Novaĵoj el Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo

herzberg

Dum la lastaj monatoj ni havis multajn gastojn el Germanio kaj aliaj landoj. Kelkaj venis spontanee por peti informojn pri Esperanto kaj la evoluoj de Esperanto en la Esperanto-urbo Herzberg. Okazis semajnfina Esperanto-kurso en novembro.

Ni havas novan kaj aktivan urbestron, nome sinjoron Christopher Wagner. Ofte okazas interparoloj en la urbodomo. Cetere sur la pordoj de la oficejoj en la urbodomo de Herzberg troviĝas nun dulingvaj ŝildetoj, ekzemple: Bürgermeister – urbestro.

Komence de novembro okazis la jam tradicia semajnfina kunveno de la landaj ligoj kaj aktivuloj de Germana Esperanto-Asocio en la legoĉambro de la urba biblioteko. Entute partoprenis pli ol tridek personoj.

Okaze de la Zamenhof-tago Zsófia Kóródy kaj Petro Zilvar metis flagetojn kaj florantan trikoloran kalunon al la Zamenhof-monumento. La 17an de decembro ni festis en la najbara urbo Osterode am Harz – urboparto Freiheit (restoracio Freiheiter Hof) nian jam tradician Zamenhof-feston, spite de ekstera forta frostnokto.

Antaŭnelonge okazis oficiala informado kaj aŭskultado por la deputitoj de diversaj partioj el nia distrikto rilate al la Esperanto-taskoj de la Esperanto-Centro en Herzberg kaj de la Esperanto-urbo. Nia Esperanto-urbestro sinjoro Christopher Wagner kaj la estro de la Esperanto-Centro oficiale informis kaj respondis diversajn demandojn. Tio estas jam grava politika paŝo (por Esperanto) antaŭen! Certe la pluaj politikaj paŝoj kompreneble daŭros.

Jen kelkaj baldaŭaj realaj paŝoj por Esperanto:

1) Dum la dua semajno en januaro 2023 ni komencos oficiale informi la diversajn muziklernejojn de nia distrikto Göttingen pri Esperanto kaj pri certgrada ekuzado de Esperanto por muzikaj prezentadoj en diversaj publikaj lokoj.

2) Dank’ al la aprobo de lokaj kaj regionaj politikistoj ni povos krei grandan publikan kaj belan dulingvan “Esperanto-Malkovropadon” (en kunlaborado kun niaj urbo, regiono kaj distrikto, kaj eĉ kun LEADER-subteno). Eble en 10-15 novaj indaj lokoj oni trovos interesajn informojn (dulingve) sur grandaj informtabuloj!

3) En februaro 2023 ni komencos reordigi la proksimume 3.000 Esperanto-librojn, por ke ili eĉ iru en la retsistemon de la urbaj bibliotekoj. Poste eblos meti ilin en la sistemon de la publika distancluservo. La urbestro jam aprobis tion.

Ni restos Esperanto-optimistoj. Certe en la eŭropa Esperanto-scenejo troviĝas idealistoj, kiuj volas praktike helpi. Bonvolu kontakti nin ĉe http://www.herzberg.de.

Petro Zilvar
Harald Mantz
Zsófia Kóródy

Foto: Zsófia Kóródy kaj Petro Zilvar ĉe la Zamenhof-monumento

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/germanujo-15

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi