Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio

UEALa 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, ĉiujara aranĝo kiu atentigas pri la plago de rasismo. Ĉi-jare la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio fokusiĝas je la duonvoja pritakso de la Internacia Jardeko por Homoj de Afrika Deveno (2015-2025), kiun prizorgas la Konsilio pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo. La pritakso resumos la jaman progreson kaj vokos al plia agado.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, “Proksimume 200 milionoj da homoj kiuj identigas sin kiel afrikdevenaj loĝas en la Amerikoj. Multaj pliaj milionoj loĝas en aliaj mondopartoj, ekster la afrika kontinento.”

Notas Unuiĝintaj Nacioj: “Ĉu kiel posteuloj de viktimoj de la transatlantika sklavokomerco, ĉu kiel pli lastatempaj enmigrantoj, afrikdevenaj personoj estas inter la plej malriĉaj kaj plej marĝenigitaj grupoj. Ili ankoraŭ havas limigitan aliron al bonkvalita edukado, sanservoj, loĝejoj kaj socia asekuro, kaj ilia nivelo de politika partopreno estas ofte malalta. Krome, afrikdevenaj personoj ne malofte suferas pro multflanka diskriminacio surbaze de aĝo, sekso, lingvo, religio, politika opinio, socia deveno, posedrajto, handikapo, naskiĝo, aŭ alia statuso.”

Universala Esperanto-Asocio, laŭ sia statuto, estas neŝanceleble kontraŭ ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de rasa diskriminacio. Fundamenta al ĝia kredo estas vizio de monda komunumo kiu vivas en harmonio kaj reciproka kompreniĝo. La rapida ekspansio de la Internacia Lingvo Esperanto en lastaj jaroj atestas pri la potenco de tiu vizio.

Laŭ la fondinto de Esperanto kaj ties movado por la paco, d-ro L. L. Zamenhof, en mesaĝo al la Universala Kongreso de la Rasoj en Londono, antaŭ pli ol cent jaroj, “La konfliktoj kiuj troviĝas inter la diversaj rasoj kaj popoloj estas la plej granda malbono kiu afliktas la homaron.” Tiu malbono de rasismo daŭre vivas, bredante malamon kaj nutrante malegalecon. Ni alvokas al homoj ĉie troviĝantaj, ke ili kuniĝu por konkeri tiun malbonon per la spirito de kompreniĝo, inkluzive de lingva kompreniĝo, inter popoloj kaj rasoj tra la tuta mondo.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi