Dimanĉa poezio: Nikolaj Ĥoĥlov

Baza Literatura KrestomatioDum la tuta aŭtuno en La Balta Ondo ĉiudimanĉe aperas poemoj el la nova, kvara eldono de la Baza Literatura Krestomatio. La naŭa poeto en nia dimanĉa versrubriko estas la ruslanda kaj sovetunia ekonomiisto kaj esperantisto (de 1905) Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891–1953), konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov.

Nikolaj Ĥoĥlov famiĝis kiel Esperanto-poeto danke al sia poemaro La tajdo (1928) kun kvardeko da poemoj amlirikaj, socie engaĝitaj k filozofiaj. Li ankaŭ verkis proze k tradukis.

Liaĵ ĉefaj verkoj:
Drozdov A. Krucumo (Tr., 1922),
La morto de la delegito de U.E.A. (1924),
Doroŝeviĉ V. Orientaj fabeloj (Tr., 1924),
Dobin D. Granda bruo pro nenio (Tr., 1927),
La tajdo (1928),
Tolstoj A. N. La morto de Danton (Tr., 1928),
Saunders M. Bela Joe: Aŭtobiografio de hundo (Tr. kun J. A. Blaikie, 1929),
Ŝejnman M. Milito kaj religio (1929),
Majakovskij V. Per voĉo plena (Tr. kun S. Rublov k V. Sutkovoj, 1930),
Drezen E. Historio de la Mondolingvo. Tri jarcentoj da serĉado (Tr. kun N. Nekrasov, 1931),
Suĥanov A. La unua soveta blumingo (Tr., 1932),
Mia vojo (En la rusa kaj Esperanto, 2005),
Verda rido (2010).

Jen unu el liaj poemoj el La tajdo

MIA VOJO

Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter’;
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver’.

Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kuŝas mia pan’,
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man’.

Al ĉiu bel’ mi venas tra la tera,
Tra la dolora aŭ ĝuiga prov’;
Sen tiu voj’ ĝi estus nur ĥimera,
Tuj paliĝonta post la brila nov’.

Samtial preĝas mi dum ardaj kisoj
Kaj pliĉastiĝas en volupta trem’,
Kaj la anim’ la blankon de narcisoj
Ne perdas en frivolo de l’ poem’.

Ĉi tiu poemo de Ĥoĥlov aperis inter la 199 verkoj/fragmentoj de 82 aŭtoroj, publikigitaj en la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio (BLK) (p. 97), kuneldonita de Sezonoj (Kaliningrado) kaj Litova Esperanto-Asocio en julio 2019.

Legu pli pri BLK http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga121.htm

Baza Literatura Krestomatio estas aĉetebla kontraŭ 27 eŭroj en la libroservo de UEA

Legu la biografion de Ĥoĥlov en la enciklopedio Nia diligenta kolegaro, p. 133-134.

Legu pri Nikolao Ĥoĥlov en la artikolo de Aleksander Korĵenkov, aperinta en la rubriko Nia trezoro de La Ondo de Esperanto (2012, №4) kaj en nia novaĵretejo https://sezonoj.ru/2012/03/21-trezoro.

AlKo

Pli frue aperis:

1. Ludoviko Zamenhof: Mia penso; Ho, mia kor’ (BLK, p. 8-9)
2. Antoni Grabowski: Sur unu kordo (BLK, p. 22-23)
3. Stanislav Schulhof: Desperanto (BLK, p. 43)
4. Vasilij Devjatnin: Pariza Esperanta Semajno (BLK, p. 29)
5. Edmond Privat: Lasta kiso (BLK, p. 45)
6. Eŭgeno Miĥalski: Jam superfluas vortoj – transiru ni al agoj… (BLK, p. 49-50)
7. Julio Baghy: Ĉe samovaro; Estas mi esperantisto (BLK, p. 60, 66-67)
8. Kálmán Kalocsay: En ĉi murdepoko (BLK, p. 83)

Represo permesata kun indiko de la fonto: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/11/blk-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi