Dimanĉa poezio: Leendert Deij

Baza Literatura KrestomatioEn la retejo La Balta Ondo dum la tuta aŭtuno ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La dek-dua gasto de nia versrubriko estas Leendert (Leen, Lodewijk) Cornelis Deij (1919-2011), nederlanda havenlaboristo, maristo, instruisto kaj esperantisto. Li estas aŭtoro de unu romano Aminda (1997) kaj kvar poemaroj: Fragmentoj (1988), Infaneske (1997), Du etuloj (2004), Koboldo plumo (2004).

Leen Deij estas aŭtoro de unu el la plej konataj soci-temaj poemoj, verkitaj en Esperanto, kiun ni proponas por la hodiaŭa (re)legado.

AL LA JUDA FORIRINTO

deij

Li fermis la kofron, manpremis – adiaŭ!
Sen ia protesto li iris… Hodiaŭ
mi tion komprenas; li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kun kapo klinita la kofron li portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj mortis
sen ia protesto… Li povis nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li volos.
La mia silentos… kaj povos nur miri,
ke mi, la kristano, lin lasis foriri.

Ni sentis kompaton kaj monon kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi… ni lin lasis foriri.

Ĉi tiu poemo de Leendert Deij aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 148), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Jam superfluas vortoj – transiru ni al agoj… (BLK, p. 49-50)
7. Julio Baghy: Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto (BLK, p. 60, 66-67)
8. Kálmán Kalocsay: En ĉi murdepoko (BLK, p. 83)
9. Nikolao Ĥoĥlov: Mia vojo (BLK, p. 97)
10. Raymond Schwartz: Esperantisto, ekesto kaj malapero (BLK, p. 100)
11. Lajos Tárkony: Noktiĝo (BLK, p. 115)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2019/11/blk-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi