Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

tejo

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekzemple, organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj. La taskoj estos atribuitaj ankaŭ laŭ via persona intereso kaj sperto.

Ekzemploj el viaj estontaj taskoj estas:

  • informado pri la agado de TEJO dum esperantaj kaj ne-esperantaj kongresoj kaj seminarioj: prelegado per “TEJO sinprezentas”, deĵorado en TEJO-budo, kunplanado de la movada programo, helpo por okazigi KER-ekzamenojn
  • reprezentado de TEJO ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj: partopreno en Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) & YO!Fest, COMEM (Council of Members), UNITED-konferencoj, UNOY-forumoj (United Network of Young Peacebuilders), ktp.
  • partopreno en diversspecaj kaj diverslingvaj trejnadoj, rete kaj ĉeeste, laŭ viaj interesoj
  • prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
  • aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO, inkluzive de kreado de novaj enhavoj kaj tradukado al via denaska lingvo
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO en la fakoj, kiujn vi plej ŝatas
  • helpado al la organizado tutmonde kaj surloka volontulado dum Esperanto-eventoj
  • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO kaj prizorgado de la arkivoj
  • loka agado en Roterdamo, ekzemple kune kun la AEGEE (Association des États Généraux des Étudiants de l’Europe) kaj ESN-grupo (Erasmus Student Network) de la Erasmus Universitato aŭ memstare en la Centra Oficejo
  • prizorgado de rilatoj kun lokaj instancoj, kiel ekzemple por akirado de vizoj
  • kunlaboro en komunikaj projektoj de la organizo, kiel videojn, reklamojn, intervjuojn ktp.
  • Administraj taskoj (TEJO-oficejo, UEA)

Por pli inspiriĝi, jen ekzemploj de specifaj taskoj plenumitaj de volontuloj pasintece:

  • ĉeesto de Trejnado pri Rajtbazita Aliro, organizita de FoJE dum KKPS
  • programado de la Centra Reto
  • tradukado al Esperanto ĉe Global Voices
  • ĉeesto dum EstrarKunsidoj kaj kunplanado de la estonta strategio de la organizo
  • plursemajna surloka helpo por okazigi IJK
  • volontulado ĉe Global Festival of Action
  • filmado de videoj pri la volontula vivo en Roterdamo

La ideala kandidato:

  • havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, montru intereson lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado
  • ŝatu administran laboron farenda per komputilo (bazaj scipovoj pri retpoŝtoj, interreto, tekstprilaborado, kreado de prezentaĵoj ktp.)
  • havu sufiĉan konon pri la celoj de la junulara Esperanto-movado
  • estu kapabla memstare preni decidojn
  • estu kapabla labori en teamo kaj taŭge sinesprimi en grupaj situacioj
  • estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo
  • havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj
  • neniam antaŭe partoprenis ESK-projekton

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Vi volontulos ĝis la 30a de junio 2021, kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde aŭgusto 2020). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto kiu rilatas al la volontulado.

TEJO serĉas minimume tri volontulojn por la volontula periodo, do se vi estas du aŭ tri kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.

Kiel kandidatiĝi

Kandidatiĝojn sendu retpoŝte al info@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip-dosiero kaj sub titolo laŭ la formato “ESC-2020-alvoko-printempo: nomo familia_nomo”:

  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, kaj tiel plu)
  • motivleteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
  • laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo

Sendu vian kandidatiĝon ĝis la 31a de majo 2020.
Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org aŭ vi povas skribi rekte al la kasisto de TEJO Mung Bui Feliĉa al kasisto@tejo.org

Grave: Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontulaj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.

Fonto: https://www.tejo.org/esc2020/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi