Etikedaj arkivoj: novembro

Memorvespero pri Zamenhof en Kaŭno

La 11an de novembro en Universitato Vytautas La Granda en Kaŭno okazis memorvespero dediĉita al la 165a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. La vesperon perfekte organizis Kaŭna Juda Komunumo kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA). La 200-persona salono estis plenplena.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

ERoJ en Moskvo

Esperanto-renkontiĝo kun la simpla nomo ERo (Esperanto-Renkontiĝo) okazis la 3-4an de novembro en Moskvo, en unu el la oficejoj de la moderna ĉefurba kvartalo “Negoca Centro” (Деловой Центр). Tiu ĉi evento estas “ero” de la aktivado de Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pajleroj kaj stoploj: La novembra rabato

Auld, William. Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj prozaĵoj. – Rotterdam: UEA, 1997. 6+342 paĝoj. Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de William Auld (6 nov 1924 – 11 sep 2006), dum la tuta novembro 2024 la libroservo de UEA … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2024

2. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (Cigana romancaro de F. García Lorca, 1971; La inĝenia hidalgo Don Quijote … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

MoVeMo: La Monda Verk-Monato revenas en novembro!

Bobelarto okazigas la Mondan Verk-Monaton je la sesa fojo. MoVeMo estas 30-taga defio, kie ni kune aktivas pri verkado en Esperanto. Sed ne nur! Legado, tradukado, recenzado de libroj aŭ magazenoj, desegnado, kreado de filmoj, teatraĵoj… Se vi estas kreemulo, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La lasta semajno por aliĝi al la C2-nivelaj KER-ekzamenoj

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, la KER-ekzamenoj, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) ekde 2008, kunlabore kun Edukado.net. En 2024 la KER-ekzamenoj laŭ la nivelo C2 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova limdato por proponi viajn kontribuojn al la 5a Virtuala Kongreso

La Virtualaj Kongresoj (VK) fariĝis la plej gravaj retaj eventoj de Esperanto de la nuntempo. Al la pasintjara VK alvenis centoj da proponoj, inter tiuj por la kerna programo (inter la 12a kaj 18a horoj UTC) kaj tiuj por la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

KonSciU: La dua konkurso por sciencistoj kaj universitatanoj

TEJO, kunlabore kun ILEI kaj UEA, okazigas denove sian konkurson por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj. La Komisiono pri Edukado, Scienco, kaj Kulturo (ESK) de TEJO fiere prezentas la duan eldonon de sia konkurso KonSciU: Konkurso por junaj Sciencistoj kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

William Auld estos celebrata en Edinburgo

La 6an de novembro William Auld fariĝus centjara. Esperanto-Asocio de Britio okazigos ceremonion memore al li en la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton da proksimume kvinmil Esperanto-libroj.

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 5a Virtuala Kongreso de Esperanto

La 5a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) okazos de la 28a de novembro ĝis la 1a de decembro 2024. Jam eblas aliĝi al ĝi: vk.esperanto.net/2024. Ĉiuj individuaj membroj (IM) de UEA povas senpage aliĝi – tamen aliĝo senpagas por IM … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Novembraj C2-ekzamenoj

En 2024 ankoraŭ ne estis eblo trapasi la plej altan nivelon de la KER-ekzamenoj, pri kiu havas jam atestilon 43 personoj (el la 2804 KER-sukcesintoj de ĉiuj niveloj). Estus bone duobligi ilian nombron! Jen la sekva bona okazo je tio. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

“Raportoj”: nova funkcio en la Eventa Servo de UEA kaj TEJO

En novembro 2023 la teamo de Eventa Servo – https://eventaservo.org/ – aldonis al la retejo gravan novan funkcion: “Raportoj”. Dum la pasintaj tagoj estis programitaj kaj testitaj kelkaj lastaj plibonigoj kaj nun la funkcio tute pretas por ke la komunumo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

VK-4: La Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA respondis

La 25an de novembro la Estraro de UEA kaj la Ĝenerala Direktoro havis la ĝojon virtuale renkontiĝi kun partoprenantoj de la VK, prezenti sin, mallonge rakontis pri siaj taskoj kaj zorgoj. Kaj certe, respondi la demandojn.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

AŬTUNAS: la Esperanto-ferioj

La 12a komuna feriado AŬTUNAS por infanoj, familioj, geavoj; kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj okazis de la 23a de oktobro ĝis la 2a de novembro en Greziljono. 11 el la 37 partoprenintoj skribis kelkvortan raporton. Legu ilin ĉi-sube: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Katalunio: KEJ aliĝis al la Nacia Junulara Konsilio

La 12an de novembro la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC) aprobis la peton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) aliĝi al CNJC kiel plenrajta membro. Per tiu ĉi aliĝo KEJ integriĝas en la plej grava junulara organizaĵo en Katalunio. Tio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton