Konkurso: Partoprenu IJK-n en 2020

IJK

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2020 okazos de la 11a ĝis la 18a de julio 2020 en Someren, Nederlando.

Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de februaro 2020. La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin la 1an de marto 2020.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas individua membro de TEJO en 2020
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro).
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Aldone, TEJO ricevis malavaran donacon por helpi al pli da junuloj vojaĝantaj el Eŭropo partopreni IJK-n. Pro tio ni aparte bonvenigas kandidatojn kiuj loĝas en Eŭropo aŭ kiuj vojaĝos al la IJK el iu lando de Eŭropo.

Por partopreni:

– plenigu la formularon (en formato .doc)

– kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume 1 individua membro de TEJO kaj motiviĝleteron.

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ijk@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo) aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 15an de februaro 2020. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo:
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Fonto: https://www.tejo.org/konkurso2020/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi