Zamenhoffesto 2022: Berlino invitas

berlino

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado en Berlino dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto.
Loko: Kiezspinne – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin
Tempo: Sabate, la 17an de decembro 2022, 15:00-19:00
Programo:
• Malfermo
• Festprelego
• Salutvortoj de gastoj
• Prezentado de interesaj libroj
• Fritz Wollenberg: La plej nova urbogvidilo por Berlino
• ĴeLe: “ĴeLe pianumas 4-mane kaj kantas”
• Koncerto de Hans Moser
• Halinka kantigas
• Muziko el la konservujo

Dum la tuta tempo funkcios Libroservo.

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per porokazaj frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por Kristnaskaj donacoj!
Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj… estas ofertitaj), bonvolu kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos.

Partoprenkotizo: 5,00 € aŭ mondonaco laŭ viaj eblecoj (listo kaj “kolektujo” troviĝos ĉe la enirejo).

Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj:
RonaldSchindler@web.de, Tel.: +49 1514 1419673
Pli aktualaj informoj aperos ĉe: https://esperanto.berlin/de/

Ronaldo Schindler
prezidanto de ELBB

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/germanujo-13

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi