TORPEDO 2020 en virtuala formo

herzberg

TORPEDO 2020, klerigseminario de AGEI kaj GEA, okazos la 3-4an de oktobro 2020 ne surloke en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, sed virtuale en interreto helpe de la programo Zoom. La rekta ligilo al Zoom Meeting estas jena: https://us02web.zoom.us/j/82105664842.
Temo: Torpedo2020.
Meeting ID: 821 0566 4842
Pasvorto: 20201003

La programo de TORPEDO 2020

Sabato. 3.10.2020
10h00: Esperanto-Kulturo I (Petro Zilvar)
11h00: Minoritata lingvopolitiko en GDR (Martin Ptasinski)
12h00: Esperanto-Kulturo II (Petro Zilvar)
13h00: Paŭzo
14h30: Uzo de bildoj, kartoj kaj taŭgaj objektoj por la instruado (Zsófia Kóródy)
15h15: Trarigardo de instrumetodoj kun ĉefa atento al la Cseh-metodo (Zsófia Kóródy)
16h00: La aktivado de Andreo Cseh kaj mesaĝoj por la nuna tempo (Petro Zilvar)
17h00: Praktika redaktlaboro por Beletra Almanako: intervjustile (Anina Stecay)

Dimanĉo. 4.10.2020
Esplorekskurso per nia Esperanto-aŭto al Wernigerode/Harz. Tie ni serĉos en la iama Bismarck-strato la iaman vialon “Esperanto”. Antaŭ la Unuan Mondmilito ĝi funkciis kiel la unua Esperanto-lernejo en la mondo! Pri tiu historia loko ni nepre faros memorfoton.

Kontaktadreso: esperanto-zentrum@web.de

Bonvenon!

Zsófia Kóródy
Petro Zilvar

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi