La Balta Ondo: 24 artikoloj dum 24 tagoj

Ĉi tiu artikoleto fermas la seninterrompan 24-tagan periodon, dum kiu, ekde la 14a de novembro ĝis la 7a de decembro 2011, en la Kaliningrada novaĵretejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova materialo. Laŭ nia takso, dum ĉi tiu tempo neniu alia privata Esperant-lingva novaĵretejo estis same aktiva.

Inter la 24 enretigitaj tekstoj laŭteme plej multis artikoloj pri okazintaj esperantistaj aranĝoj. Entute aperis naŭ raportoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj ekspozicioj. Ses tekstoj prezentis (recenze aŭ artikole) novajn librojn, diskojn kaj gazetojn. Tri artikoloj ne havas rilaton al Esperanto; en ili temas pri la patentaj problemoj en Eŭropo, pri la vivnivelo en la 15 ekssovetuniaj landoj, kaj pri la ĵusaj parlamentaj elektoj en Ruslando. Same tri artikoloj estas dediĉitaj al estontaĵoj: faka konferenco KAEST, virtuala kurso pri Vjetnamio kaj kampanjo de ILEI. Aperis nur unu diskut-artikolo, tiu de José Antonio Vergara, sed ĝuste ĝi estis lastatempe la plej legata (ĉirkaŭ 400 legoj dum du semajnoj) kaj la plej komentata (9 komentoj). Unu artikolo estis faka: Marek Blahuš analizis pli ol dek lingvajn versiojn de la vikipediaj artikoloj pri Esperanto. Sume 23 tekstoj, plus ĉi tiu informo, kiun vi nun estas leganta.

El la 24 eroj, 14 aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto, kaj du aperos en la januara Ondo. 8 artikoloj (inkluzive de ĉi tiu) estas verkitaj speciale por nia retejo.

Dum la venontaj kvar tagoj ni streĉe laboros pri la januara Ondo, kaj pro tio en nia retejo aperos neniu nova teksto, krom se okazos io escepte grava. Ekde la venonta lundo, la 12a de decembro, ni revenos al ĉiutaga aper-ritmo, kiun ni eble devos interrompi pro dutaga labor-vojaĝo al Olsztyn (Pollando).

Se La Balta Ondo plaĉas al vi, bonvolu rakonti pri ĝi en via retejo, blogo aŭ dissendolisto, dankon!

HaGo
AlKo


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/12/lbo-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi