Hieraŭ, la 27an de februaro forpasis Vilmos Benczik (1945-2021).
Vilmos Benczik, hungara instruisto, literaturisto, tradukisto, eldonisto kaj esperantisto (ekde 1959) estis direktoro de la libroeldonejo de HEA, en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj. Li kompilis kaj redaktis plurajn kolektivajn verkojn (25 jaroj: Antologio de belartaj konkursoj, kun W. Auld, 1977; Baza Literatura Krestomatio, 1979; Hungara antologio, 1983; Baza legolibro por komencantoj, 1986; Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton, 1999 k. a.). La revuo Hungara Vivo danke al lia pli ol 20-jara redaktado (1977-90) iĝis grava internacia kultura revuo kun ĉirkaŭ du mil abonantoj (duono en Sovetunio).
Vilmos Benczik verkis plurajn artikolojn, recenzojn, antaŭ- kaj postparolojn (kelkaj el ili aperis en lia esearo Studoj pri la Esperanta literaturo, 1980) kaj tradukis. Li estis prezidanto de HEA (1990-92), komitatano de UEA (1980-86), prezidanto de la juĝkomisiono de Belartaj Konkursoj de UEA (1986-2002), membro de la Akademio de Esperanto (2001- ). En 2016 oni elektis lin honora membro de UEA.
Dum preskaŭ 40 jaroj ni subtenis amikajn rilatojn kun Vilmos, kiu, interalie, estis la unua eksterlanda esperantisto, vizitinta Uralon post la Dua Mondmilito (en 1989). Laste ni renkontiĝis en 2018 en Budapeŝto por interkonsenti pri kelkaj projektoj, el kiuj en 2019 realiĝis Baza Literatura Krestomatio, kaj ĝuste hodiaŭ en La Ondo de Esperanto devus aperi letero de Nikolaj Ĥoĥlov al Julio Baghy, kiun li kopiis por ni, sed anstataŭe ni devas aperigi ĉi tiun mortanoncon.
Vilmos Benczik mortis la 27an de februaro, je la mortodatreveno de Kálmán Kalocsay, kun kiu Vilmos konatiĝis ankoraŭ kiel lernejano. De nun je ĉi tiu dato ni rememoros ilin ambaŭ tiom longe, kiom ni vivos.
Ni funebras kune kun ĉiuj, kiuj lin konis, kaj sendas niajn kondolencojn al liaj filinoj Judit kaj Mónika.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Legu ankaŭ:
Paweł Fischer-Kotowski. Ankaŭ hodiaŭ mi elektus la saman vivovojon: Intervjuo de kun Vilmos Benczik
Vilmos Benczik. Libroeldonado sen mitoj
István Ertl. Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio
Detala biografio de Vilmos Benczik estas legebla en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 32-34.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/
Estas plej dolora perdo por Esperanto-kulturo.
Apenaŭ iu faris por ĝi pli multe ol karmemora Vilmos. Ni ĉiuj kreskis en E-o dank’al “Hungara Vivo” kaj la libroj el Hungario. Tuta generacio de esperantistoj, de tuta Sovetunio.