La antaŭlasta eldono de La Ondo de Esperanto

OndoPor enmeti en la lastan, decembran numeron de La Ondo de Esperanto la tekstojn, kiuj kutime aperas en la januara kaj februara numeroj (ronda tablo pri la atingoj kaj fiaskoj dum la pasinta jaro, intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, kaj la statistiko pri la eldonado en la pasinta jaro) la redakcio prokrastis je kelkaj semajnoj la publikigon de la du lastaj numeroj. La 11a, novembra numero estis publikigita la 25an de novembro.

La novembra Ondo estas nekutime ampleksa – 82-paĝa. Tio okazis pro la longa paŭzo inter la oktobra kaj novembra eldonoj, kio pligrandigis la primovadan sekcion “Eventoj”, kaj pro la jubileo de Halina Gorecka – la eldonanto (kaj provleganto) de La Ondo de Esperanto, prezentata per NDK-eca biografio, intervjuo aranĝita de la vicredaktoro Paweł Fischer-Kotowski, kaj komenco de ŝia bibliografio.

En “Eventoj” oni povas legi, interalie, pri la landaj kongresoj en Ĉinio, Ĉeĥio kaj Japanio, pri la rekorde amasa aŭtuna renkontiĝo en la kastelo Greziljono, pri la junulara renkontiĝo en la limurbo Zgorzelec / Görlitz, pri la eble lasta Montkabana renkontiĝo en Slovenio, pri la unua partopreno de esperantistaj naturistoj en la senvesta naĝkonkurso en Parizo kaj pri multaj pliaj agadoj de esperantistoj laste okazintaj kaj baldaŭ okazontaj.

La ĉeso de nia gazeto estas la ĉefa temo en la diskutrubriko “Tribuno”. Oni povas legi priajn opiniojn de Ikar A. Akimenko, Xavi Alcalde, Dieter Dungert, Luís Ladeira, Carlo Minnaja, Paul Peeraerts, Roberto Sartor, Heinz-Wilhelm Sprick, Trevor Steele, Lenke Szász, Jean-Luc Tortel, José Antonio Vergara, Paulo Sérgio Viana, Pedro Zurita. Al iliaj opinioj ni aldonis ankaŭ la komentojn de Grigorij Arosev el Libera Folio kaj de anonimulo el Heroldo Komunikas.

En la sekcio “Arkivo” aperas la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por decembro, kaj en la lingva sekcio oni trovos la duan parton de la verko de Věra Barandovská-Frank pri Interlingua.

Ĉiuaŭtune Wolfgang Kirschstein prezentas en la kultursekcio de La Ondo freŝan laŭreaton de la literatura Nobelpremio. Pasintjare li povis nur komenti neatribuon de la premio pro la skandaloj en la Sveda Akademio, sed ĉi-foje li prezentis eĉ du laŭreatojn: por 2018 Olga Tokarczuk el Pollando, kaj por 2019 Peter Handke el Aŭstrio. La kultursekcio enhavas ankaŭ la originalan fabelon “Fiasko de imperio” de la siberia esperantisto Miĥail Korotkov, komencon de la menciita bibliografio de Halina Gorecka (ĝi estas la plej ampleksa teksto en la novembra eldono) kaj alian interesan materialon.

Kiel kutime la numeron fermas “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”, plukitaj de István Ertl kaj liaj helpantoj. Jen unu ekzemplo, frazo de Edwin de Kock, kiu eble pensigos ankaŭ vin pri la kielo de la priskibata ago: «Mi tie longe staris sidiĝanta sur tabulo fiksita en la embrazuro».

La 12a, decembra Ondo (№302) aperos la 30an de decembro. La literatura suplemento sekvos en januaro.

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne abonas La Ondon, sed ŝatus konatiĝi kun ĝi ni proponas specialan oferton: paginte unu fojon la abonkotizon por 2019 vi ricevos donace ĉiujn numerojn por 2017 kaj 2018 inkluzive de la literaturaj suplementoj.

La abonprezo estas nur 15 eŭroj. La Ondo de Esperanto, eldonata ĉiumonate en Kaliningrado (Ruslando) laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”, estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia pagosistemo PayPal ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Enhavtabelo

1 Kovropaĝa bildo (Foto: Aleksej Salomatov)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Temo
6 Halina Gorecka jubileas
7 Paweł Fischer-Kotowski. Hobio, kiu iĝis profesio: Intervjuo kun Halina Gorecka

11 Eventoj
12 Isikawa Tieko. Japanio: Kongreso malgraŭ tajfuno
13 Kosaka Kiyoyuki. En Tyugoku kaj Sikoku
14 Ĉinio: Granda kaj grava kongreso
17 Libuše Hýblová, Miroslav Malovec. Ĉeĥa kongreso: Kial en Brno?
19 Aurora Bute. Rumanio: Jara renkontiĝo
20 Bert Schumann. Nova rekordo por Greziljono
21 Paul Quevy Lefevre. Pedagogia staĝo en Kvinpetalo
22 Heinz-Wilhelm Sprick. Ne nur biero kaj mustardo
23 Michaela Stegmaier. ĈAR KEKSOJ mojosas – landlima renkontiĝo
25 Paulo Sérgio Viana. Bela festo en San-Karlo
26 Paulo Sérgio Viana. La prelegoplena SUMIRE
27 Irina Gonĉarova. Ruslando: Unu leciono pri Esperanto por lernantoj
29 Thierry Spanjaard. Naĝkonkurso sen vestoj
30 Vanja Radovanović. La 30a MKR: Ĉu la lasta aŭ ne?
31 Valentin Melnikov. La 16a VER, sep jarojn post la 15a
32 Rogier Huurman. Klaĉ-Kunveno en la mezo de Holando
32 Aleksander Korĵenkov. Esperanto-gazetoj ne plu aboneblas ĉe UEA
33 Irina Gonĉarova. La 14a lingva festivalo okazos en Moskvo
34 La unua Meza-Azia Kunveno
35 UK 2020: aliĝu plej avantaĝe
36 Zamenhof-Tagoj en Kaŭno
37 Przemysław Wierzbowski. 20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
37 Ronald Schindler. Zamenffesto 2019 en Berlino
38 Nekrologoj
39 Koncize (13 informoj)

40 Tribuno
41 Opinioj de niaj legantoj
44 Grigorij Arosev. La Ondo de Esperanto foriras
45 Roterdamo perdas fidelan voĉtubon
45 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Science pri La Ondo
46 Saioa Escobar. Barcelonaj liberecanoj serĉas kunlaboron per Esperanto
47 La Universala Tago de la Infano

48 Arkivo
49 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en decembro 2019

50 Lingvo
51 Věra Barandovská-Frank. IALA kaj Interlingua (2)

58 Kulturo
59 Wolfgang Kirschstein. Ĉu reveno al la tagordo?
62 Miĥail Korotkov. Fiasko de imperio: Fabelo
65 Floréal Martorell. Bita eldono de Nenifar’ de Gijom’ Armide
66 Unesko-Kuriero havos kuneldonanton
67 Literatura Foiro, 2019, №301
68 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Bibliografio de Halina Gorecka
77 Ricevitaj gazetoj
77 Valentin Melnikov. Postsomere

78 Mozaiko
79 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj

80 Kiel aboni La Ondon
82 Reklamo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi