Zamenhoffesto 2019 en Berlino
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto. Loko: Kiezspine – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino. Tempo: Sabate, la 14-an de decembro 2019, 15h00-19h00
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto. Loko: Kiezspine – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino. Tempo: Sabate, la 14-an de decembro 2019, 15h00-19h00
Prezentado de Nia diligenta kolegaro en Berlino (Foto: Fritz Wollenberg) Denove berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al Zamenhoffesto en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). La domo mem nomiĝas Oranĝerio pro la ekstera koloro de la konstruaĵo. Ĉi-jare ni sukcesis celebri la datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof ekzakte la […]
Zuzanna “Suzana” Kornicka kantas en Berlino Berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj invitis al la Zamenhoffesto 2017 en la renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne (kvartala araneo). En la sama loko jam okazis pluraj tiaj festoj kaj ankaŭ la Komuna Esperanto-Kongreso 2012. Ĉar ne haveblis salono dum decembro ni jam la duan fojon celebris la […]
Bonvenon al la jam tradicia Ponta Festo de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, je la 1a de majo 2017. Dum la festo jam la naŭan fojon funkcios informstando pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin. La Ponta Festo okazos de la 10a ĝis la 18a horoj en la regiono de la urboponto inter […]