Kultura vojaĝo al Vjetnamio

Kultura vojaĝo al VjetnamioE-duKati lanĉas retan kurson pri Vjetnamio.

La kurso konsistos el 20 partoj kaj traktos inter aliaj la historion, kulturon, geografion, politikon, turismajn vidindaĵojn, religion kaj artojn de Vjetnamio. La unuopajn lecionojn sekvas testo, kio helpas en la alproprigo de la konoj.

La kursmaterialo celas pretigon pri la kongreslando al tiuj, kiuj partoprenos UK-on en somero 2012 kaj rekompensos tiujn, kiuj ne povos fari tiun vojaĝon. Dumkongrese estos ankaŭ ĉeesta programo por la kursanoj.

La reta kultura vojaĝo komenciĝos en decembro. Antaŭaliĝintoj havos rabaton.

Atendas vin Nguyen Xuan Thu (ĉiĉerono) kaj Katalin Kováts (kursgvidanto)

Kontakt-adreso: klerigejo@edukado.net

Temoj de la kurso

1. Superrigardo kaj historio
2. Demografio
3. Religioj
4. Kutimoj
5. Skribo kaj literaturo
6. Edukado kaj scienco
7. Festivaloj kaj ludoj
8. Artaj spektakloj
9. Muziko
10. Tradiciaj Kostumoj
11. Arkitekturo kaj belarto
12. Gastronomio
13. Ekonomio – Komerco – Merkatoj
14. Flaŭro kaj faŭno
15. Medicino kaj kuracaj plantoj
16. Turismo en nordo 1
17. Turismo en nordo 2
18. Turismo en centro
19. Turismo en sudo
20. Esperanta kulturo

Prezo

Landkategorio
Ĝis la 31a de januaro 2012
Ekde la la de februaro 2012
Ĉefkursano Kunstudanto(j) Ĉefkursano Kunstudanto(j)
Baza tarifo 30 eŭroj 10 eŭroj 40 eŭroj 12 eŭroj
A-tarifo 20 eŭroj 7 eŭroj 25 eŭroj 8 eŭroj
B-tarifo 10 eŭroj 3 eŭroj 12 eŭroj 4 eŭroj

La prezoj de la kurso estas difinitaj laŭ la loĝlando de la partoprenantoj.

Por 5 membroj de lernejaj klasoj aŭ por maksimume 3 samfamilianoj, sed
tamen kun apartaj kontoj ĉe edukado.net, ni proponas rabatiton. Vidu la
sekcion kunstudantoj en la tabelo.

Pri la pagmanieroj vidu la informojn ĉe
http://edukado.net/klerigejo/pagoj

Laŭlandaj kategorioj: La ekzamenkostoj pagendas laŭ la lando, kie la kandidato loĝas kaj laboras de almenaŭ unu jaro.

La baza tarifo validas por la loĝantoj de la landoj: Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio, Irlando, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Svedio, Svislando kaj Usono

A-tarifo validas por la loĝantoj de la sekvaj landoj: Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Honkongo, Israelo, Kipro, Korea Respubliko, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Portugalio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Afriko kaj Tajvano

B-tarifo validas por la loĝantoj de Brazilo kaj Ruslando kaj ĉiuj supre ne listigitaj landoj.


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/12/vjetnam/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi