Sukcesa agado de UEA ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Gepatra

Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa.

UEA mesaĝis pri la Tago jam la 5an de februaro, du semajnojn pli frue ol la koncerna dato, kio ebligis al kunlaborantoj traduki kaj dissendi la mesaĝon per diversaj kanaloj, aldone al la versioj en la angla kaj en la franca, kiujn UEA formale sendas al UN kaj Unesko pere de sia oficejo en Novjorko. Ĉefa aganto por tio estas Humphrey Tonkin, komisiito de UEA pri Rilatoj kun UN kaj Honora Prezidanto de la Asocio, kunlabore kun la grupo Esperanto por UN. Tre speciala atingo estis tio, ke la versioj kaj originalo en Esperanto aperis en anglalingva novaĵletero de la Departamento de Monda Komunikado.

UN

Alia motoro de la agado estas Renato Corsetti, eks-prezidanto de UEA kaj helpanto pri pluraj agadkampoj, inter ili Informado. Corsetti subtenis ne nur la diskonigon kaj tradukadon de la mesaĝo de UEA, sed ankaŭ de la afiŝo de UEA pri la Tago. Ĉi-jare la plurajn versiojn de la afiŝo eblas trovi en la Vikio de UEA. Ĝi aperis en almenaŭ 39 lingvoj, pri kio multe laboris la grafikisto Peter Oliver, kiu akiris la fotojn kaj produktis la plurajn versiojn kaj formatojn de la afiŝo. Aldone al la Vikio, ĉiuj afiŝoj estas elŝuteblaj el reta dosierujo pretigita de Mariana Evlogieva.

Ĝis la fino de februaro la komuniko de UEA al UN estis tradukita al almenaŭ 14 lingvoj. La Esperanto-originalo troveblas kiel Gazetara Komuniko de UEA kaj en la retejo UN Esperante, zorge tenata de Rafael Lima. Helpe de Scott Turton, la retejo Esperanto por UN aldone aperigas la versiojn en la angla kaj franca. Voĉlegita versio https://youtu.be/4otfNlwNxTU fare de la dua Vicprezidanto de UEA, Trezoro, disponeblas en la kanalo UEAviva ĉe YouTube kaj aliaj versioj estas elŝuteblaj ĉe la Vikio de UEA. La afiŝo aperis en la reta revuo Esperanto, ĉe sociaj retoj kaj presite ĉe kelkaj lokoj, kun speciala atentigo al la agado de Zsófia Kóródy en Herzberg am Harz, kiu ĝin aperigis en pluraj lingvoj en la informkesto antaŭ la urbodomo de la “Esperanto-urbo”.

La mesaĝo kaj afiŝo estis dissenditaj al organizoj kaj ĵurnalistoj fare de kelkaj esperantistoj kaj landaj asocioj en Eŭropo kaj en Ĉinio. La prezidantino de Ĉina Esperanto-Ligo, Chen Ji, aparte atentigis pri diskonigo al ĉinaj neesperantistoj en ĉinaj kanaloj kaj ĉe la spacoj Ĉina Fokuso kaj Ĉina Esperanto-Ligo ĉe Facebook. En Brazilo la Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, membro-asocio de Brazila Esperanto-Ligo, organizis en la portugala retan debaton inter la universitataj profesoroj Fernando Pita kaj Guilherme Fians kaj loka politikisto Reimont Luiz, sub la temo “Protekto de gepatraj lingvoj kaj la rolo de Esperanto”.

Por UEA tiu agado estas sukcesa ne nur pro la atingoj ĉe UN, pri kio la Asocio kore dankas al siaj reprezentantoj ĉe UN (Novjorko) kaj Unesko (Parizo). Sed ankaŭ pro la unuiĝo de esperantistoj, kiuj diversflanke kaj diversmaniere alportis siajn kontribuojn. Aparte notindas la nombro de lingvoj el Barato, en kiuj aperis la afiŝo, kaj la provoj de parolantoj de minoritataj lingvoj en Pakistano kaj en Irano. Pro tio UEA same dankas al ĉiuj diskonigintoj kaj ĉiuj tradukintoj.

Tiun kaj aliajn agadojn de UEA vi povas subteni per (re)aliĝo al la Asocio aŭ per donaco al niaj fondaĵoj, inter ili Novjorka Oficejo, Unesko kaj Informado.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №933.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi