Berlino invitas al Zamenhoffesto 2021

Berlino

Post la virtuale okazinta Zamenhoffesto pasintjare, ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉijara Zamenhoffesto kaj librofesto 2021 en Berlino, kiu okazos la 11an de decembro 2021 en Kiezspinne – oranĝerio (Schulze-Boysen-Straße 38) de la 15a ĝis la 20a horo.

En la programo

— Malfermo
— Salutvortoj de gastoj
— Virtuala konferenco kun “Zamenhoftagoj” en Bjalistoko i.a. pri la libro Solaris de Stanisław Lem, tradukita de Przemysław Wierzbowski.
— Prezentado de la dulingva turisma broŝuro pri Berlin-Lichtenberg (Fritz Wollenberg)
— Prezentado de aliaj interesaj libroj
— Koncerto de Hans Moser kaj Simone Nauck
— Aliajn muzikaĵojn ni ĉerpos el virtuala TRAKO 2021
— Novaĵoj el la Esperanto-Stacio Halbe

Ĉiu partopreninto estas invitita paroli pri siaj spertoj pri TRAKO 2021 kiel virtuala kongreso

Dum la tuta tempo de la aranĝo funkcios Libroservo.

Do, venu amase al Berlino kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson post longa paŭzo, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per porokazaj frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj! Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝiĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos.

La partoprenkotizo (5,00€) inkluzivas muzikon, kafo- kaj teo-trinkadon kaj bufedon. Ne deviga por niaj polaj amikoj kaj senlaboruloj.

Pro la pandemia situacio akcepto de la aliĝoj okazos ĉe la alveno. Plej aktualaj informoj aperos en la retejo https://esperanto.berlin

Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj:
Retadreso: RonaldSchindler@web.de
Telefono: +49 1514 1419673

Ronald Schindler
prezidanto de ELBB

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi