La unua Zamenhof-Festo en 2011

Trafika ĥaoso regis tra la centra Skotlando. Ne-kutima tutmatene neĝofalo haltigis la plejmulton de veturiloj sur la skotaj vojoj kaj ŝoseoj. Homoj sukcesis atingi siajn laborejojn peraŭte, sed nur minoritato sukcesis sammaniere reveni hejmen. Centoj devis pasigi la nokton en siaj aŭtoj. La klimato skota pli mildas ol tiu en Eŭropo pro la apudeco de la Atlantiko kaj la “Golfa Fluo”. Konsekvence, tiomkvanta neĝoŝuto estis ne atendita. Tamen la Ministro de Transporto deposteniĝis!

Pro timo ke homoj, kvin tagojn poste, alvojaĝinte de foraj skotaj urboj ne povos reiri hejmen, oni nuligis la skotan Zamenhof-Feston pasintjare. Ĉi-jare oni decidis okazigi ĝin en novembro, la 26an, pro timo pri nenula probableco ke trafos nin same eksterordinara decembra vetero.

La komitato de Esperanto-Asocio de Skotlando kunvenis matene en la plaĉa hotelo Bentley, en Motherwell. Inter aliaj aferoj ni diskutis la Kunkongreson de la Esperanto-Asocioj Brita kaj Skota okazonta dum aprilo 2012 en Edinburgo (vidu ĉe britakongreso.org).

La aliaj asocianoj alvenis por kunlunĉi en la hotelo Bentley.

Zamenhof-festo 2011 en Skotlando

Zamenhof-Festo en Skotlando: Ĉelunĉe en la hotelo Bentley

Post bongusta manĝo ni rekunvenis en halo de la apuda preĝejo Holy Trinity (Sankta Triunuo). David Bisset parolis pri Danlando, Kopenhago, kaj ligoj de Danlando kun Zamenhof. Sekvis lin Ed Robertson, kiu tre interese parolis pri la skandinavaj lingvoj, ties influo al la angla lingvo kaj ankaŭ al Esperanto.

Post tranĉo de kuko, tosto per vino, kaj manĝeto, finiĝis la evento.

La leganto trankviliĝu ke ĉiuj sukcesis hejmeniri sen kaptiĝo far preternormala neĝofalo. Malhelpis ilin nur griza fruvespero, venta kaj pluva, de okcidenta Skotlando.

Hju Rid

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto por 2012.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/12/z-skota/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi