Zamenhoffesto en Berlino

berlino

En 2020 la Zamenhoffesto en Berlino okazis virtuale, kaj en 2021 ĝi ne okazis. Sed ĉi-jare la berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj sukcesis inviti denove al Zamenhoffesto en la Oranĝerio de la civitana renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg en Berlino. Bonŝance ni jam estas sufiĉe konataj tie.

Al la Zamenhoffesto, kiu okazis la 17an de decembro 2022 venis ĉirkaŭ 40 personoj. Ni povis bon-venigi esperantistojn el Pollando, Nederlando, Italio kaj Kazaĥio. Memkompreneble partoprenis pluraj berlinaj kaj kelkaj brandenburgiaj gesamideanoj.

Tuj post la malfermo okazis festprelego de nia samideano Philipp Sonntag (Berlino). Li parolis pri “Esperantistinoj, Filinoj de Elizeo”, konata de la 9a simfonio de Ludvig van Beethoven kun politikaj rilatoj de la nuntempo. Paralele jam komenciĝis vigla kafumado kun kafoklaĉo. Bedaŭrinde la kon-certo de Hans Moser kun la kantistino Simone Nauck ne povis okazi pro malsaniĝo de ambaŭ. Tial povis okazi nur eta muzika interludo. Estis elektita la pertelefona aranĝado de Ĵomart kaj Nataŝa, kiuj prezentis la kanton “Haleluja”.

Interesa afero, apud multaj aliaj, estis la prezentado de Ermanno Tarracchini kaj Laura Barbieri de la libro La ĉiutaga vivo kiel historio sen timoj kaj sen psikiatrio, verkita de Antoinetta Bernardoni. Ermanno kaj Laura venis el Modena en Italio por komencis prezentadon de tiu libro tra Eŭropo. Interesan kontribuaĵon prezentis Maira Baradossova el Uralsk (Kazaĥio) pri specialaj kuracmetodoj de korea esperantisto-kuracisto (esperanta nomo Junĉjo). Ŝi jam spertis tiun metodon.

Sekvis koncerto de ĴeLe el Schwedt kaj Bremeno. Ili prezentis pianan muzikon laŭ tri diversaj stiloj kun kaj sen kantado. De klasika muziko ĝis Kristnaskaj kantoj la ĉeestintoj ĝuis la etoson.

Fritz Wollenberg prezentis du siajn urbogvidilojn tra diversaj partoj de Berlino. Li kolektis grandan materialon, kiu ĉefe rilatas al Esperanto en Berlino. Tiuj urbogvidiloj bone taŭgas por konatiĝi kun la urbo, ties arkitekturo kaj historiaj kaj nuntempaj ejoj pri kaj por Esperanto.

Je la 18a horo en la klubejo estis proponita vespermanĝo. Ĉiuj povis ĝui bonegan soljankon.
Halina Różanek el Szczecin vivigis la partoprenantojn per tri kantoj, kiuj samtempe estis ludoj por ĉiuj: ŝi elektis la kanzonojn “La Kukolo”, “Balado pri sep fratoj” kaj la Kristnaskan kanton “Malgranda tamburisto”.

Dum la tuta aranĝo ne mankis la tradicia libroservo de Johano Pachter, inkluzive de kelkaj libroj kiujn li alportitaj de Bjalistoko, kie unu semajnon pli frue ja okazis la tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Kiel kutime, restis multaj porokazaj bakaĵoj kaj aliaj frandaĵoj por la kafumado. Memkompreneble, ni ne forĵetis tiujn restaĵojn, multaj estis ankoraŭ pakitaj origine, sed donacis la pakaĵetojn al maljunulejo kaj al lernejo en la urbo Frankfurt (Oder) por ĝojigi ankaŭ aliajn homojn.

Multan dankon al la kunagintoj kaj helpintoj por ornami kaj rearanĝi la salonon.

La sekvontan Zamenhoffeston ni jam fiksis en la sama salono por la 2a de decembro 2023. Do jam notu la daton en via kalendaro por plani vian partoprenon!

Ronald Schindler

Foto: Koncerto de ĴeLe

Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/12/germanujo-14

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi