Berlino invitas al Zamenhoffesto en novembro

Berlino

Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio (ELBB) invitas al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto en Kiezspinne – Oranĝerio (Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin) sabate, la 25an de novembro 2023, 15:00*-19:00.

En la programo**

  • Malfermo
  • Festprelego
  • Salutvortoj de gastoj
  • Prezentado de interesaj libroj
  • Fritz Wollenberg: La plej novaj urbogvidiloj por Berlino
  • Koncerto de Stefo (Stefan Schneider)
  • Koncerto de Hans Moser
  • Surprizo el Ŝĉeĉino
  • Muziko el la konservujo

Dum la tuta tempo funkcios libroservo.

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per laŭkristnaskaj manĝaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ kolektu ideojn por Kristnaskaj donacoj!
Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos (memservado je propraj kostoj).

Partoprenkotizo: 5,00 €***, aŭ mondonaco laŭ viaj eblecoj (listo kaj „kolektujo“ troviĝas ĉe la enirejo).

Kontaktoj por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj:
Retpoŝto: RonaldSchindler@web.de
Telefono: +49 1514 1419673
Aktualaj informoj: https://esperanto.berlin/de/

Ronald Schindler
prezidanto de ELBB

* preparado ekde la 14a horo por helpemuloj
** ŝanĝoj de la programo eblas
*** por niaj polaj amikoj kaj senlaboruloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/germanujo-25

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi