50a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA

UEALa stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50a fojo al la (Jubilea) Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20an de aprilo 2019, de la 10a ĝis la 17a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

La programo de la 50a Malferma Tago kalkulas i.a. je reprezentantoj de la CO, UEA kaj TEJO, kun konsiderinda ĉeesto de la Estraro. El la prelegontoj kvar estis honore titolitaj kiel Esperantisto de la Jaro: Trezoro Huang Yinbao (2017), Stefan MacGill (2016), Mark Fettes (2013) kaj Katalin Kovats (2010). Konatiĝu kun la programo de la tago kaj nepre ĉeestu tiun jubilean Malferman Tagon:

10:00-10:30: Akcepto kaj libera tempo por unua kafumado kaj vizito al libroservo de UEA
10:30-10:50: Ionel Oneţ – Libroservaj novaĵoj
11:00-11:40: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova (Revuo Esperanto) – Prelego “Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?”
11:50-12:30: Manuela Burghelea (TEJO) – Prelego “Tutmondaj Voĉoj: civitana amaskomunikilo en pli ol 40 lingvoj”
12:30-13:40: Tagmanĝa paŭzo
13:40-14:00: Trezoro Huang Yinbao (UEA) – Informo pri Unesko-Kuriero: disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per Esperanto
14:00-14:50: Katalin Kováts (Edukado.net) – Prelego “Kiel evoluigi niajn lingvokapablojn? – Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj”
14:50-15:20: Stefan MacGill (UEA) – Prelego “Radikoj de la Volontula Servo kaj Teknologio en la Centra Oficejo”
15:30-16:10: Mark Fettes (UEA) – Prelego “Esenco kaj estonteco: La signifoj de
Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo”
16:10-16:40: Dialoga momento kun la Estraroj de UEA kaj TEJO
16:40-17:00: Libera tempo por lasta kafumado kaj vizito al la libroservo de UEA

Vi povas cetere konfirmi vian ĉeeston kaj diskonigi la eventon per Facebook: https://www.facebook.com/events/298804537462928/

Kiel tradicie, senpaga kafo kaj teo disponeblos la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj en la libroservo la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato por ĉiuj titoloj. Nepre partoprenindan tagon en la domo de la esperantistoj la stabo de la Centra Oficejo preparas por ĉiuj.

Sponsoru la Jubilean Malferman Tagon

Organizoj kaj individuoj per malgrandaj sumoj estas bonvenaj sponsori tiun gravan eventon. Kvankam la Malferma Tago estas tute senpaga al partoprenantoj, UEA havas kostojn rilatajn al presado de programo kaj informiloj, provizo de trinkaĵoj, luo de seĝoj, subvencioj al specialaj gastoj kaj aliaj. Organizoj kaj individuoj rajtas proponi sponsoradon al specifaj necesoj aŭ ĝeneralan sponsoradon. Donacoj al la ĝenerala Kaso de UEA ankaŭ estas same bonvenaj. La kostoj de ĉiu specifa elspezo kutime varias inter 50 kaj 100 EUR. Se ne estos indikita neaperigo de nomoj, la organizantoj anoncos la sponsorojn kaj donacantojn al la ĉeestanta publiko kaj aperigos ties nomojn sur la presitajn kaj elektronikajn materialojn. Tial tiu sponsoreblo ankaŭ estas bona okazo omaĝi karajn homojn. Por donaci aliru: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso (bv. indiki “50-a MT” dum via donacado). Por detaloj pri sponsorado kaj specifaj elspezoj bv. sin turni al Fernando Maia Jr. fmaiajr@gmail.com, estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, kaj al Saïd Balouchi said@co.uea.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2019, №789.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi