Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio

Rubriko: “Nia trezoro

Tutmonda SonoroLa revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante superi tiun kaj, eble, kvalite egali ĝin.

Ĉi tiuj atingoj dankeblas plejparte al unu homo, Vilmos Benczik (1945- ), kiu inter 1977 kaj 1990 gvidis la eldonan agadon de HEA. En tiu periodo sub la sceptro de Benczik aperis Esperantaj libroj — ofte en miloj da ekzempleroj — almenaŭ ĉiun duan monaton, kun eĉ po deko da titoloj en la pintaj jaroj 1982, 1984 kaj la jubilea 1987.

TrezoroMultajn librobretojn ornamas plu la kromkovrile prun-blua Tutmonda sonoro (1981), poezia monumento de kaj al Kalocsay, la helverda Hungara antologio (1983), aŭ la oranĝo de la duvoluma, milpaĝa Trezoro (1989). La dua prezentis, precize 50 jarojn post samtitole antaŭula verko, panoramon de la hungara beletro, dum la tria elmontris, kun impona ambicio, la vastan gamon de la Esperanta novelarto. (Anekdote, de Trezoro mi mem posedas vere trezoran ekzempleron. Ĉar mispreso lasis en ĝi plurajn paĝojn blankaj, mi petis kelkajn el la aŭtoroj enverki ion por mi. Tiel mi povas posedi — ekzemple — bindite unuekzempleran, manskriban prozaĵon de Camacho.)

Lappar la AntikristoMultaj libroamantoj trovis plezuron ĉe HEA per la distraj Eŭlalia kaj Mariagnes de Lorjak aŭ la pli profundaj Adolesko de Vaha kaj Lappar, la antikristo de Tóth, emociojn per teatraĵoj de Julian Modest aŭ Vojaĝo al disiĝo de Štimec, streĉon per Adiaŭ, Kuzko! de Kníchal aŭ Tiu toskana septembro de Tavanti/Ertl. Eblis riĉigi konojn pri niaj klasikaĵoj per HEA-reeldonoj de Baghy, Kalocsay, Szathmári, Szilágyi. Ne mankis tradukoj el la hungara beletro, el Ady, Heltai kaj Karinthy (mem esperantisto), Móricz, Petőfi, Attila József… Pedagogiajn celojn efike servis grandkvante eldonitaj lerniloj, de La verda koro de Baghy kaj la ilustritaj kajeroj Esperanto por ni de Mikulás ĝis la utilegaj Gvidlibro por supera ekzameno kaj Baza literatura krestomatio, kaj eĉ Esperanta-kamboĝa vortaro.

Gvidlibro por Supera EkzamenoPri ĉio ĉi Esperantujo relative bone konscias, sed malpli konate estas ke, ĉefe en la 1980-aj jaroj, la HEA-eldonejo funkciis ankaŭ hungarlingve, ofte pri libroj malmulte aŭ neniom rilataj al Esperanto. Verŝajne mondrekorda estas la sistema aperigado de Esperanto-beletraĵoj en hungara traduko: sinsekvis hungarigoj de la porinfana Kumeŭaŭa de Sekelj, la krimromanoj Varmas en Romo de Tavanti (1988), Ŝia lasta poŝtkarto de Elgo, Kazinski venas tro malfrue de Dorval (1990), sed ankaŭ Maŝinmondo de Szathmári (1989). En la jaro de politika liberaliĝo, 1989, ĝeneralan publikon celis dokumentaĵo pri la ŝakista familio Polgár, aŭ libro pri la manipulita proceso (1949) kontraŭ László Rajk.

Simptome por tiuj hektikaj tempoj, tra-Esperanta hungarigo de La finna vojo de Kekkonen estis aperonta, aŭtune de 1989, kvazaŭ substreke al la esperoj de Hungario fariĝi neŭtrala kiel Finnlando — sed dum la kelkaj semajnoj da traduko kaj presado la politika evoluo superis eĉ tiun stadion, kaj fine la libro dronis en senatento, prefacite de la intertempe signif-perdinta politikisto Imre Pozsgay.

Alia kuriozaĵo estas la tute mala sorto de la dulingva, ilustrita seks-lernilo Kulturo de la amo / Bildlibro pri la seksa vivo de Vilmos Szilágyi, atinginta rekordan eldonkvanton de 246 mil ekzempleroj, kun represo je 40 mil.

Kulturo de amo

Ĝi fariĝis certe la plej amasa libro Esperanta de ĉiuj tempoj, kaj eble ankaŭ tiu tutsocie plej profundefika (kun eventuala escepto de la Unua Libro). Plejpartege ja aĉetis ĝin kleriĝemaj neesperantistoj. (Tiutempe HEA povis eĉ permesi al si televidan reklamadon de siaj eldonaĵoj — mi ne memoras ĉu ankaŭ pri la verko de Szilágyi…)

Sur kampo granitaSed la sendiskuta stelulo de HEA estis, en ambaŭ lingvoj, István Nemere. Tra la 1980aj jaroj, de post la rakontaro La naŭa kanalo (1981), en rapida ritmo aperis en Esperanto liaj romanoj La fermita urbo, Sur kampo granita, La blinda birdo, Febro, La monto, La alta akvo, Terra, Serĉu mian sonĝon, Dum vi estis kun ni, Vivi estas danĝere, Vi povas morti nur dufoje… Kaj ofte HEA eldonis ankaŭ hungaran version de la samaj titoloj, plezurigante la kreskantan Nemere-fanaron kaj — sian monujon. En intervjuo Nemere asertis ke en Esperanto li klopodas aperigi siajn plej bonajn verkojn. Bonŝance, ĉe HEA li trovis tre bonajn zorgantojn pri liaj verkoj, kaj pri liaj tajperaroj. (Interna klaĉo ĉe HEA rakontis pri Nemerea ŝafo, kiun oni devis korekti al ŝranko, kaj iu vagonaro kiu manuskripte ankoraŭ mis-enhavis la literon i…)

La eldonaĵoj de HEA ĝuis vastan debiton, same tra la tutmonda merkato Esperanta kiel en multaj librovendejoj, eĉ kioskoj, de Hungario. Kial ĉi tiu eksterordinara sukceso? Pro escepta historia konstelacio: la pli kaj pli kapitalisma socialismo de la tiama Hungario. Unuflanke: apud la malmultaj, peze funkciantaj ŝtataj eldonejoj nur kelkaj sociaj organizaĵoj rajtis eldone agadi, inter kiuj HEA; aliflanke, al entreprenema “vulpeto” jam eblis trovi kaj profitige ŝtopi la merkatajn breĉojn neglektitajn de la ŝtataj eldon-mamutoj.

Samtempe, se rigardi translimen, al HEA prosperis komerci same okcidenten kiel orienten. Specife, la eblo fari interŝanĝ-komercon kun Sovetio certigis altajn eldonkvantojn, pro la vasteco de la verda merkato tiulanda. Alispeca komerco floris kun okcidento: mi mem (kaj certe ne mi la sola) aĉetis dekojn da, ĉefe, Nemere-verkoj je hungaraj prezoj, por pluvendi ilin kontraŭ valuto okcidenta.

La fino de tiu ĉi florado venis draste, praktike samtempe kun la forvelko de la revuo Hungara Vivo. Ĝuste ĉi ties lasta numero (1990, №5-6) konsistis trione el reklam-katalogo de 78 eldonaĵoj, preskaŭ ĉiuj de HEA mem. (La reta katalogo de UEA registras 93 HEA-eldonaĵojn, el kiuj okdeko datiĝas el la 1980-aj jaroj.) Kelkaj titoloj aperuntaj ĉe HEA (precipe reeldonoj de Baghy) fine vidis lumon sub la marko Fenikso, presitaj onidire en Aŭstrio. Post 1990, da manuskriptoj restis en la tirkestoj de la Eldona Fako de HEA cento, se ne pli. Kelketaj ja aperis — sed estus interese scii kie ripozas la aliaj, kaj kiom ili valoras…

István Ertl

Ĉi tiu artikolo aperis en la kleriga rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/08/hea/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio

  1. pistike65 diras:

    Dankon, László, pro la prava komento, kompletiga kaj kleriga. En la priskribita periodo mi estis sensperta bubo en okaza kontakto kun, kaj certe sen supervido al, la HEA-protagonistoj. Ni omaghu do laumerite ankau s-anon Tibor Vaskó!

    amike
    István Ertl

  2. Benczik Vilmos certe faris grandan kaj enorman laboron, sed pri la eldonaj sukcesoj – laŭ mia opinio kaj sperto – minimume la saman laŭdojn meritas Vaskó Tibor, la tiama direktoro, manaĝero de la HEA-oficejo (salajranta pli ol 40 homojn!!). Li ne nur prizorgis la financan kaj administradan fonon de la tuta eldonejo, funkciigis la presejon, organizis la vendadon kaj komercadon – sed foj-foje eĉ mem turnadis la krankon de multobligilo… 🙂

    Vaskó estis unu el la plej talentaj kaj sukcesaj inter la Esperantaj manaĝeroj, laŭ mi la sukceso de la iama eldona fako ĉe HEA – krom Benczik – estas ankaŭ lia merito.

Respondi