La Esperanto-urbo Herzberg denove invitas

herzberg

En julio rekomenciĝos Esperanto-renkontiĝoj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz; kompreneble pro la koronvirusa pandemio oni devos respekti sekurecdistancon, kunhavi protektan maskon ktp.

De merkredo ĝis dimanĉo oni povos rigardi la ĉinan ekspozicion “Teo, Amo, Mondo” en la muzeo de la Welf-kastelo. Cetere, impona Esperanto-libroangulo troviĝas en la urba biblioteko, kaj granda biblioteko kun arkivo estas en la Esperanto-Centro (ICH).
Marde ekde 16h30 viziteblos nia Esperanto-Klubo: eta kurso, interesaj traduktekstoj, diverstemaj, interparoladoj, informoj, gastoj, kantoj ktp: Dum la somero ni kunvenos en la Esperanto-ĝardeno / Esperanto-pavilono. Feriantoj, gastoj, helpantoj kaj kunkreantoj estas bonvenaj!

Kalendaro

10-26.07.2020. Esperanto-Somerkursoj (SEP). Jam estas aliĝoj el Anglio, Germanio, Irlando kaj Hungario. Partatempa partopreno eblas. Instruos Zsófia Kóródy kaj Petro Zilvar.
11.07.2020 (sabate). La 14a naskiĝtago de la proklamo de Herzberg am Harz kiel la Esperanto-urbo. Nia komuna festo komenciĝos je 12h00 en la bela Esperanto-ĝardeno (ni petas antaŭmendojn).
08-15.08.2020. 15a Somera Arbara Lernejo / SALO 15 (Junulara seminario de la partnerurboj Herzberg kaj Góra) kiel retseminario. Gvidos Michaela Stegmaier kaj Zsofia Kóródy.
8.08.2020. Monda Jodlotago (virtuala partopreno).
13.09.2020. Tago de la malfermita monumento / Tag des offenen Denkmals.
21.09.2020. Internacia Tago de la Paco/
26.09.2020. Eŭropa Tago de la lingvoj.
2-4.10.2020. TORPEDO: Klerigseminario de AGEI kaj GEA kun interesaj fakprelegoj kaj oficiala kurso pri la “Unua Helpo” de Frank Lappe kaj Christoph Klawe.
23-25.10.2020. DEB-Verbandsratssitzung in Osterode und Herzberg mit einem kulturellen Rahmenprogramm (Stadtführungen) und Fachsitzungen versch. Esperanto-Verbände, usw.
24.10.2020. Tago de la Bibliotekoj.
13-15.11.2020. Qualifizierte Esperanto-Wochenendkurse mit geprüften u. erfahrenen Esperanto-Lehrern
11-13.12.2020. GEA-Klerigseminario. Kristnasko. Zamenhof-Festo.

Bonvenon! Willkommen!

Se estas demandoj, bonvolu kontakti nin.
Adreso: DE-37412 Herzberg/Harz – la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6, Germanio.
Telefono:+49/(0)5521-5983
Esperanto-urbo: http://esperanto-urbo.de/
Retadreso: esperanto-zentrum@web.de

Petro Zilvar
Zsófia Kóródy

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/herzberg-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi