Antaŭ 45 jaroj, la 27an de februaro 1976 forpasis Kálmán Kalocsay (1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (Mondo kaj Koro, 1921; Streĉita kordo, 1931; Rimportretoj, 1931; Sekretaj sonetoj, 1932; Izolo, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (Infero de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la duvoluma antologio Tutmonda sonoro kun liaj tradukoj el 30 lingvoj). Kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de Plena gramatiko de Esperanto (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel Plena analiza gramatiko de Esperanto kaj de Parnasa gvidlibro (1932); aŭtoro de Lingvo Stilo Formo (1931), La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj (1938), Vojaĝo inter la tempoj (1966) kaj frazeologia vortaro Domfabriko (1975).
Okaze de la 45a mortodatreveno de Kálmán Kalocsay ni proponas (re)legi la artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en marto 2012 en la rubriko “Nia Trezoro” de La Ondo de Esperanto.
Legu la artikolon.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/kalocsay
Korekto: retejo pri la diplomo ZEO-HU kun la memorlokoj de Kalocsay estas http://www.eszperanto.hu/zeo-hu/index-eo.html
Memore al Kalocsay en Hungario ekzistas apartaj ZEO-j, memorlokoj en ses urboj. Temas pri: memorĉambro, brusto, memortabulo, fonto, kripto eĉ lerneja lernoĉambro!
Krom Zamenhof, laŭ mia scio Kalocsay estis la unua (ĉu la sola?) inter la esperantistoj, kiu ricevis propran publikan statuon.
La memorlokoj pri Kalocsay estas listigitaj inter la hungariaj ZEO-j, pro kies vizitado oni povas ricevi specialan Esperantan diplomon “ZEO-HU”. Detalojn vidu ĉe http://www.eszperanto.hu/zeo/ .