Ni ĝojas anonci ke la 78a Internacia Junulara Kongreso (IJK 2022) okazos en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando! “La loko estas vere mojosa, kiel propra vilaĝo kun esperantistoj”, – diras la ĉeforganizanto Rogier Huurman. – “Ni estas bone preparitaj kaj multe da laboro estas jam farita”. La IJK 2020 devintus okazi en Nederlando, sed pro la pandemio la ĉeesta renkontiĝo estis nuligita. La teamo tamen sukcese organizis la eventon rete.
TEJO dankas ankaŭ la kandidatojn, kiuj ĉi-foje ne estis elektitaj.
Fonto: www.tejo.org