La novembra Ondo aperis

Antaŭ unu semajno, la 3an de novembro aperis la dek-unua numero de La Ondo de Esperanto. por la 2018a jaro. Ĝin malfermas intervjuo kun la konata Esperanto-aŭtoro Sten Johansson, respondinta la demandojn de la vicredaktoro de La Ondo Paweł Fischer-Kotowski. La intervjuon garnas listo de la originalaj verkoj de Sten Johansson en Esperanto, kiu fontas el lia retejo “Originala Literaturo Esperanta”.

Lingvaj Festivaloj estas en la fokuso de la novembra primovada sekcio Eventoj. Ili okazis ĉi-oktobre en Slovakio, Francio, Ĉuvaŝio kaj Siberio. En la ceteraj paĝoj de Eventoj oni povas legi pri la festa ceremonio en Aalen, en kiu Ilona Koutny ricevis la Esperanto-Kulturpremion de FAME-fondaĵo, pri la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Slovakio, pri la komuna kongreso de esperantistoj de Japanio kaj Koreo, al kiu aliĝis pli ol 500 personoj, kaj pri multaj aliaj Esperanto-agadoj, okazintaj kaj okazontaj en pluraj landoj, kompreneble, ankaŭ pri la preparado de la venont-jaraj 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovia urbo Paneveĵo – ja La Ondo de Esperanto jam dum 15 jaroj estas la ĉefa informa sponsoro de BET en Litovio.

Inter la ses tekstoj en la sekcio Tribuno atentindas la unua parto de la artikolo de Pavla Dvořáková pri la Esperanto-Muzeo en Svitavy kaj la artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven pri la temo Deklaro pri Esperanto en Eŭropa Unio.

La centjariĝo de la fino de la Unua Mondmilito ne povis esti ignorita en novembro – la okpaĝa eseo de Ulrich Lins Ĉu nova mondo post la milito? Esperantistoj kaj internaciistoj antaŭ kaj post 1918, aperinta en la sekcio Arkivo, estas la plej ampleksa teksto de ĉi tiu numero.

En la novembra kultursekcio Wolfgang Kirschstein rakontas pri la neatribuo de ĉi-jara literatura Nobel-premio. Enestas recenzoj kaj prezentoj de literaturaj, gazetaj kaj muzikaj novaĵoj kaj la amuza rakonto La galoŝoj de la tatara verkisto Gajaz Isĥakov. La galoŝoj estas unu el la multaj tekstoj el la Orienta Almanako, eldonita antaŭ pli ol cent jaroj en Moskvo, kiun ĉiuj legantoj de La Ondo de Esperanto ricevos en decembro kiel literaturan suplementon.

Fine de la 72-paĝa novembra Ondo la legantojn atendas lernejaj ŝercoj kaj plia kolekto de Spritaj splitoj kaj preskeraroj de István Ertl.

La Ondo de Esperanto, eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, jam estas abonebla por la 2019a jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal. La abonprezo restas la sama jam la trian sinsekvan jaron: nur 15 eŭroj. Novaj abonantoj ricevos donace la abonon por 2018.

Enhavtabelo de la novembra Ondo

1. Kovropaĝo (Foto: Jozef Baláž)
2. Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3. En ĉi tiu numero

5 Intervjuo
6 Intervjuo kun Sten Johansson. “Estas mirinda afero, ke ekzistas Esperanto-literaturo” (Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski)
9 Originalaj verkoj de Sten Johansson en Esperanto

10 Eventoj
11 Horst Vogt. Ilona Koutny ricevis la Esperanto-Kulturpremion de FAME-fondaĵo
13 Matthieu Desplantes. La unua internacia lingva festivalo en Slovakio
14 Aleksandr Blinov. Lingva Festivalo: Jam la 23a en Ĉuvaŝio
16 Edmond kaj Arlette Plutniak. Post 11-jara paŭzo denove en Arras
16 Katerina Arbekova. La trian fojon en Novosibirsko
17 Salomé Hug. KAEST festis sian 40-jariĝon
18 Maia, Gobbo kaj Ward de Kock en la Malferma Tago
19 Hotta Yuri. Japanio-Koreio: Komuna kongreso kun pli ol kvincent aliĝintoj
20 Libuše Hýblová. Konferenco en Ĉeĥio
21 Rafał Mościński, Małgorzata Sopińska. Ĉelime kaj junulare en Katowice
22 Vanja Radovanović. MKR: Je pli ol 2500 metroj super la marnivelo!
23 Alois Eder. BAVELO: Rekorda partoprenantaro
24 Aristóphio Alves Filho. Seminario por esperantistaj kursgvidantoj
26 Abengo. Kiel sveda esperantisto vizitis Tajvanon
27 Fritz Hilpert. Munkeno: Ora Jubileo je Oktobrofesto
28 “Vivanta naturo, floranta kulturo”: kongresa temo de la 104a UK
29 Ekskurso tra la tri baltiaj landoj: Litovio, Latvio, Estonio
32 Povilas Jegorovas, Aleksander Korĵenkov. BET-55: Lernu kun Anne Jausions
33 Ekvinokso koncertos en BET-55
34 Povilas Jegorovas. BET-55 sub la aŭspicio de UEA
35 Koncize (12 informoj)

36 Tribuno
37 Mesaĝo de UEA okaze da la Tago de Unuiĝintaj Nacioj
37 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto
38 Lu Wunsch-Rolshoven. Deklaro pri Esperanto en Eŭropa Unio
39 Proksimas la (papera) morto de la UEA-revuoj
40 Seŝimo Masaja. Renkontiĝo en Dubajo, ĉu fiasko? Ne!
41 Pavla Dvořáková. Dek jaroj de la Esperanto-Muzeo en Svitavy

45 Arkivo
46 Ulrich Lins. Ĉu nova mondo post la milito?
54 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2018

55 Kulturo
56 Halina Gorecka. La tatara verkisto Gajaz Isĥakov
56 Gajaz Isĥakov. La galoŝoj: Fragmento (Tradukis el la tatara Jusuf Kazakov)
58 Wolfgang Kirschstein. Talento kaj gusto
60 Laure Patas d’Illiers. Serena krimromano (Recenzo: Julian Modest. Serenaj matenoj)
61 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La Ondo de Esperanto en 2019
62 Flo! Bita eldono de Tute ne gravas
62 La 45a programo de Radio Esperanto
63 Literatura Foiro, 2018, №295
63 Ricevitaj gazetoj

64 Mozaiko
65 Solvo por la oktobra krucvortenigmo
65 Foje en lernejo
66 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
67 Kiel aboni La Ondon
69. Reklamo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi