Novembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

Novembro
1. Monda Vegana Tago.

Antaŭ 125 jaroj mortis Nikolaj Prĵevaljskij (1839-1888), rusa vojaĝanto kaj natursciencisto.

2. Antaŭ 75 jaroj (1938) la Viena Arbitracio donis al Hungario parton de la suda Slovakio kaj la sudon de la Karpata Rutenio.

3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Catherine Schulze (1913-1999), usona esperantistino kaj mecenato de Esperanto (NASK, ESF).

4 novembroAntaŭ 25 jaroj mortis Jiří Kořínek (1906-1988), ĉeĥa esperantisto kaj tradukanto.

4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.

5. Antaŭ 875 jaroj (1138) la dujara Lý Anh Tông (1136-1175) iĝis imperiestro de Vjetnamio.

Joe DassinAntaŭ 75 jaroj (1938) en Usono naskiĝis Joe Dassin (1938-1980), franca kantisto kaj komponisto.

7. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nestor Maĥno (1888-1934), ukrainia anarkiista revoluciulo.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Albert Camus (1913-1960), franca verkisto kaj filozofo, nobelpremiito pri literaturo (1957).

9. Antaŭ 75 jaroj taĉmentoj de SA kaj grupoj de civiluloj aranĝis en Germanio kaj Aŭstrio kontraŭjudan pogromon, kiu enhistoriiĝis kiel “Kristala nokto” aŭ “Nokto de rompitaj vitrinoj”.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jean Monnet (1888-1979), unu el la ideologoj kaj fondintoj de la Eŭropa Unio, ofte nomata “La patro de Eŭropo”.

Ataturk10. Antaŭ 125 jaroj (1888) Jack la Buĉisto murdis sian lastan viktimon, la londonan putinon Mary Jane Kelly (1863-1888).

Antaŭ 75 jaroj mortis Mustafa Kemal Atatürk (1881-1938), konstituinto kaj la unua prezidento de la laika Turka Respubliko.

13. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Petar II Petrović-Njegoš (1813-1851), reganto kaj metropolito de Montenegro (1830-1851), filozofo kaj poeto.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Lon Nol (1913-1985), prezidento de Kamboĝo (1972-1975).

14. Antaŭ 50 jaroj (1963) pro erupcio de subakva vulkano sude de Islando formiĝis la insulo Surtsey.
Insulo Surtsey
15. Antaŭ 25 jaroj (1988) la Nacia Konsilio de Palestino proklamis la sendependiĝon de Palestino.

Antaŭ 275 jaroj naskiĝis Friedrich Wilhelm Herschel (1738-1822), germandevena brita astronomo, malkovrinto de Urano kaj de infraruĝa radiado, aŭtoro de 24 simfonioj.

Benazir Bhutto16. Antaŭ 75 jaroj (1938) la svisa kemiisto Albert Hofmann sintezis D-Lizergan Acidan Dietilamidon (LCD).

Antaŭ 25 jaroj (1988) Benazir Bhutto (1953-2007) estis elektita ĉefministro de Pakistano kaj iĝis la unua gvidantino de moderna islama ŝtato.

17. Internacia Studenta Tago.

José Raúl Capablanca19. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis José Raúl Capablanca (1888-1942), kuba diplomato kaj ŝakisto, la 3a mondĉampiono pri ŝako (1921-1927).

Antaŭ 75 jaroj mortis la ruslanda filozofo Lev Ŝestov (Jehuda Lejb Ŝvarcman, 1866-1938), en 1921 migrinta al Francio.

20. Monda Infana Tago.

22. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la angla komponisto, pianisto kaj dirigento Edward Benjamin Britten (1913-1976).
John Fitzgerald Kennedy en aŭto antaŭ la murdo
Antaŭ 50 jaroj estis murdita la 35a prezidento de Usono John Fitzgerald Kennedy (1917-1963).

Antaŭ 50 jaroj mortis la angla verkisto Aldous Hŭley (1894-1963), aŭtoro de la romano Mirinda Nova Mondo.

Dale Carnegie24. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Dale Carnegie (Carnagey, 1888-1955), usona pedagogo, psikologo kaj verkisto.

Antaŭ 50 jaroj, du tagojn post la murdo de Kennedy, ties supozata murdinto Lee Harvey Oswald (1939-1963) estis pafmortigita de Jack Ruby.

25. Antaŭ 150 jaroj (1863) finiĝis la batalo ĉe Chattanooga, en kiu la usona armeo venkis la konfederacian armeon.

Antaŭ 50 jaroj mortis Aleksandr Marinesko (1913-1963), kapitano de submarino, torpedinta i. a., la germanan ŝipon Wilhelm Gustloff.

28. Antaŭ 50 jaroj estis murdita la 22-jara usona aktorino Karyn Kupcinet (1941-1963).

30. Antaŭ 25 jaroj (1988) en USSR ĉesis ĵamado de radio Libero.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la filipina revoluciulo Andrés Bonifacio y de Castro (1863-1897).

Ĉi tiu listo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/11/novembro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Novembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj1

  1. Valdas Banaitis diras:

    Mi shatis tagojn 4, 7 15 17 kaj 30

Respondi