Novembro 2015: Jubileoj, memordatoj, festoj

Novembro1. Antaŭ 1650 jaroj (365) alemanaj trupoj transiris Rejnon kaj invadis Gaŭlujon.

2. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Georgo Buleo (George Boole, 1815-64), angla matematikisto kaj filozofo, unu el la fondintoj de matematika logiko.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Shahrukh Khan (1965-), barata aktoro kaj filmproduktanto, nomata “Reĝo de Bollywood”.

Antaŭ 50 jaroj la usona kvakero Norman Morrison (1933-65) bruligis sin ĉe Pentagono proteste kontraŭ la usona milito en Vjetnamio.

4. Tago de Nacia Unueco en Ruslando.

Tago de Nacia Unueco en Ruslando

5. Antaŭ 400 jaroj naskiĝis Ibrahim I (1615-48), otomana sultano (1640-48).

7. Antaŭ 350 jaroj (1665) estis fondita The London Gazette (dum tri unuaj monatoj The Oxford Gazette), la plej malnova inter la seninterrompe aperantaj ĵurnaloj.

Chamberlain9. Antaŭ 75 jaroj mortis Arthur Neville Chamberlain (1869-1940), brita konservativa politikisto, ĉefministro de Britio (1937-40), unu el la iniciatintoj de la Munĥena Interkonsento (1938).

11. Antaŭ 25 jaroj mortis Jannis Ritsos (1909-90), greka verkisto kaj politikisto, aktivulo de la kontraŭfaŝista rezistado dum la 2a mondmilito.

12. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis hungaria judino Lily Kronberger (1890-1974), kvarfoja mondĉampiono pri arta sketado (1908-11).

14. Antaŭ 1450 jaroj mortis Justiniano la Granda (483-565), imperiestro de (Orienta) Romia Imperio (527-65).

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Claude Monet (1840-1926), franca pentristo, unu el la fondintoj de impresionismo.

Claude Monet. La Grenouillére

Antaŭ 75 jaroj (1940) germania aerarmeo grave damaĝis la anglan urbon Coventry;

Antaŭ 75 jaroj finiĝis vizito de la sovetunia ĉefministro Vjaĉeslav Molotov en Berlino – USSR rifuzis subteni la Triregnan Pakton de Germanio, Italio kaj Japanio.

16. Internacia tago de toleremo.

Antaŭ 75 jaroj (1940) en Varsovio estis establita geto kun pli ol 440 mil judoj.

Antaŭ 50 jaroj (1965) en USSR estis lanĉita “Venera-3”, la unua Tera kosmoŝipo atinginta alian planedon.

la rubando de Möbius17. Internacia studenta tago.

Antaŭ 225 jaroj naskiĝis August Ferdinand Möbius (1790-1868), germana matematikisto kaj astronomo, demonstrinta ekziston de unuranda surfaco (la rubando de Möbius).

19. Antaŭ 825 jaroj (1190) en Sirio estis fondita hospitalo kaj ties gardistaro, poste transformiĝinta al Teŭtona Ordeno de S-ta Maria en Jerusalemo, kiu en la 13a jc fondis kruckavaliran ŝtaton en Prusujo.

Antaŭ 50 jaroj (1965) laŭ iniciato de USSR la Ĝenerala Asembleo de UN rezoluciis pri nedisvastigo de nukleaj armiloj.

20. Antaŭ 75 jaroj (1940) Hungario aliĝis al la Triregna Pakto.

Antaŭ 50 jaroj mortis Emil Pfeffer (1891-1965), aŭstria-hungaria judo, juristo kaj esperantisto, aŭtoro de la lernolibra serio “Tagblatt-Biblioteko”, tradukanto kaj redaktoro, en 1938 migrinta al Urugvajo.

Charles de Gaulle22. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Charles de Gaulle (1890-1970), franca generalo kaj politikisto, antifaŝisto, gvidanto de Libera Francio (1940-43), ĉefo de la provizora registaro de Francio (1944-46), fondinto kaj la unua prezidanto de la Kvina Respubliko (1959-69).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Björk Guðmundsdóttir (1965-), populara islanda kantistino.

23. Antaŭ 75 jaroj (1940) Rumanio aliĝis al la Triregna Pakto.

24. Antaŭ 75 jaroj (1940) Slovakio aliĝis al la Triregna Pakto.

25. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Augusto José Ramón Pinochet Ugarte (1915-2006), ĉilia generalo, kiu dum 1973-90 regis Ĉilion post puĉo kontraŭ la registaro de Salvador Allende.

26. Antaŭ 50 jaroj (1965) Francio lanĉis sian unuan sateliton “Asterix”.

Bruce Lee27. Antaŭ 75 jaroj en Sanfrancisko naskiĝis Bruce Lee (Lee Jun Fan, 1940-73), aktoro kaj luktartisto.

Antaŭ 75 jaroj anoj de la Legia Movado mortigis la rumanian verkiston kaj eksĉefministron Nicolae Iorga (1871-1940)

28. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Konstantin Simonov (1915-79), rusa sovetunia verkisto kaj sociaganto.

Ĉi tiu listo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/11/novembro-3

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi