Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2018

4. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Catherine Louise “Cathy” Schulze (1913-1939-1999), usona esperantistino, Esperanto-instruistino, vicprezidanto de ELNA (1972-75), redaktoro de ELNA Newsletter (1978-86); fondinto (1970) de Esperanto-kursaro ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato kiu daŭras kiel NASK; kun sia edzo Bill ŝi heredigis al la fondaĵo ESF ĉ. tri milionojn da usonaj dolaroj.

4. Antaŭ 30 jaroj forpasis Jiří Kořínek (1906-1922-1988), ĉeĥa teksindustria oficisto kaj esperantisto, aŭtoro de centoj da originalaj kaj tradukitaj poeziaĵoj kaj kantotekstoj, kaj de kelkaj libroj: Vitreroj (1976), Panjo de J. Seifert (1960), Sileziaj kantoj de P. Bezruč (kun aliaj, 1970), Slovaka antologio (kun aliaj, 1977), Flugilhava ŝtono de L. Podmele (1985), Sur la sojlo de la amo de M. Procházková (1986) k. a.; honora membro de ĈEA.

6. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Fabian Markoviĉ Zamenhof (1868-1933), frato de la aŭtoro de Esperanto, konata kiel Felikso Zamenhof kaj FEZ, aŭtoro de Esperanto-poemoj.

6. Antaŭ 35 jaroj forpasis Fang Shanjing (1907-1924-1983), konata en Esperanto kiel Tikos, ĉina instruisto, ĵurnalisto, eldonisto kaj esperantisto; eldoninto de La Espero (1932) kaj Voĉoj el la Oriento (1938), estro de la traduka fako de El Popola Ĉinio, redaktoro de Esperanto-libroj, fondinto (1981) de Koresponda Esperanto-Lernejo Xinhua, kun pli ol 50 mil lernantoj, aŭtoro de kelkaj didaktikaj Esperanto-libroj.

10. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Stanislav Kamarýt (1883-1900-1956), ĉeĥa instruisto, filozofo kaj esperantisto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto de Bohema Asocio esperantista; kundondinto, vicprezidanto kaj prezidanto de kelkaj sinsekvaj Esperanto-Asocioj en Ĉeĥoslovakio en la intermilita periodo; prezidanto de la 13a UK en Prago (1921); komitatano (1932-36) kaj estrarano (1934-36) de UEA; kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto; membro de Lingva Komitato (1924-48) kaj de Akademio de Esperanto (1948-56); diverstempa redaktoro de Český Esperantista, La Progreso, Ligilo, Bulteno de ĈAE kaj Esperantista, aŭtoro de Esperanto-lerniloj kaj Filozofia Vortaro (1934), kunredaktoro de Ĉehoslovaka Antologio (1935); lia Historio de la Esperanto-movado en Cehoslovakio, finverkita en 1955, aperis nur en 1983; honora membro de UEA (1947). [Legu pli en NDK, p. 153-155).

14. Antaŭ 110 jaroj forpasis Rudolfs Libeks (1854-1888-1908), latva instruisto, la unua esperantisto en Latvio, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por latvoj (1889).

25. Antaŭ 15 jaroj forpasis Joachim Gießner (1913-1950-2003), germana fervojisto kaj esperantisto, diplomita Esperanto-instruisto ekde 1951, fondinto de Esperanto-grupoj en Bielefeld, Braunschweig, Elze kaj Herzberg, prezidanto de Germana Fervojista Esperanto-Asocio (1956-68, 1972-2002) kaj Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF, 1968-90), tradukinto de pli ol 400 kantoj, arioj, fakaj artikoloj kaj de la libro La lastaj infanoj de Oldrovalo de G. Pausewang (1987), aŭtoro de du libroj pri la historio de IFEF (1984, 1999); honora prezidanto de IFEF (1990), honora membro de UEA (1995).

Krome, antaŭ kvin jaroj en novembro 2013 forpasis Jelena Karpunina (1963-2013), Daniel Luez (1924-1913) kaj Rüdiger Sachs (1927-2013).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/11/novembro-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi