Esperanto 125-jara – okazo por ne maltrafi!

La 26an de julio 2012 okazos la 125-jara jubileo de Esperanto – la apero de ĝia Unua Libro. Jen okazo por ekspluati – per varb-kampanjoj kaj oferto de modern-stilaj kursoj. Kelkaj landoj formulis planojn kaj starigis jubileajn teamojn. Sed ĝis nun ne videblas internaciaj elpaŝoj.

ILEI ekde septembro 2010 provis preni gvidan rolon en tio – vidu la revuon Esperanto de aprilo 2011. ILEI strebas nun transdoni la organizan flankon de la projekto al aliaj, por koncentri siajn magrajn fortojn al la pedagogiaj ebloj de la jubileo.

ILEI kaj jubileemuloj nun kompilas kaj akceptigas malgrandan internacian liverteamon por kunordigi la landajn agadojn. Ĝia nuna konsisto inkluzivas reprezentantojn el tri kontinentoj – kaj de ILEI. La teamo komencas arigi raportojn de landaj planoj: ekzistas projektoj, komisiito aŭ prepargrupo en pluraj landoj – i.a. Britio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio kaj Kubo, sendube ankaŭ en pliaj. La teamo diskonigos plie landajn planojn, kaj pretigos konsilarojn pri la ebloj konigi la jubileon kaj oferti kursojn al pli vasta publiko. La dekomenca ideo de ILEI estas oferti kursojn kun 125 partoj plenumeblaj rete tra la 125 tagoj antaŭ la jubileo, do inter la 23a de marto kaj la 26a de julio. ILEI laboras krei tian 125-etapan kurson. Jen la esencaj trajtoj de tiu kurso:

  • Ĝi estos nur cel-lingva kaj kiom eble memklariga.
  • Humuro ludu esencan rolon en la kurso por teni la intereson de lernantoj.
  • Ĝi uzu maksimume situaciojn kun realismaj, praktike uzeblaj frazoj.
  • Ĝiaj situacioj estu allogaj por la celatoj – junuloj en komputika kaj konektita mondo. Tamen la kurso konvenu al homoj de ajna aĝo (ekde la 10-jaraj!).
  • La kurso baziĝu sur originala didaktika ŝtuparo, bazita sur la unikaj kvalitoj de la lingvo. Sekve, ĝi estos tre verbo-centra kun atento al la transitiveco de la verboj.
  • Ĝi ne timu prezenti eksplicite gramatikon – sed en alloga maniero, kiu ne regos super la situacioj.
  • La gramatikaj klarigoj uzu nur tiajn lingvajn elementojn, kiuj estas jam prezentitaj.
  • La situacioj fariĝu ĉiam pli variaj, transkulturaj kaj inkluzivu erojn pri la Esperanta vivo.

La kurso enhavu son- kaj film-materialon – pri tio ni serĉas kunlaborantojn, ankaŭ por la defia tasko transigi la materialon al la reta HTML-formato.

Landaj Asocioj de UEA kaj Landaj Sekcioj de ILEI povos ludi aktivan rolon en la jubileo. ILEI delonge (ekde septembro 2010) dissendadis peton al tiuj, ke ili nomumu reprezentanton por ligi la naciajn kaj internaciajn planojn. Asocioj kaj sekcioj povas starigi projekt-teamojn por prepari kampanjojn. Agadterenoj inkluzivas kontaktadon kun ĵurnalistoj, starigon de reklam-kampanjoj, kaj adapton de ekzistantaj kursoj por jubilea uzo kaj esploron kiel la internacia kurso de ILEI estu uzebla enlande.

Ni laboregas, ke baldaŭ ekzistu internaciaj retejoj pri la jubileaj preparoj, kune kun proponebla kurso-materialo.

Stefan MacGill
prezidanto de ILEI


Ĉe represo bonvolu referenci al La Balta Ondo
https://sezonoj.ru/2011/11/ilei-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi