Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo”

VergaraMi kundividas plurajn elementojn el la interesa analizo de Trevor Steele (LOdE, 2011, №11), sed ne lian konkludan miksaĵon de iom da raŭmismo kun speco de milda finvenkismo celanta teni Esperanton viva ĝis la mondo maturiĝos por ĝi.

Ja veras ke antaŭ longe estis tempo en la historio de la tutmonda socio kaj ĝia lingva sistemo, kiam ankoraŭ eblis imagi iomajn ŝancojn ke konstruita interlingvo povus ĝui ĝeneralajn agnoskon kaj enkondukon kiel pli racia kaj justa ilo por plenumi la kreskantan bezonon je internacia lingvo. Inspiritaj de tiu nobla idealo, dum pluraj jardekoj multaj esperantistoj pene strebis atentigi la mondon pri ties “lingvoproblemo” kaj pri Esperanto kiel taŭga solvo por ĝi, bedaŭrinde kun tre limigitaj atingoj en tio.

Dume tamen, nek planite nek atendite, la mirindaj trajtoj de Esperanto mem kaj la intensaj agemo, kreemo kaj kunkonstruemo de la homoj vivigintaj ĝin sukcesis doni al la ĝenerala ideo “lingvo por internaciaj rilatoj” pli konkretan, fakte tute Zamenhofan enhavon, nome plej diversajn interhomajn rilatojn trans ĉiuj baroj.

Malgraŭ tiu etskala fenomeno, tra kompleksaj historiaj procezoj, ĉefe sed ne nur klarigeblaj per imperiisma lingvopolitiko kaj la tutmonda merkatigo de ĉio ekzistanta, estis la angla lingvo kiu iĝis pli kaj pli reganta en la uzoterenoj kiujn la esperantistoj de antaŭaj generacioj kredis “nature rezervitaj” por la iam triumfonta Esperanto (scienco, komerco, turismo, ktp). Tiu evoluo, rapide akceliĝinta dum la lastaj du jardekoj, ja havas ege maljustan flankon, sed ĝi iĝis fakto de la nuna mondo kaj ties komunikteknologia revolucio.

Do, en tiel profunde ŝanĝiĝinta scenejo, Grigorij Arosev (LOdE, 2011, №10) tute pravas je tio kion li diagnozas kiel “malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo”, laŭ la kriterioj kiujn la tradicia Esperanto-propagando antaŭe emfazis kiel ĉefaj allogaĵoj de nia lingvo (kontaktoj en aliaj landoj, ktp). Li ankaŭ agnoskas ke la homoj prave emas lerni pli utilan fremdan lingvon ol Esperanton.

Fronte al tiu nuna procezo, ĉe ni estas iuj kiuj opinias tiujn lernantojn de la angla nur pasivaj viktimoj de la cirkonstancoj aŭ malkuraĝaj submetiĝemuloj, kaj insistas ke la ĉefa ekzistokialo de Esperanto plu restas batali kontraŭ la uzado de nacia lingvo kiel internacia lingvo (“hieraŭ la franca, hodiaŭ la angla, morgaŭ la ĉina”). La sole inda motivo subteni Esperanton estus do la morala respondeco rezisti la potencorilatojn kiuj nun privilegias la anglan lingvon.

Ja tiu David-kontraŭ-Goliata, epopea sinteno estas forte alvoka, sed mi timas ke per tio la plej radikalaj finvenkistoj fakte ŝarĝas la porEsperantan agadon per absurde tropostula eksterproporciaĵo, kies sola efiko verŝajne estas ŝajnigi nin marĝenaj kontraŭemuloj, strangaj defendantoj de malvenkinta iluzio, ne plu sencohava. Se ni emfazas tiun bildon de heroa rezistmilito kiel ĉefan motivon por lerni Esperanton (ĉar ĝi estus la sole vere inda por plenumi la rolon de internacia lingvo, male al la uzurpanta angla) ni plu fremdigos la ceterajn homojn disde nia tamen ja liberiga, emancipa fenomeno.

Esperanto ja estas ilo por ŝanĝ(et)i la mondon, sed eble ne tute precize laŭ tiu ekstreme ambicia programo, al kies venkoŝanco komplete mankas kredindeco. Multo estas jam atingita (eĉ se je modesta skalo), ke danke al Esperanto multe da bono okazis al konkretaj homoj en pluraj generacioj, tiel ke ĝi daŭre fascinas novulojn kaj trovas novajn terenojn, dum ĝi riĉigas la vivon de tiuj trovintaj ĝin.

Ĝuste la dogma misiemo ŝajne emas senvalorigi preskaŭ ĉion de la reala Esperanta vivo, ĉar ĉio tio (la amikiĝoj, la libroj, la muziko, ktp) estus aŭ kromefiko aŭ nura sinindulgemo, eble iom interesa sed ne la “vera” celo de Esperanto kaj do deflankiga, malŝpara de tempo kaj energio.

Ĉi-rilate, mi opinias ke la Manifesto de Raŭmo (1980) trafe kaj tre kuraĝe esprimis siatempe kritikon al iuj ne plu utilaj mitoj en la Esperanto-agado (dua lingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UN devas adopti Esperanton) kaj prave emfazis la indecon disvastigi Esperanton por realigi ĝiajn pozitivajn valorojn (sendiskriminaciaj kontaktoj inter ordinaraj homoj, novtipa internacia kulturo, ktp). Ĉu tamen la vera raŭmismo havis la apenaŭan kulturflegeman karakteron kiun atribuas al ĝi iuj finvenkistoj?

Mi konfesu ne multe interesiĝi pri iu supozate distinga, specifa Esperanta kulturo, sed pri la aspektoj tiel universalaj kiel plurece apartaj de la homara kulturo, kiuj ne hazarde ankaŭ trovas Esperanton por sin esprimi. La milda tropo uzita en tiu manifesto pri la esperantularo kiel “mem elektita diaspora lingva minoritato” estas bela, sed povus esti miskomprenata kiel apartiganta nin disde la ceteraj homoj, kvazaŭ estus io esence speciala en la fakto esti esperantulo.

Lastatempe mi emas nomi “plivastismo” la reale ekzistantan sintenon kiun mi rekonas ĉe multaj esperantuloj (kiel mi mem). Temas pri homoj kiuj amas Esperanton, elvivas ĝin kiel gravan eron de sia vivo, opinias ĝin valorega praktika ilo de tuthomara, tergloba konscio sur/per la plej homa trajto (la lingvo), kaj eventuale provas diversmaniere kontribui al ĝiaj prestiĝo, videbligo kaj pluvivigo, ankaŭ de ties organiza branĉo (UEA, ktp). Samtempe tamen, malgraŭ la severa admono de iuj finvenkistoj, ili permesas al si ĝui la intense homigan rolon kiun Esperanto ludas en siaj respektivaj vivoj (per kultura kreado, intelekta stimulo, diversspecaj emocioj, egaleca amikiĝo kun aliaj homoj, alternativa ŝatokupo, ktp) kaj samtempe kelkaj el ili faras kion ili povas por malferme inviti aliajn homojn kunkonstrui tiun ĉi novspecan fenomenon kaj fari ĝin eĉ pli ampleksa, pli plureca, pli interesa. Oni sincere bonvenigas ĉiun ajn iniciaton iel ajn kontribuantan al la plivasteco de tio atingita de Esperanto, ekzemple, la esperantigo de sciencaj verkoj aŭ la kreskanta ĉeesto de esperantuloj en sociaj retoj kiel Facebook. Temas pri sinteno kiu atribuas valoron al ĉio ajn kio jam nun helpas pligrandigi kaj pliriĉigi nian mondeton Esperantujo.

Kiel tre speciala homa kaj fakte homiga iniciato, la motivoj okupiĝi pri Esperanto evoluas kaj estas plurecaj, kiel ĉio homa.

José Antonio Vergara

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/11/vergara/

9 komentoj pri “Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo””


  1. Väčesláv

    Bedaŭrinde nur fine de la relative longa teksto s-ro Vergara enkondukas la trafan terminon „plivastismo“. Foje aperanta neceso elekti inter nur du „polusoj“ — raŭmismo kaj finvenkismo — ĉiam turmentas min; mi ja ŝatas amikojn kaj plezurojn, kiujn Esperanto donas, sed mi ankaŭ vidas, ke Esperanto esta subuzata en la mondo, ke la mondo povus multe profiti de tiu lingvo — kaj tio igas min agi por Esperanto.

  2. James Piton

    Mi plian fojon kundividas la opinion de kara amiko Vergara. La pluvivigo de Esperanto bezonas inklinon nek al unu poluso, nek al la alia, sed ekvilibran sintenon al tiu nia iom unika fenomeno.

  3. Jens S. Larsen

    Nu, mi ja estas tia strangulo kiu opinias ke la lingvo estas ne socia, sed individua afero. Mi do iel malsamopinias al ĉi tiu cetere tre simpatia artikolo de José Vergara.

    “Esperanto ja estas ilo por ŝanĝ(et)i la mondon” …

    Ne, la lingvoscio estas ilo por _vidi_ la mondon. Lernante lingvojn kaj tenante tiujn aŭ aliajn vidpunktojn pri iliaj interrilatoj oni do ŝanĝas nur sin mem. Kompreneble, ja, la individua memŝanĝado estas la fonto de ĉiuj sociaj ŝanĝoj. Sed ni daŭre traktas la lingvon kvazaŭ ĝi per si mem estus fenomeno socia, ne psika, kaj ni perdegas pro tio.

    Tial mi ankaŭ ne volas tute rezigni pri la devizo “ĉies dua lingvo”, sed nur modifi ĝin iomete: “al ĉiu duan lingvon”. Ni laboras por mondo en kiu estos tute normale ke ĉiu ajn kreskas kun almenaŭ du lingvoj kaj (almenaŭ principe) egale estimas ĉiujn ekde la plej ekzota ĝangala dialekto ĝis la lingvo plej vaste parolata denaske de sciencistoj — kiu apenaŭ estos Esperanto, eĉ se la homoj de tia mondo vaste uzos ĝin, konstatante ke sen ĝi ne eblas vidi sin mem kiel egalan kaj liberan anon de la homaro.

    Iuj vivas en pli-malpli liberaj landoj, sed ni ĉiuj ne vivas en libera mondo. Ni vivas en mondo kie la regantoj rajtas kredi ke ili ne bezonas pli ol unu lingvon, ĉar ilia patrio kun sia lingvo estas supera al ĉiuj aliaj. Nia tasko estas kompreni, ke eĉ se _objektive_ montriĝus ke la plej forta lando de la mondo ankaŭ estas la plej modela… tio ne signifos ke ĝia lingvo estas modela (nek, cetere, malmodela). Kial ne? Ĉar la lingvodiverseco estas _subjektiva_ afero, kaj protektinda kiel tia. Objektive ekzistas nur unu lingvo, la homa.

  4. Paulo Desailly

    NI NE NOMU TION HODIAU ‘LA INFERA IDEO’

    Bonvenon al Australio frue en 2012; ni esperas ke la Sidneja somero ne estos viaopinie tro varma kara Jose kiu jene frazis:

    ‘Se ni emfazas tiun bildon de heroa rezistmilito [de radikalaj finvenkistoj] kiel chefan motivon por lerni Esperanton (char ghi estus la sole vere inda por plenumi la rolon de internacia lingvo, male al la uzurpanta angla) ni plu fremdigos la ceterajn homojn disde nia tamen ja liberiga, emancipa fenomeno.’

    Samkiel Dro Zamenhof, en kies antaua paragrafo de la Geneva Parolado parte montrita chi sube aperis saghe kaj emfaze la rajto de chiuj elekti por si mem la chefan motivon esperantistighi, mi rekomendas seriozan ekzamenon de la Interna Ideo:

    “Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ia flanko praktika kaj uzadi ghin nur por sia utilo, tio chi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni chiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaurinde en la lasta tempo inter la esperantistoj aperis tiaj vochoj, kiuj diras: ‘Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi ech tute private la Esperantismon kun ia ideo, char alie oni pensos, ke ni chiuj havas tiun ideon, kaj ni malplachos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon!’ Ho, kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plachos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas chiuj elshiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la chefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu chiam gvidadis chiujn batalantojn por Esperanto!

    Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forjhetas tiun chi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado chion idean, ni indigne disshiros kaj bruligos chion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjhetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!

    Venos iam la tempo, kiam Esperanto, farighinte posedajho de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ghi farighos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ghi, oni nur tirados el ghi profiton. Sed nun, kiam preskau chiuj esperantistoj estas ankorau ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni chiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu chi ideo – vi chiuj sentas ghin tre bone – estas frateco kaj justeco inter chiuj popoloj…..”

    Jes mi estas parolanto de Esperanto cele al praktika utiligado kaj ja samtempe averagha Esperantisto kiu intencas kun la helpo de la samideanaro pacigi la tutan mondon! Negrave char plachas al mi cheesto de gesamideanoj chu oni nomas min (au siatempe LLZ-n) radikala! La fina vorto rilate al motivoj lau mi apartenas al la Mastra Parolado de 1906 char tiamaj maljustajhoj ankorau pli furoras hodiau, chu ne?

    Amike

    Paulo kaj Velanta en Australio

    (UEA fak-delegito pri Bahaismo kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj)

  5. José Antonio Vergara

    Dankon al la komentintoj. Mi ghojas ke la nocio “plivastismo” kiel tria (fakte spontanee establighinta) alternativo shajnas utila al Väčesláv kaj al mia kara amiko James Rezende Piton por sin liberige forsuperi la ghene enkatenigan dilemon inter tiuj du antauaj ideologiaj polusoj, ambau tute nesufichaj por enteni la interesan diversecon de la motivoj lau kiuj la homoj daure alighas al nia kolektiva iniciato.

    Al Jens mi respondas ke, tiel ke teorie ekzistas nur unu homa lingvo, ni rajtas felichi ke Esperanto ighis vere ekzistanta, tre altira esprimo (fakte, instiga spertilo!) de tiu chi homa organo/kapablo lingvi. Kiel kerne prilingve konsci(ig)a komunumo, ni ja povas multon kontribui al la strebado por protekti la lingvan diversecon kaj defendi la lingvajn rajtojn. Tial, mi forte subtenas la Manifeston de Prago.

    Mi timas ke Paulo kaj Velanta komplete, fakte dolorige miskomprenis min. Mi tuj diru ke koncerne al mia persona kompreno de tiu pli trankvila sinteno kiun mi nun nomas “plivastismo”, tute NE temas pri iu ajn rezigno al la internidea idealo, cele al nur vulgaraj praktikajhoj. Ho ne, neniel! La inspira, dumviva sindedicho de Zamenhof al la idealoj de justeco kaj frateco estas al mi la plej kara. Ekz. char emociighema homo, mi ofte larmas dum kantado de La Espero kune kun aliaj homoj, char tiuj idealoj plu restas che la kerno de mia esperantuleco.

    Sed ghuste tial mi venis al la konkludo ke nek finvenkismo nek raumismo plu utilas por provizi taugan memkomprenon au devizon al la konkreta manifestigho de nia idealisme inspirita fenomeno. Miaj chefaj tezoj estas la jenaj (pli detale en la revuo Esperanto de UEA, aprilo 2011, p. 81-82)

    1. ESPERANTO JAM NUN ESTAS VALORA EN SI MEM KIEL ALTERNATIVA, KUNKREA PRAKTIKO KOLEKTIVA.
    Dum iuj aktivuloj reduktisme rigardas Esperanton
    nur kiel ankorau neplenumitan promeson de iam alprenota
    “neutrala internacia lingvo”, kiu nur tiam/tiel plenumos sian ekzistokialon, ghi fakte ighis vivanta realajho per interhomaj fluoj de komunikado kaj interkonatigho en la nuna, neideala mondo. Nia kolektiva, kunkonstrua
    iniciato estas ne nur intelekte stimula kaj emocie instiga,
    sed utilas kontrau la pasivigo, vivomalpleneco kaj izoligho disde aliaj homoj, trajtoj kiuj
    amase esprimighas en niaj modernaj socioj.

    2. NE ESTAS UNUNURA MOTIVO LERNI ESPERANTON SED CHE NI PLENRAJTE REGAS LA HOMA PLURECO.
    La finvenkisma altrudemo “dua lingvo por chiu” kiel la sola alstrebinda celo kashas la fakton ke tra sia konkreta historio Esperanto altiris la atenton de homoj tre diversaj, kun tre malsimilaj motivoj lerni, uzi kaj subteni ghin. Esperanto do estas lingvo de libereco, chiu rajtas uzi ghin lauvole, dum tiu diverseco fakte estas tre fekunda: ju pli plurmedie kaj plurcele oni uzos ghin, des pli richa kaj pli altira ghi farighos.

    3. ESPERANTO JAM NUN RICHIGAS NIAJN UNUOPAJN VIVOJN.
    La militanta finvenkismo povus paradokse efiki kontrau
    la celata disvastigo, char nebule orientita al iu malpreciza, malfacile atingebla estonteco. Sed fakte Esperanto jam nun richigas la vivon de tiuj lernintaj ghin, per tre diversaj, foje neatenditaj ghuoj
    (spiritaj, intelektaj, praktikservaj, lingvolernofaciligaj ktp). Kaj en tio radikas la forto de nia ege minoritata movadeto. Esperanto kapablas transformi niajn unuopajn ordinarajn vivojn, kiuj danke al ghi farighas iom pli felichaj, vasthorizontaj kaj sencohavaj.

    4. IUJ EL NI SENTAS LA MORALAN RESPONDECON DISPONIGI ESPERANTON AL ALIAJ HOMOJ, SED TIU SINTENO NE ESTAS DEVIGA.
    Estas multe pli da homoj kiuj povus interesighi pri Esperanto, se ili ekscius pri ghi. Tial, estas necese videbligi ghin kaj kreskigi ghian cheeston en diversaj
    vivosferoj kiel komplete normala kaj samtempe tute speciala
    lingvo, vere atentinda kaj alloga, tial ke havos la shancon alighi aliaj homoj kies apartaj trajtoj, interesoj au bezonoj igas ilin potencialaj esperantuloj. Sed
    Esperanto vershajne neniam interesos chiujn homojn.

    Mi estas konvinkita ke, ech en la nunaj cirkonstancoj de anglalingva hegemonio, nia bela Esperanto restas tre valora, lerninda kaj uzinda ilo, kiel libere elektebla, homiga vojo al plena komunikado kaj al la starigo de konkreta, ne nur abstrakta frateco inter la realaj homoj kiuj gaje uzas ghin.

    Plivastismo estas tute Zamenhofa!

    José Antonio Vergara

  6. Gary Mickle

    Mi konsentas kun José pri preskaŭ ĉio (krom pri la valoro de la Manifesto de Prago, sed tio estas relative malĉefa afero). Granda parto de tio, kio konsistigas la valoron de Esperanto por ĝiaj uzantoj, estas la “alternativa kunkrea praktiko kolektiva”, pri kiu José parolas. Ĝi estas ankaŭ priskribebla per la nocio “partoprena kulturo”. Jen io, kion Esperanto-parolantoj de generacioj efektivigas – multe pli longe ol ekzistas la elektronikaj komunikrimedoj kaj interrete bazitaj sociaj medioj, kiujn oni kutime temigas en rilato kun “partoprena kulturo”. Eble tiu ĉi nocio helpus al ni komuniki al la ekstera publiko la specifon de la komunumo, kiu uzas Esperanton. Dua nocio, laŭ mi ankaŭ komunike utila, estas “praktika kosmopolitismo”. Esperanto-parolantoj de la komenco ne nur teoriumas tutmondecon, homaranecon k.s., sed vere faras ion praktikan por ebligi al homoj, ofte la malpli privilegiitaj, havi pli kosmopolitan vivstilon ol ili povus havi sen ĝi. Jen afero tute ne sen politikaj implicaĵoj, kiel la sennaciistoj jam en frua tempo komprenis.

    Idea platformo de plivastismo allogas, dum la finvenkismo dekadencas kaj iom post iom ĉesas entuziasmigi, kaj la raŭmismo, kvankam en la komenco valora pensosprono, nun verŝajne ne plu saveblas el la ungegoj de la Civito, kiu neinversigeble amalgamis ĝin kun mikronaciismo.

  7. Cindy McKee

    Mi timas ke la pensmaniero de multaj Esperantistoj estas, “Ni konkeru”, ne la pli homama penso, “Ni helpu” aŭ, “Ni interagu”. Plivastismo ŝajnas enhavi la priparolatan ideon de Gary Mickle, partoprenecon, kiu estas altruisma ideo. Pardonu min, sed finvenkismo estas iom egoisma: “Ni saĝuloj gvidos la mondon al pli bona ekzisto”. Kaj post kelkaj jaroj, “Kial vi stultuloj rifuzas sekvi nin?”.
    Persone, mi floras pro la avantaĝo “praktika kosmopolitismo” de Esperanto, do mi ĝojas ke Gary menciis tion. Kaj jes, tiu aspekto de esperantumado diluas la naciismon de la partoprenantoj. Ĉiam (nu, ofte), kiam ordinaraj civitanoj babilas pri ĉiutagaj aferoj kun civitanoj de alia nacio, landlimoj forvaporiĝas.
    Mi supozas, ke la esenco de mia komento estas: kiam iu patronece krias al mi, “Saviĝu! Jen, mi donas vian savon!” mi emas sarkasme respondi, “Mi ne sciis ke mi dronas”. Kiam iu diras, “Jen, io kio helpas min; eble helpos vin”, mi scivolas.
    Do, mi estas dankema pro la parolado pri plivastimo.

  8. José Antonio Vergara

    Mi estas tre danka al Cindy kaj Gary pro iliaj tre interesaj kontribuoj al la diskuto pri la naskighanta nocio “plivastismo”. Mi devas ankoraufoje ripeti ke mi fakte opinias mian terminoproponon esti nur ago de memkonsciigho kaj membapto flanke de pli realisma, pli racia sinteno estighinta jam de longe che multaj esperantuloj, sur la ghis nun enue kristalighinta, false dupolusa E-ideologia kampo.

    Kun plena entuziasmo mi konsentas pri la rimarkoj, kaj mem iom komentetos. Mi fakte chiam emas emfazi ke Esperanto belas kaj indas kaj vivantighis ghuste tial ke ghi jam frue montrighis esti konkreta vojo al la praktikado/ghuado/esprimado de (kaj konsciigho pri) nia komuna homeco, alprenebla de simplaj personoj tra la mondo. Tiu amasa konstruado de/spertado pri tutmonda, homskala komunumo estas vere homiga tradicio pri kiu ni fieru (ekz. la klaskonscie emancipa, memkleriga strebado de la iama laborista E-movado, ktp).

    Mi firme kredas ke tiuj solidaraj au simple amikaj retoj de reciproka estimo kaj kunlaborado inter realaj homoj, retoj formighintaj pere de Esperanto, estas la vera realigho de la Zamenhofa interna ideo, ech se tion ne povas aprezi la memproklamitaj felichigantoj de la mondo kun ilia autoritateca revo pri iu “granda tago” de la fina venko.

    Kerne interplektite al tio, pro la kultura kreemo kiu estas tiel esenca trajto de la homo, jam de la komenco mem (kun Zamenhof!) la lingvo ighis pli kaj pli utiligata por eksperimente estigi plej diversajn kulturajn produktojn. Mi do opinias ke malestimi au priindiferenti tion kiel faras la chefa finvenkisma ideologo, estas serioza malatento al la kerne hom(ig)a karaktero de Esperanto. Sed mi ankau malshatas la tede remachan, troigan insiston pri la aparta specialeco de iu distinga “Esperanta kulturo”. Kiel Baldur Ragnarsson, mi multe pli interesighas pri Esperanto kiel mirinda vehiklo de la tuthomara kultura komuneco, kun ties bunta diverseco.

    Mi do opinias ke la nocio plivastismo povas eventuale taugi, char ghi permesas tuj respondi la demandon “kion ni volas?, kial ni daure umas lau niaj unuopaj lertoj, interesoj, obsedighoj por/per tiu chi afero?” Nu, ni simple volas kaj agas por ke chio ajn bona kion Esperanto alportas (al ni kiel grupo, al ni kiel individuoj kun malsimilaj interesoj, al la mondo, ktp) ighu ech pli vasta”. Oni rajtas kompreni la ideon “pli vasta” kiel ajn oni libere volas, ekz. ke la literaturo tradukita kaj originala estu pli reprezenta de la kultura diverseco, ke la shancoj renkonti kie ajn homojn ghuantaj Esperanton ighu pli grandaj, ktp. Chiu do estu bonvena libere preni parton en nia komuna, spontanea fenomeno, char finfine chio povas potenciale esti kontribua al la tuto.

    Male al la umbilikisma indiferenteco pri la organiza varbado kiun la raumismo (au ghia groteska degenero) shajnas havi, mia kompreno pri la plivastismo ja implicas ke parto de la esperantuloj tute normale volas organizite kunagadi strebe al tio ke pli da homoj alighu al Esperanto, kaj ke ghi okupu pli da nichoj en la socio. Mi mem fieras esti UEA-komitatano kaj nuna prezidanto de ISAE.

    Pri la Manifesto de Prago mi skribos poste.

    Plivastisme,

    José Antonio Vergara

  9. Maria Sandelin

    Dankon al José Antonio, kiu per tiu chi artikolo kaj postaj komentoj formulas ion kion multaj el ni jam spertas kaj vivas (“vivi” povas esti transitiva, chu ne?;-)). Tamen kelkfoje necesas ke iu vestu tiujn travivajhojn kaj sentojn per vortoj, por ke oni vidu klare. La homa menso emas al polusoj, en Esperantujo ofte oni nomas tiujn malojn “finvenkismo” kaj “raumismo”, sed memklare ekzistas alternativaj sintenoj kaj aplikoj. “Plivastismo” lau mia sento estas ghuste praktika kaj pragmata, multflanka. Ghia kerno estas respektemo. Ghi do ankau estu respektata.

Vi devas registriĝi por komenti.