Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (kvar el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2014 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”

El la 15 invititoj ĉi-jare respondis nur 11 personoj; ok viroj kaj tri virinoj; ses eŭropanoj, kvar amerikanoj kaj unu aziano. Inter la respondintoj estas gravuloj de UEA, de SAT kaj de la Esperanta Civito.

Kiel kutime, ĉiu el la partoprenantoj de la “Ronda Tablo” havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

Peter Baláž

Slovakio

E@I-kunordiganto, estrarano de EEU

La plej pozitivaj:

Por mi ĉefe temis pri tio, ke UEA decidis okazigi la 101an Universalan Kongreson en 2016 en Slovakio – kio okazos unuafoje. Estos honoro helpi ĝin realigi. Krome ĝojigis nin ankaŭ ricevo de aŭspicio por ĝi de nia prezidento.

Min ĝojigis ankaŭ la sukcesa okazigo de ambaŭ ĉi-jaraj SESoj (en Slovakio kaj Ruslando) kaj la sukcesa kaj rekorde granda KAEST.

Tre valora estas la oficiala agnosko de la pollanda kultura ministerio, enskribi Esperanton kiel polan kulturan nematerian heredaĵon.

Ankaŭ tre pozitiva estis lanĉo kaj interesiĝo pri AMO-seminarioj (la granda interesiĝo pri ili pruvas, ke homoj daŭre estas scivolemaj, pretaj lerni novajn aferojn, utilajn por Esperanto-agado).

Tre bona novaĵo estas la lanĉo de la nova multlingva retejo www.lingvo.info, kie pluraj esperantistoj kunlaboris. Bonega estis ankaŭ anonco, ke la retejo Duolingo lanĉos kurson de Esperanto – tio alportos milojn da novaj lernantoj de Esperanto. Ĝojiga estas ankaŭ iompostioma restarigo de la retejoj de la Pasporta servo kaj de TEJO – espereble ili funkcios bone kaj longe ĉi-foje.

Pri la negativaĵoj mi nun ne skribos, ĉiam eblus grumbli pri io – falo de membrostatistikoj, neaktivemo, nelegemo, nesufiĉa profesiigo de la movado ktp… Sed pri tiuj aferoj pluraj tre bone scias, kaj estas ja nia tasko ilin plibonigi, pri kio ankaŭ mi provas helpi kiel kaj kie povas.

Anna Bartek - Anjo AmikaAnna Bartek / Anjo Amika

Hungario

Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto, opozicia senatano en la Parlamento de la Esperanta Civito,

Mi aparte ĝojas ke:

– Kultura Centro Esperantista bone progresas kaj eĉ finance bonstatas, post la krizo kaŭzita de ges-roj Rooke (vicprezidanto kaj sekretario en 2012-13);

– la literatura kafejo en Budapeŝto, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, tre bone evoluas, kun rekorde nombra ĉeestantaro en novembro, kiam gastis verkisto István Nemere;

– la jubilea 30a ARKONES tre sukcesis kun partopreno de pli ol 200 personoj, kaj kun multe da muzikaj programeroj apud la diversaj interesaj prelegoj;

kaj aparte bedaŭras ke:

– la Universala Kongreso en Bonaero estis la malplej sukcesa dum ĉi tiu jarcento;

– la Pasporta Servo daŭre krizas, malgraŭ bonvolaj klopodoj;

– la nova redaktoro de la revuo Esperanto ne tiel kontentigis la publikon, kiel la gvidantoj esperis.

Conde ReyMarie-France Conde Rey

Francio

Konsulo de la Esperanta Civito

Unue mi rigardos en la medio de la Esperanta Civito. Tre pozitiva estis la proceso pro korupto, kiu okazis kontraŭ iu el niaj senatanoj. Kvankam ni bedaŭras ke tiu proceso devis okazi, tamen ni konstatas ke ĝi iris ĝis sia celo en plena respekto de niaj demokrataj normoj. La procesito perdis sian mandaton de senatano kaj sian rolon de listestro, tamen konservis sian civitanecon.

Ĉe la flanko de feminismo ni notas progreson ekster la Esperanta Civito, ekzemple ĉe la paneldiskuto dum ARKONES en Pollando kaj ĉe la blogo “egalecen” kiu tre objektive kaj avangarde traktas diversajn aspektojn de la temo. La asocio FEM ĝojas ne plu teni la temon kiel ekskluzivan, kaj daŭre fosas sian sulkon: la revuo Femina kaj la Ateliero pri Beletra Kreivo direktita al virinoj. Krome FEM starigis kontaktojn kun Internacia Konsilio de Virinoj kaj estis invitita al ties Eŭropa Konferenco en Malto.

Ni notu ankaŭ la rapidan solvon trovitan por la revuo Literatura Foiro, post la subita kaj tragika forpaso de ĝia ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski en decembro 2013. La tuja helpo de Carlo Minnaja kaj de Perla Martinelli ebligis la normalan aperadon de la revuo dum 2014, en atendo de nova ĉefredaktoro verŝajne jam preta por 2015.

Fine ni taksas negative la konstantan malkreskon de la kulturaj eventoj dum la UK, kaj ni rimarkas ke tio ne okazis ĉe SAT dum ties Dinana kongreso.

Renato CorsettiRenato Corsetti

Italio

Vicprezidanto de IEF

La Ondo de Esperanto kiel ĉiujare demandas: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2014 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Mi provis fari miajn hejmtaskojn kaj refoliumis ĉiujn ĉi-jarajn numerojn de la revuoj Esperanto kaj La Ondo de Esperanto. Sed mi ne trovis elementojn pri sencohava respondo.

Eble la plej ĝusta respondo estas: ne okazis tre pozitivaj eventoj, kaj ne okazis tre malpozitivaj eventoj en la mondo, kiu pivotas ĉirkaŭ la tradiciaj organizaĵoj, UEA kaj la landaj asocioj, kaj tio en si mem estas malpozitiva elemento.

Jes okazis, tamen, progresoj en la reta mondo. Mi ŝatas citi la novajn kursojn pri Esperanto en Duolingvo, sed ankaŭ aliaj retaj kursoj (ekzemple lernu.net kaj la brazila kurso de Carlos Pereira) pluplenumas siajn funkciojn, ĉar ĉiutage mi estas atingita de tre ĉarmaj mesaĝoj de ekkomencantoj (“mi eklernis pasinta sabato, kaj…”). Oni emas pardoni ankaŭ la eraretojn en tiaj okazoj.

Huang YinbaoTrezoro / Huang Yinbao

Ĉinio

Konsiliano de UEA, direktoro de Esperanto-Centro Jinkio

Multaj pozitivaj eventoj donis al mi fortajn impresojn en 2014. La individuaj membroj de UEA okulfrape kreskis, eĉ duoble ekzemple en Koreio. Ne malmultaj ĉinaj membroj, kies kotizoj longe estis pagataj per fonduso de UEA, unuafoje mem pagis kotizojn, iuj eĉ kontribuis al la fonduso. La nova programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO) okazis en ok landoj de kvar kontinentoj, kun pli ol 180 aktivuloj. La revuo Esperanto aspektas pli bela, kvankam ne perfekta, eĉ aperis eraroj eviteblaj en ĝi.

ILEI naskis kvar novajn sekciojn en Bulgario, Hispanio, Irano, Kongo RD. TEJO pli aktive kontribuas al nia movado. ISAE helpite de Interkultura Centro Herzberg Internacia havebligis en Interreto ĉirkaŭ 2000 artikolojn en 1949-2014. IKEF sukcesis en Ĉinio, kaj havis novan sekcion en Koreio. Interlingvistikaj studoj de la universitato Adam Mickiewicz en Poznano allogis rekorde 26 aliĝintojn el 14 landoj.

Mi pensas ke multaj homoj, same kiel mi, vidinte la renovigitan retejon, bedaŭrus ke UEA malsukcesus pri la reteja projekto. Fakte la planita retejo ankoraŭ ne naskiĝis. Cent mil eŭroj ankoraŭ restas en CO. Tamen ni atendis la bebon tro longe.

Dennis KeefeDennis Keefe

Usono

Iniciatoro de Universitato de Esperanto

Tre interesa afero ĉi jare estas la enmeto de Esperanto en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj en Pollando. Estos interese pripensi la sekvon de tio. Ankaŭ bona estas la disvastiĝo de KER-ekzamenoj, de SES, kaj la AMO-Seminarioj.

Ekster la movado, la apero de artikolo pri Esperanto sur la frontopaĝo de la tre influa usona ĵurnalo, Wall Street Journal, estas bona atingo, same kiel la utiligo de la nomo Esperanto por akrobata kaj muzika grupoj en Germanio kaj Hispanio, bone priraportitaj en la Ondo.

Malsukcesa estas la katastrofa malapero de Pasporta Servo dum tro doloriga, longa tempo. Dankon al tiuj, kiuj antaŭnelonge restarigis la retejon. Ankaŭ negativaj estas la tro rapida malkresko de la Universalaj Kongresoj, kaj la ne tre klara nuntempa misio de UEA. Ŝajnas ke la elito de UEA kaj multaj membroj ne plu estas samideanoj rilate mision. Kien UEA kaj Esperanto?

Katalin KovatsKatalin Kováts

Nederlando

Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Eble ne la plej granda, sed certe tre grava atingaĵo estis en la jaro 2014, ke en Poznano denove startis la Interlingvistikaj Studoj. Danke al la financa subteno kaj varbado de ESF, edukado. net kaj deko da privatuloj la 26 aliĝintoj el 14 landoj (el ili 7 brazilanoj!) en septembro komencis siajn 3-jarajn studojn. Estu rekordo en 2017, ke multaj el ili akiros sian diplomon.

Ankaŭ alia gravaĵo okazis en Pollando, kie Esperanto estas agnoskita kiel nemateria kulturheredaĵo. Gratulojn al la pollanda sekcio de EDE kaj al ĉiuj, kiuj agadis por la agnoskigo.

Trie mi mencius, ke en 2014 trapasis la KER-ekzamenojn la 1500a persono. La diplomito kun tiu ĉi atestilnumero estas japana aktivulino, Isikawa Tieko.

Kio rilatas al malsukceso, mi preferas analizi nur la proprajn agadojn kaj bedaŭrinde ripeti mian pasintjaran malkontenton. Malgraŭ ĉiuj klopodoj, mi daŭre ne sukcesas atingi, ke la lernejaj kaj movadaj kursoj pri Esperanto estu registritaj kaj ni en http://edukado.net/kursejo/ havu laŭeble realan datumbazon pri la monda situacio de Esperanto-instruado. Mi donis al mi kaj al la movado unu plian jaron, la lastan por tiu klopodo.

Vinko Markovo

Germanio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Pozitiva – almenaŭ por SAT-anoj kaj abonantoj de la gazeto de SAT – estis la fina rekapto de la aperritmo de Sennaciulo, sinsekve enpaĝigita de kvar malsamaj homoj en 2014. La ekzisto de reagema redaktoskipo multe helpis al relative rapida organizo de la diversaj transiroj. Ankaŭ menciindas, ke la lasta numero de la jarkolekto 2014 estas grandparte dediĉita al la situacio en Ukrainio. Ĝi espereble helpos al la legantoj memstare akiri opinion surbaze de plej diversaj vidpunktoj pri la temo, nun vekanta pasiajn reagojn.

Negativa estas la relative modestskala disvastigo de la dokumentfilmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero antaŭ neesperantista publiko, kiu spegulas la momentan spertomankon de aktivuloj pri utiligo de tiu maltradicia materialo. Plie indas mencii la ĉikanojn pri vizoj, kiuj denove baris la vojon al SAT-Kongreso por pluraj aliĝintoj el Afriko. La prikongresaj filmetoj en la jutuba kanalo de SATeH (https://www.youtube.com/user/satehejo) povas parte kompensi tion almenaŭ por tiuj, kiuj disponas taŭgan retaliron.

Martin SchäfferMartin Schäffer

Germanio / Meksiko

Ĝenerala sekretario de UEA

Por mi 2014 estis eksterordinare bonega jaro! Mian senton tamen forte influas bela persona travivaĵo. Naskiĝis mia filino Heide Isabel. Kompreneble, mi kaj mia edzino Mallely planas instrui al ŝi Esperanton.

Nun personaj aferoj flanken: Okazis unuafoje Esperanto-Kongresoj en Irano kaj Nikaragvo, la platformo Duolingo (lingvolernado) akceptis la kreon de Esperanto-kurso, okazis pluraj AMO-Seminarioj (Aktivula Maturigo) de UEA, kaj la nuna membrostatistiko de UEA indikas, ke unuafoje post pluraj jaroj okazas kresketo de la membraro de UEA.

La negativaĵoj de 2014 estas, ke ne okazis, multe pli da atingaĵoj, multe pli da sukcesoj, multe pli da informado, multe pli da donacoj. multe pli granda membrokresko. Ni do ne ripozu, sed laboru por pli vasta, riĉa kaj internacia movado. Tion ni povas atingi nur kune.

TonkinHumphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

La jaro 2014 estis iasence interstica jaro. Aferoj evoluis; grandaj novaj atingoj ne okazis – sed ĝenerale la pozitivoj superpezis la negativojn. Kompletiĝis la unua jaro de la revuo Esperanto en nova vesto. Kvankam la redaktoro ankoraŭ iom pripalpas sian vojon, la revuo nun aspektas pli profesia, pli inda je progresema organizaĵo. Samo okazis pri la retpaĝaro de UEA: kritikinda eble, sed pli bona ol la malnova. La UK estis rekorde malgranda sed ankaŭ rekorde malproksima al la centroj de esperantista agado.

Se UEA ne trovos vojon por refreŝigi la aspekton kaj enhavon de siaj kongresoj, farante ilin allogaj al averaĝaj esperantistoj (kontraste kun la esperantistoj trempitaj en la Esperanto-organizado), rekordoj pri malgrandeco rompiĝos ankaŭ en la estonteco. Se temas pri mia propra tereno de agado, mi notas laŭdindan stabiliĝon de la Poznanaj kursoj, sukcesan transiron de la redaktoreco de LPLP, kaj stabilecon ankaŭ en la agado ĉe UN. Sed en mondo, kiu momente ŝajnas retrogliti, la mesaĝo de interkompreniĝo alprenas novan urĝon. Ĉu ni pretas por tio?

José Antonio VergaraJosé Antonio Vergara

Ĉilio

Prezidanto de ISAE

Kiel plia signo de tutmondiĝo, la unuafoja okazigo de UK en la sudamerika hispanlingvujo estis pozitiva atingo, des pli ke, laŭ instigo de la nuna prezidanto, oni utiligis la eventon por sisteme pritrakti strategiajn demandojn inter membroj, komitatanoj kaj estraranoj de UEA. Simile, la seminarioj por Aktivula Maturiĝo (AMO) en diversaj mondregionoj estas esperigaj koncerne la ŝancon preteriri, forsuperi la stagnadon.

Ke nia mapo iĝas pli vasta ĉiam estas ĝojige, ĉi-okaze danke al la agado de Heidi Goes diskonigi esperanton en Orienta Timoro. Plie, la 5a Afrika Esperanto-Kongreso kaj la rekorda nombro da aliĝintoj al la Interlingvistikaj Studoj (Poznano) estis agrablaj novaĵoj.

Negative mi taksas la fakton ke, cent jaroj post la eksplodo de terura mondmilito, kiu tiom intense suferigis milionojn da homoj kaj la pacaman koron de Zamenhof (abrupte tranĉante, cetere, la fruajn, eble troajn esperojn pri la estonteco de esperanto), la repaciĝo de la homaro restas neverŝajna utopio.

Legu la pasintjarajn respondoj.

La supraj respondoj aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/01/jaro2014/

Pri AlKo

La redaktulo de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Jaro 2014: Niaj atingoj kaj malsukcesoj

  1. Dieter Rooke diras:

    La konsulo de E- civito Marie France Conde Rey kaj la redaktoro de ” Heroldo ” Anna Bartek akuzis min , menciante mian nomon! Lau mia observo ambau personoj nur obeas al la ordonoj de eksa konsulo Giorgio Silfer, nuna senatano kiu sole manipuladas la Esperanto civiton. Neniel ghi estas nomebla ” demokrata asocio “. Plurfoje mi provis akuzi la eksan konsulon che la kortumo de la EC – sed la konsulo M.F. Conde-Rey ech ne degnas respondi.

    Pri la krizo en KCE estis legebla informoj en libera folio .

  2. Vinko Markovo skribas:
    “Negativa estas la relative modestskala disvastigo de la dokumentfilmo pri Esperanto de Dominiko Gaŭtiero antaŭ neesperantista publiko, kiu spegulas la momentan spertomankon de aktivuloj pri utiligo de tiu maltradicia materialo.”
    Mi rigardis la filmon kaj konstatis, ke ĝi ne vere estas taŭga kiel varbilo. Ĝi estas longega, teda kaj reproduktas la tradiciajn kliŝojn.
    Por varbado ĉe neesperantista oni povas uzi ĝin nur, se on eltranĉas la malmultajn interesajn partojn. Aŭ prenas la materialon kaj muntas tute alian filmon. Kelkaj partoj estas interesaj, sed bedaŭrinde tie tranĉis la reĝisoro.

  3. AlKo diras:

    Dankon, korektite (bedaŭrinde, ne en la papera versio).

  4. Łukasz diras:

    “Renato Corsetti
    Italio
    Vicprezidanto de UEA”
    Jen la plej surpriziga informo de la artikolo 😉

Respondi