Kvankam mankas absolute fidindaj kriterioj por scii, en kiuj landoj la loĝantoj estas pli bonstataj, eble iomete helpas koni la situacion la malneta enlanda produkto (MEP, angle GDP). Laŭ ĝi la plej sukcesa lando en la teritorio de la iama Sovetunio estas Estonio – la plej malgranda el la respublikoj de USSR. La popersona MEP (MEP PP) en Estonio en 2010 estis 18 mil 527 Usonaj dolaroj, preskaŭ dekoble pli ol en Taĝikistano, kie la popersona MEP estas malpli granda ol $2000.
MEP estas, plej baze, mona ekvivalento de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj ene de unu jaroj, kaj la popersona MEP estas dividita je nombro da loĝantoj (aŭ de laborantoj). Nature, la rezulto ne montras la distribuon de la totala sumo inter la ŝtato kaj la loĝantaro kaj inter la loĝantoj, ĝi ne konsideras la kvaliton de la varoj kaj servoj kaj la enlandajn prezojn, sed vidu la tabelon pretigitan de la Internacia Valuta Fonduso (angle IMF) por la 2010a jaro. En la unua kolumno estas la loko de la koncerna lando inter la 183 landoj, kiujn IMF statistikis.
Loko | Lando | MEP PP |
47 | Estonio | 18,527 |
50 | Litovio | 17,235 |
53 | Ruslando | 15,612 |
59 | Latvio | 14,504 |
63 | Belarusio | 13,874 |
72 | Kazaĥstano | 12,015 |
81 | Azerbajĝano | 10,063 |
101 | Turkmenistano | 6,805 |
102 | Ukrainio | 6,698 |
114 | Armenio | 5,100 |
115 | Kartvelio | 5,074 |
132 | Moldovio | 3,092 |
133 | Uzbekistano | 3,048 |
144 | Kirgizstano | 2,200 |
149 | Taĝikistano | 1,924 |
Oni vidas, ke laŭ ĉi tiu listo plej progresis la tri baltaj ŝtatoj, Ruslando, Belarusio kaj Kazaĥtano. La baltaj ŝtatoj profitis de la helpo de EU, kaj la tri ceteraj nomitaj landoj nun profitas de la Dogana Unuiĝo, kiu nun evoluas al Unueca ekonomia teritorio, kies fina celo estas kreo de Eŭrazia Ekonomia Unio en 2015.
Por informo: la kvin plej riĉaj (t.e. la plej altaj en la IMFa tabelo de la popersona MEP) en 2010 estis 1 Kararo ($88,222), 2 Luksemburgio ($81,466), 3 Singapuro ($56,694), 4 Norvegio ($51,959), 5 Bruneo ($48,333); kaj la plej malriĉa, la 183a en la listo – D.R. Kongo (nur $329).
Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/11/mep-pp/