝenas, ke iu denove ligas siajn esperojn kaj agadojn al tio, kio iam foje jam fiaskis aŭ al iu ŝajnas ne sufiĉe nobla – ekzemple, kun E-komerco. La homoj reprovu – en la novaj socipolitikaj kondiĉoj – kaj eble ili sukcesos, kaj mi ĝojus, se ili sukcesus, kaj mi ŝatus pri tio scii.
    Sed plej gravas kaj plej valoras por mi la materialoj, ligitaj al la Strategia plano de UEA kaj ties praktika realigo. Mi, kiel praktikanta movadano, tion ege bezonas. Kaj certe ĝuste pri tio temis, kiam Valle deklaris pri siaj redaktoraj ambicioj, kaj pro tiuj ambicioj la nova UEA-prezidanto elektis ĝuste lin. Nova sinteno al politikaj eventoj, diboj pri praveco plu resti neŭtralaj, konsciiĝo kaj konsciigo pri la defio de Esperanto kiel socia fenomeno, lingvaj kaj homaj rajtoj, novaj tendencoj kaj daŭripovo, aktivulaj trejnadoj, rekomendoj, kun kiuj organizoj aljanci kaj kiel kunfesti la proprajn festojn – kaj multo alia – praktika, movda kaj inspiriga – venis al mi kun la unuaj numeroj de “Esperanto” – kaj mi scivole atendas la novajn kajerojn kun daŭrigoj de la ekitaj temoj – por ankaŭ ilin trastudi kaj tuj transdoni al miaj plej konsciaj lingvolernantoj: ja la revuo pli ĝuste kaj pli konvinke klarigas tion, kion mi ne ĉiam kapablas bone esprimi mem.

  4. Antanas Gr. diras:

    “Mark Fettes prave parolas pri UEA kiel eduka organizaĵo. Ĝia revuo devus esti la ĉefa edukilo, sed la unuaj numeroj de Valle apenaŭ promesas tion. ” Mi subskribas sub tion. Ŝajnas, “Esperanto” ne fariĝos tiu edukilo. Estas malfacile nomi ĝin eĉ utila informilo. La unuaj numeroj de la revuo montras, ke ili, kiel ankaŭ tiuj de la antaŭa redaktoro, similas al buntkoloraj, sed enhave malplenaj reklamaj prospektoj. Miaopinie, nuntempe la plej bona E-gazeto en la mondo estas “La Ondo de Esperanto”, kiu vere estas la ĉefa edukilo kaj informilo en Esperantujo.

  5. Ĉu finfine de komitatano Z iĝis komitatano A (=Aleksander
    Korĵenkov)? Iam la komentoj de komitatano Z estis spritaj kaj kritikaj.

    Nun mi legas lamenton pri necesaj ŝanĝoj. Ekzemple Libroproduktado: La plej granda parto de la produktado de libroj traktas aferojn, kiuj estas tute malaktualaj. Kutime la plej novaj libroj, kiuj aperas en Esperanto-traduko aperis antaŭ pli ol 20 jaroj en nacia lingvo. Preferinde oni tradukas eĉ multe pli historiajn aferojn kaj traktas tion en artikoloj.

    La ciferoj pri la vendado per la libroservo de UEA estas konataj. La vendo de Literaturo direktas malpli da mono en la kasoj ol la libroservo kostas kalkulante la kompletajn kostojn (laborforto, stokejo ktp.)

    Ampleksaj recenzoj evidente kaj pruvite nek stimulas la aĉetopretecon de la legantoj, nek helpas al la financa bonfarto de la asocio. Male: ili blokas la spacon por pli gravaj informoj.

    Mi lastfoje miris pri la malaktualeco de la libroproduktado, kiam mi vidis la informojn pri “La Legisto” de Schlink. Bone mi pensis, relative novadata. Sed la temo estas tute historia. Sed la recenzoj laŭdegas la verkon.

    Kie diable estas la libroj pri aktualaj temoj? Eble ili ekzistas, sed ili estas bone kaŝitaj. Eĉ MAS, laŭdata pro la kvanto de produktado, preferas traduki la barbulon Karl Marx.

Respondi