Ruslando: Nova parlamento elektita

La 4an de decemto 2011, dimanĉe, en Ruslando okazis elektoj de la nova (la sesa) konsisto de la Ŝtata Dumao (Государственная Дума = Gosudarstvennaja Duma) — la malsupera ĉambro de la Federacia Asembleo (Федеральное Собрание = Federaljnoje Sobranije), la Ruslanda parlamento. Sep partioj konkurencis por la 450 lokoj en la Dumao. La balotadon partoprenis 60,2% de la balotrajtaj ruslandanoj en Ruslando kaj ekster ĝi.

Laŭ la stato je la 18a horo 15 minutoj de la 5a de decembro, post traktado de pli ol 99% de la balotiloj, la Centra Elekta Komisiono anoncis provizoran rezulton. Kvar partioj sukcesis ricevi pli ol 7% da voĉoj, kaj ili havos deputitojn en la parlamento. Plej multe da voĉoj ricevis la reganta partio Unueca Ruslando (UR) — 49,29%. Ĝin sekvas kun granda distanco Komunista Partio (KPRF 19,2%), Justa Ruslando (JR 13,25%) kaj Liberal-Demokratia Partio (LDPR 11,68%). La samaj kvar partioj estis reprezentitaj ankaŭ en la antaŭa (la kvina) Dumo.

Tri pliaj partioj ricevis malpli ol 7% da voĉoj kaj ne reprezentiĝos en la parlamento: Jabloko (Яблоко, t. e. Pomo, 3,43%), Patriotoj de Ruslando (0,97%) kaj Prava (aŭ Dekstra) Afero (0,6%).

Unueca Ruslando, kiu ricevis iom pli da voĉoj ol sume ricevis la tri ceteraj parlamentaj partioj, havos absolutan plimulton en la Dumao, sed ĝia deputitaro grave ŝrumpis kompare kun la antaŭa konsisto, elektita en 2007. La ceteraj tri partioj gajnis pli multajn deputitajn lokojn ol antaŭe.

Partio 2007-2011 2011-2016
Unueca Ruslando 315 238
KPRF 57 92
Justa Ruslando 38 64
LDPR 40 56

La rezulto de la voĉdonado forte variis en la lando. La plej grandan subtenon UR ricevis en la Kaŭkazaj kaj en Volgaj respublikoj, precipe en Ĉeĉenio, kie la subteno al la reganta partio superis 99 procentojn. La rezulto en Moskvo estas simila al la everaĝo en la tuta lando (UR 46,62%, KPRF 19,35% ktp). En Sankt-Peterburgo Justa Ruslando (23,99%) superis komunistojn (15,48%) kaj liberal-demokratojn (10,36%), kaj malgajnis nur al Unueca Ruslando (34,8%). Similan sukceson la justuloj atingis ankaŭ en Sverdlovska regiono.

Sed en iuj lokoj UR malgajnis. Ekzemple. en ĉiuj tri balot-distriktoj de Kaliningrado venkis komunistoj, tamen danke al granda subteno en la periferiaj urboj kaj vilaĝoj Unueca Ruslando venkis en la Kaliningrada regiono, kvankam malpli konvinke ol averaĝe en la lando: UR 37,07%, KPRF 25,54%, LDPR 14,1%, JR 13,26%, Jabloko 5,5%, PR 2,23%, PA 0,68%.

La definitiva rezulto estos anoncita post kelkaj tagoj, sed ĝi ŝanĝos nur la centonojn de procentoj kaj neniel influos al la divido de la deputitaj lokoj.

Post tri monatoj en Ruslando oni elektos novan prezidenton. Unueca Ruslando jam proponis kiel sian kandidaton la eksprezidenton kaj la nunan ĉefministron Vladimir Putin. Gennadij Zjuganov, la ĉefo de la komunistoj, volas esti la sola kandidato de la ĉefaj opoziciaj partioj, sed tiu ideo dume ne trovas subtenon de JR kaj LDPR.


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/12/duma/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Ruslando: Nova parlamento elektita

  1. “malpli konvinke” signifas: Lau komuniko sur tiu chi retpagho, Unueca Ruslando gajnis en Kaliningrado minimume 25% malpli da vochoj ol dum la pasintaj Duma-balotoj.

    http://www.kaliningrad.aktuell.ru/kaliningrad/im_gebiet/kaliningrad_einiges_russland_sieger_und_verlierer_222.html

    Cetere, la demonstracioj estas daurigitaj, vd.
    http://www.rusolidarnost.ru

    Putin dume rifuzis chiujn riprochojn de eksterlando, klopodas sufoki la demonstraciojn kaj kulpigis Usonon, ke ghi, nome Hillary Clinton, incitis la kontrauleghajn demonstracojn.
    Lau malnova dirajho chiu popolo ricevu tiujn politikistojn kiujn ghi meritas (tio cetere validas ankau por Svialando). Mi diras: Ruslando jam meritas aliajn politikistojn. Kio koncernas min mem, mi staras plene flanke de la demonstraciantoj, al kiuj mi esprimas mian plenan solidarecon. Mi esperas, ke la ruslanda popolo povos eviti, ke Putin regu la landon dum la venontaj 12 jaroj. Por mi persone tio signifus, ke mi ne plu vizitus Ruslandon. Por Kaliningrado mi pledas, ke tiu terpeco (kiun mi vizitis kaj ekshatis antau 6 jaroj – malgrau la merda burokratio kaj embarasa korupcio che la landlimo kiu tie regas) farighu iuspeca neutrala zono, administrata de EU kaj Ruslando kune, kun plena jura libereco lau la maniero de Pollando kaj la baltaj shtatoj, kio signifas interalie senvizan trafikon.

  2. Bedaŭrinde, en tiu ĉi raporto oni komplete sufokis la mencion pri riproĉoj flanke de OSKE kaj Eŭropa Konsilio pri gravaj malrespektoj de la balota regularo kaj la supozataj skandalegaj falsoj, manipuloj, trompoj kaj mensogoj dum tiuj balotoj (kongrue kun la observoj de sendependaj rusiaj organizaĵoj, kiuj estis elŝaltitaj dum la balota proceduro), kaŭzitaj de la partio Unueca Ruslando, kies protagonistoj ŝanĝis la regularon laŭ sia gusto por malavantaĝigi aliajn partiojn.
    Sed ĉifoje la ruslandanoj ne estis tiom stultaj kaj blinde voĉdonis 99% por Putin kaj ties plumpa lakeo Medvedev (krom evidente en Ĉeĉenio). Ĉi tiun neatenditan protestan amasan volesprimon eĉ Kremlo ĉifoje ne sukcesis sufoki (la retujo http://www.kartanarusheniy.ru listigis 6500 rompojn). Bedaŭrinde La Balta Ondo ne reflektas tiun ci fakton kaj simple fidas la oficialajn ciferojn.

    La esencan komunan raporton de OSKE kaj Eŭropa Konsilio oni trovas sub
    http://www.osce.org/odihr/elections/85753
    (anglan kaj rusan versiojn vd. dekstre supre)

    kaj multaj ĉi-rilataj gazetaraj artikoloj estas listigitaj sur
    http://www.osteuropa.ch

    Espereble La Balta Ondo ne sufokos tiun ĉi mesaĝon.

Respondi