Maia, Gobbo kaj de Kock en la novembra Malferma Tago

Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA invitas vizitantojn al la dua Malferma Tago de 2018, kiu okazos jam la 49an fojon, sabaton, la 17an de novembro, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Bv rezervi la daton!

La Malferman Tagon organizas Saïd Balouchi, flanke de la CO, kaj Fernando Maia, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj, flanke de la Estraro. Fernando vojaĝos memstare de Brazilo por labori en la CO semajnon antaŭ la Malferma Tago kaj mem partopreni la eventon.

Krom eventuale aldoniĝontaj prelegantoj, niaj ĉefprelegantoj estos:

  • la estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj, Fernando Maia, per la prelego: “Sed libroj kun homoj: strategia libropolitiko kaj programoj por UEA kaj Esperanto”;
  • la universitata profesoro pri lingvistiko kaj Esperanto Federico Gobbo, kiu parolos pri “Esperanto en mezlernejo, ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo”;
  • kaj la historiisto Ward de Kock, kiu prelegos pri la “Nederlanda Laborista Esperantismo”.

En la programo estos ankaŭ speciala momento por TEJO kaj prezentado de libroservaj novaĵoj. Aldone al specialaj ofertoj, vizitantoj povos profiti de la ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №762.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi