Etikedaj arkivoj: Nederlando

IJK 2022 okazos en Nederlando

Ni ĝojas anonci ke la 78a Internacia Junulara Kongreso (IJK 2022) okazos en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando! “La loko estas vere mojosa, kiel propra vilaĝo kun esperantistoj”, – diras la ĉeforganizanto Rogier Huurman. – “Ni estas bone preparitaj kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Nova volontulo de TEJO: Valentin Ceretto Bergerat

El kiu lando vi estas? Mi estas franca. Pli precize, mi venas de Loreno, nord-orienta Francio. Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo? Por ĉefe 2 kialoj: havi pli da sperto, unuflanke esperanta, aliflanke profesia. Ankaŭ ŝajnis al mi precipe interese labori … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

IJK okazos nur en la reto

La 76a Internacia Junulara Kongreso (IJK) ne okazos en Nederlando, sed ĝi okazos tutmonde. La diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado tute malebligas nun fizike ĉeesti, kaj tial por la unua fojo en la historio ni organizos tute retan IJK-on.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La organizado de IJK bone progresas

La itala junulara renkontiĝo IJF anoncis sian nuligon, kaj nia teamo ricevis kelkajn demandojn pri la situacio en Nederlando. Ni havas nun neniun kialon nuligi la 76an Internacian Junularan Kongreson. Ĝi okazos la 11-18an de julio 2020, post ekzakte kvar … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 52a Malferma Tago ne okazos

La aprila Malferma Tago en Roterdamo estas nuligita pro la koronviruso. Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konkurso: Partoprenu IJK-n en 2020

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2020 okazos de la 11a ĝis la 18a de julio 2020 en Someren, Nederlando.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Dimanĉa poezio: Leendert Deij

En la retejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La dek-dua gasto de nia versrubriko estas Leendert (Leen, Lodewijk) Cornelis Deij (1919-2011), nederlanda havenlaboristo, maristo, instruisto … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Klerige kaj klarige ĉe la 50a Malferma Tago de UEA

En la paska sabato, la 20an de aprilo 2019, okazis la 50a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Partoprenis 43 homoj, iom malpli ol en antaŭaj okazoj, sed la programo estis same bunta kaj riĉa kiel … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

50a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50a fojo al la (Jubilea) Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20an de aprilo 2019, de la 10a ĝis la 17a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Maia, Gobbo kaj de Kock en la novembra Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA invitas vizitantojn al la dua Malferma Tago de 2018, kiu okazos jam la 49an fojon, sabaton, la 17an de novembro, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Kavaliro Rob Moerbeek!

La 28an de aprilo kadre de la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo okazis ceremonio, en kiu Robert “Rob” Moerbeek estis nomita kavaliro de la Ordeno de Orange-Nassau. Li ricevis ĉi tiun honoron de la Nederlanda … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | 1 komento

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Se estas aprilo, devas okazi la ĉiujara fizika kunsido de la Estraro de UEA. Tio daŭris tra preskaŭ tridek horoj kaj tri tagoj. La konsisto estis preskaŭ plena – mankis nur nia azia estrarano, Lee Jungkee, momente en Japanio, kiu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | 1 komento