Ponta Festo 2023 en Frankfurteto

ponta festo

La 1an de majo 2023 okazos la tradicia “Ponta Festo” de la urbo Frankfurto-ĉe-Odro (Germanio), 100 km oriente de Berlino. Jam la dek-trian fojon mi instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio. Ĉi-jare denove per apogo de la Popola Altlernejo de Frankfurto, ĉar tie okazos informvespero la 23an de majo.

La Ponta Festo okazos de 11h00 ĝis 18h00 en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al la norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago. Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esperantisto dum la festo.

Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi, kiel kutime, devos resti ĉe la stando. Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de la rivero Odro, kaj vi certe ne enuos. Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado.

Do, bonvolu veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel ponta lingvo dum ponta festo!

Por ebla tranoktado en Frankfurto-ĉe-Odro bonvolu turni vin al mi e-poŝte.

Ronald Schindler
Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio

Adreso: Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder)
Retpoŝta adreso: RonaldSchindler@web.de
Retejo: https://esperanto.berlin
Telefono: +49 1514 1419673
Fakso: (0331) 275483415

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/04/germanujo-18

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi